Showing posts with label Giulio Cappa. Show all posts
Showing posts with label Giulio Cappa. Show all posts

2014-04-16

Jorge Luis Borges & Esperanto kiel kultura perilo

Jorge Luis Borges & Esperanto kiel kultura perilo

La 13an de decembro 2013 okazis la Zamenhof-bankedo de Esperanto-Societo de Vaŝingtono. Pro la loko de la venonta Universala Kongreso, delegito el la Argentina ambasadejo gastprelegis. Poste mi prelegis precipe pri la eminenta argentina verkisto Jorge Luis Borges.

Mi anoncis trioblan solenon. Krom la naskiĝtago de Zamenhof je la 15a de decembro, okazas la naskiĝtago de la judgermana poeto Heinrich Heine je la 13a. Cetere, la 13a markas, en 2013, centjaran datrevenon de eldono de La Parnaso de Popoloj de Antoni Grabowski.

La unua parto de mia prelego, pri Esperanto kiel kultura perilo, estis anglalingva. Pro miaj intensaj historiaj esploroj mia aprezo de la strebado de esperantistoj altiĝis. Rilate al mia daŭra laboro pri verkisto Sándor Szathmári, okupis min dum la jaro lernado pri hungara literaturo kaj engaĝo je sciencfikcio. Mi lernis ankaŭ pri la interrilatoj de la avangarda hungara beletra grupo Nyugat kaj Esperanto dum la intermilita periodo. Mi lernis multon per Esperanto kiun mi alikaze ne lernus. Cetere, ŝajnas ke malmultaj kleruloj en Usono eĉ en beletra fako konas hungaran literaturon.

En Esperanto oni trovas abundon de tradukoj el la malpli konataj literaturoj de la mondo, de malpli disvastigitaj lingvoj kaj influhavaj kulturoj. Fakte, mi legis fremdlingvajn verkojn per Esperanto kiuj ne haveblas en anglalingvaj tradukoj, el la ĉina, finna, ĉeĥa, hungara, kaj jida.

Ekzemple, mankas en la angla ajna plena traduko el la jida verkaro de Lejb Malaĥ, kiu famiĝis pro verko pri la sekssklava komercado en Bonaero, Argentino. Li vizitis ankaŭ Usonon kaj verkis pri la ŝtata persekutado de negroj en la Sudo, en dramo Misisipi, kiu ne haveblas en angla traduko sed en Esperanto jes.

Hispanlingva literaturo, speciale latinamerika, estas populara en Usono. Tamen ekzistas verkistoj tute nekonataj kaj netradukitaj anglalingven. Dankon al Esperanto, mi konatiĝis kun literaturo de la afrikdeven-kolombia poeto Miguel A. Caycedo.

Ekzistas en Esperantaj tradukoj antologioj da argentina fikcio kaj poezio. La plej konata tradukisto estas Ergoto de Bonaero (Adam Hrynkiewicz) el Buenos Aires (Bonaero).

Mi parolis skize pri la Esperanto-movado en Argentino. Zamenhof mem revis pri Argentino. En sia broŝuro Hilelismo li informis al la rusa judaro pri la eblo elmigri al Argentino, kiu estis por li dum lia cionisma periodo dezirinda celo por kolonio. Ekde la jaro 1889, la lingvo Esperanto aperis en Argentino. Oni komencis instrui ĝin en Bonaero, fare de pola enmigrinto. En decembro 1916, José Prat kaj grupo de entuziasmuloj kuniĝis kaj fondis organizon, t.e. Argentina Esperanto-Asocio, la unua vera landa asocio. En la jaro 1939, ĵus antaŭ komenco de la dua mondmilito, alvenis al Bonaero kiel rifuĝinto Eŭgene Adam (“Lanti”). En la sama momento kiel Lanti, alvenis ankaŭ fama esperantisto Tibor Sekelj.

En la Usona Parlamenta Biblioteko troveblas numeroj de gazeto Argentina Esperantisto de 1931 ĝis 1946. Mi trafoliumis tiun kolekton, skanis kaj enretigis tri artikolojn. *

Fine de la anglalingva parto de mia prelego, mi resumis la haveblecon de verkoj de kaj pri Borges en la angla, en Esperanto, ankaŭ Interrete. Estas ankaŭ miaj podkastoj pri Esperanto ĉe Think Twice Radio kaj plua materialo miareteje kaj miabloge.

Mi parolis en Esperanto por la dua parto de mia prelego, pri Borges. Kiel dekumjarulo mi eltrovis Borges, t.e. fine de la 1960aj jaroj. Lia ĝenroj estas la novelo, eseo, kaj poezio. Li mem transformis tiujn ĝenrojn en originalajn vojojn. Tiam kaptis mian intereson lia unika speco de fikcio, plena da metafizikaj puzloj kaj filozofiaj pens-eksperimentoj. Oni povas mencii ankaŭ lian priokupadon pri gauĉoj, analoge al la sovaĝa historio de Usono—Wild West—sed tiam mi ne multe pensis pri tio. Tamen la rilato inter primitiveco kaj avangardo estas ŝlosilo al Borges. Elstara en Borges estas liaj temoj kaj lia erudicio aŭtentika kaj blaga, inventita (kun. abundaj referencoj al neekistantaj verkoj). Karakterizas la fikcion de Borges metafizika anksio, maltrankvilo, la minaco ke la mondo dissolviĝos aŭ kolapsos en nerealon, sonĝon, kaoson. Mi listigis 15 temojn trovatajn en lia verkaro.

Kiel je diversaj aliaj interesoj de mia junaĝo, mi lasis Borges post la mez-‘70aj jaroj. Dum lastaj jaroj mi revenis al Borges kaj gajnis novan aprezon de lia genio. Mi rimarkis subtilaĵojn nerimarkitajn antaŭe; mi perceptis genion ne nur en la stilo, ne nur en erudŭcio, sed en detaloj, en la kompleksa implica logika strukturo de la plej elstaraj rakontoj.

Mi resumis la plej favoratan novelon de Borges, la majstroverkon “La Kongreso”n. Ĝi interesus esperantistojn pro la utopia projekto starigi universalan lingvon.

Mi finis mian prelegon per deklamo en Esperanto de la poemo “Spinozo,” unu el du tiutemaj de Borges.

Pluaj informoj kaj traduko de “La Kongreso” kaj traduko de mia anglalingva komentaro pri “La Kongreso” troveblas en eseo “Pri kongresoj en Bonaero” de Giulio Cappa en Beletra Almanako, n-ro 19, februaro 2014, p. 82-107. Aperos en la sama revuo plua eseo/recenzo de mi pri Borges.

* El Argentina Esperantisto:

2013-08-21

Borges en Esperanto (9): Bibliografio en "Literatura Foiro" en 1986

La plej kompleta kaj sola antologio en Esperanto da verkoj de Jorge Luis Borges estas:

La sekreta miraklo (1986)
Serio Mondliteraturo, Volumo 16

Tradukis el la hispana: Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey Kompilis kaj redaktis: István Ertl

Tie vi trovos la enhavtabelon. Specifaj verkoj troveblas dise en la Interreto, inkluzive de mia retejo. Konsultu antaŭajn afiŝojn.

Kelkaj noveloj ricevis pli ol unu tradukon, ekz. La domo de Asteriono tradukita de Manuel Giorgini.

Jen bibliografio kun aldonaj informoj kaj ligoj kiu aperis en 1986:

JORGE LUIS BORGES EN ESPERANTO

el Ficciones (1944)
La loterio de Babilono, tr. Giulio Cappa, en La Kancerkliniko 4:1977

La biblioteko de Babelo, tr. G. Cappa, en La Kancerkliniko 5:1978 kaj Sferoj 2

La sudo, tr. Enio H. Garrote, en Argentina Novelaro (tria serio)
el El Aleph (1949)
La domo de Asteriono, tr. Zsuzsa Varga-Haszonits, en Hungara Vivo 2:1977

La du reĝoj kaj la du labirintoj, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 77:1983
el Otras inquisiciones (1952-1966)
La enigmo de Edward Fitzgerald, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 90:1985

Pri la analiza idiomo de John Wilkins, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 63:1980

Pri la klasikaĵoj, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El hacedor (1960)
La faristo, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Vualitaj speguloj, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Ragnarök (la krepusko de la dioj), tr. G. Cappa, en Fonto 23: 1983

Borges kaj mi, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El otro, el mismo (1964)
La forano, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Elogio de la sombra (1969)
Laŭdo de ombro, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982
el El libro de arena (1975)
La libro el sablo, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 76:1982 kaj Sferoj 4
el Antología poética (1980)
Poemo pri la donacoj, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982

Spinozo, tr. Julius Balbin, en Fonto 24:1983

Arto poezia, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Los conjurados (1985)
La longa serĉado, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986

FONTO: Borges, Jorge Luis. “Borges, mistera klasikulo,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 6-12. Tradukoj kun notoj kaj ĉi tiu biblografio (p. 12).

Ankaŭ en ĉi tiu numero:

Ullman, Pierre. “Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges,” p. 4-5.

Vidu ankaŭ:

Borges, Jorge Luis. “La viro ĉe la sojlo,” tradukis Liven Dek, Literatura Foiro, n-ro 99, oktobro 1986, p. 12-15. Kun antaŭnoto de Dek kaj traduketo de Gaston Waringhien.