Showing posts with label István Ertl. Show all posts
Showing posts with label István Ertl. Show all posts

2018-11-11

Ferenc Temesi, hungara verkisto (2)

Ferenc Temesi, 1983
Dankon al István Ertl, haveblas en Esperanto pli da informoj pri la hungara verkisto Ferenc Temesi (1949 - ), ne trovebla anglalingve. Jen miareteje:


“ Mia avo inter esperantoj” de Ferenc Temesi, tradukis István Ertl

La kruca rilata momento (1967) en mondliteraturo estis la apero de Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, en kiu kunfandiĝas avangardo kaj provinceco. Temesi verkas propran formon de fikcio, la t.n. 'vortar-romano'n. Post modernismo kaj postmodernismo venas de Temesi konscia referencado al provincecaj aferoj--krom la izolo de la hungara lingvo, jen dialektaĵoj, slangaĵoj, regionaĵoj--eble netradukeblaj. El streĉateco inter provinceco kaj tutmondeco venas rakonto pri ... esperantisto!

2017-11-27

Mikronoveloj (1)

Liven Dek atentigas pri nova kategorio en la Belartaj Konkursoj: mikronoveloj. Li kaj tradukas kaj verkas originalajn mikronovelojn. Jen lia libro da originaloj:

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) de Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). Novjorko: Mondial, 2012.

Jam delonge eminentas la hungara verkisto István Örkény. Oni trovos kelkajn samspecaĵojn en Hungara Antologio (1983). Komencu per:

Uz-instrukcio al la “Unuminutaj noveloj” de István Örkény, trad. Lajos Tárkony.

Estas tuta volumo da tiaj noveletoj en Esperanto:

Unuminutaj noveloj de István ÖRKÉNY, red. István ERTL. Berkeley, CA: Bero, 1994.

Eldoniĝis tri volumoj da mikronoveloj el Ĉinio, kaj unu el Japanio:

Mikronoveloj de Sin'iti Hosi de Sin'iti HOSI, trad. Kikunobu MATUBA. Tokio: Libroteko, 1983.

Cetere, ekzistas dise en la Interreto multaj mikronoveloj, eĉ volumo:

Malgranda stacidomo kaj aliaj mikronoveloj, el la ĉina trad. Miaohui.

Estas pluraj terminoj sub kiuj aperas ĉi tiu ĝenro. En Esperanto, la koncernaj vortoj estas: mikrofikcio, mikronovelo, mikrorakonto, minirakonto.

Mi jam serĉis ĉiujn. Por plua esplorado interrete, per Google serĉu laŭ la vorto ‘mikronovelo’.

Vi trovos ĉiujn menciitajn informojn kaj pluajn ĉe mia retpaĝo kie aperas:

Maksimanlibro de la minirakonto de Luis Britto García, trad. Jorge C. Mosonyi, el Venezuela Stelo [Organo de Venezuela Esperanto-Asocio], 33-a Jaro = N. 77 = 2-a Semestro 2005.

Ĉi tiu estas tre amuza "manlibro" kiu, plena da paradoksaj esprimoj, laŭdas la trajtaron, potencon, kaj potencialon de mikrofikcio, do jen bonega enkonduko al la temo.

Mikrofikcio troveblas en multaj lingvoj. Ĝi estas elstara ĝenro ekzemple en la hispana (en Latinameriko) kaj la ĉina. Troveblas multo ankaŭ en la angla, kaj ankaŭ la koncerna literaturkritiko.

La esenco de la ĝenro estas pripensinda. Ŝajnas, ke por esti efikeca, ĝi devas esti baze prozo, eĉ kun aliaj trajtoj. Poemo ankaŭ densigas tekston, sed la fakto, ke temas pri rakonto provizata per minimumaj detaloj kiuj implicas tutan bildon kiun la leganto devas mem plenigi, estigas la potencon de ĉi-speca teksto. Unuavide ĝi eble ŝajnas simpla, sed, simile al verki aforismon, oni devas intense cerbumi por verki mikronovelon. Studante ĉi tiun ĝenron, oni konstatos kaj plu pripensos la trajtojn kaj esprimrimedojn de ĉiaspecaj literaturaj tekstoj.

2017-04-17

2016-02-26

Revuo 'Kontakto': nova numero pri literaturo




El la tiea afiŝo:
La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn. Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton.

2015-10-29

Sándor Szathmári: agnoskoj

Kolekti materialon por Esperanto-rilata esplorado ne estas facila. La materialo estas mondvaste disa, kaj malmulto facile haveblas por usonanoj. Do mi dankegas al la pluraj esperantistoj kiuj helpis kaj helpas min pri informoj, skanaĵoj kaj aliaj dokumentoj, en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Do nun mi agnosku tiujn (laŭ alfabeta ordo de nomoj) kiuj ĝis nun helpis min, ĉu unufoje ĉu multfoje. (Mi esperas ke mi ne ellasis iun.) Miakonstate:

István Ertl
Yury Finkel
HIROTAKA Masaaki (Vastalto)
Geoffrey King
David Maddock
Valentin Melnikov (Мельников
   Валентин Викторович)
István Mészáros
Gary Mickle
Carlo Minnaja

Mi ricevis informojn aŭ konsilojn ankaŭ de Charles Power (Karl Pov) kaj Claude Nourmont.

2014-09-17

Jules Verne & Esperanto (4): Esplorvojaĝo

Jules Verne, "Esplorvojaĝo," traduko de Voyage d'étude fare de István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, & p. 2, 38-40 pri Jules Verne & Esperanto.

Pluaj informoj troveblas en antaŭaj afiŝoj. Ĉi-okaze mi diskutas la tradukon mem. La nefinverkita romano konsistas el 5 ĉapitroj; la 5-a estas nur fragmento. Esperanto rolas jam komence de la romano. Afiŝo ĉe Libreville ("ĉefurbo" de franca Kongo) pri pasaĝerŝipo aperas.
"La tekston de la afiŝo ĉiuj komprenis pro tio ke ĝi estis en Esperanto, la internacia lingvo tiutempe pli kaj pli disvastiĝanta inter la popoloj de Centra Afriko." [p. 3]
La kapitano prezentas kvin eminentulojn; la lasta nomita estas S-ro Nicolas Vanof, delegito de la Internacia Esperantista Societo [4].

Iom poste okazas festeno. Indiĝenaj ĉefoj aldonis sn al interparolado "kiam ĝi flugis en la lingvo Esperanta" [8].

Ĉapitro 2a donas historian fonon de la Franca Kongo, ekz. menciante esplorojn fare de eŭropanoj.

En ĉapitro 3a ni trovas priskribojn de la ĉefaj ĉi-rakontaj esploristoj. Do aperas longa pritrakto--fakte duono de la  ĉapitro-- de Esperanto, la movado, kaj Nicolas Vanof, "membro de Touring Club kaj delegito de la Esperantista Kongreso". Troveblas favora komparo de Esperanto kontraŭ Volapük. Konstateblas, ke Esperanto floras en ĉiuj landoj; Francio plej kontribuas al la sukceso. Do Vanof partoprenas por determini la progeson de Esperanto en kolonio Franca Kongo, inspirite de gazeto "Belga Sonivolo" (en realo Belga Sonorilo). Li konvinke propagandas al la kunvojaĝantoj la eventualan neceson lerni Esperanton. [p. 22-26; vidu ankaŭ piednotojn 28-36 ĉe p. 36.]

 Ĉapitro 4a temas pri lastaj preparoj por la esplorvojaĝo. Okazas debato pri rajtigo de voĉdonrajto de la indiĝenoj en Parlamento. En tiu debato oni konsideras la supozatan nivelon de civilizacio en Kongo kompare al tio de aliaj francaj kolonioj. Iu timas eventualan partoprenon de kanibaloj en Parlamento. [29-31]  Vanof funkcias kiel interpretisto inter la francoj kaj afrika ĉefo, ĉar la sola komuna lingvo estas Esperanto inter li kaj la ĉefo. [31] Vanof partoprenas la lastan kunvenon antaŭ ol foriro [33].

Oni komencas la esplorvojaĝon en la nefinverkita ĉapitro 5a, kie la rakonto haltas.

Sekvas notoj. La kuna eseeto interalie mencias la instigan influon de La Belga Sonorilo al Verne.

Do jen resumo de la rakonto rilate al Esperanto. Vi devos se eble legi la rakonton mem por aliaj detaloj, aŭ instigi reeldonon de la traduko en akirebla eldonaĵo, ekz. ĉe Mondial / Beletra Almanako.

2014-06-10

Jules Verne & Esperanto (2)

Kiel mi menciis en ĵusa afiŝo, Jules Verne subtenis Esperanton, tiel spirite esperantisto. Jen pluaj eseoj ĉi-teme:

"Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro…" de Lionel Dupuy, elfrancigis Vincent Charlot, SAT-Amikaro, 2009

Nia trezoro: Jules Verne de István Ertl, La Ondo de Esperanto, 2013, № 2

Ertl priskribas la tutan aferon, inkluzive de la nefinverkita, lasta romano de Verne, Voyage d’études (Esplorvojaĝo).

Jules Verne: Esplorvojaĝo & Esperanto

Jen interesega eseo:

"Jules Verne kaj Esperanto (la lasta romano)" de Abel Montagut, en Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, p. 78-95.

Verne (1828-1905) postlasis manuskriptojn de nefinitaj fikciaĵoj, interalie Voyage d'étude (Esplorvojaĝo).

Voyage d'étude temas pri vojaĝo en Kongolando ĉirkaŭ jaro 1900 en kiu oni utiligas Esperanton kiel interlingvon.

Kune kun aliaj postlasitaĵoj ĝi estis finfine eldonite en 1993 en libro
San Carlos et autres récits inédits.

Oni trovas indikojn en verkoj de Verne pri lia intereso pri artefaritaj lingvoj. En 1903 Verne fariĝis honora prezidanto de ĵus fondita Esperanto-grupo en Amiens. Montagut detaligas la rilaton.

Montagut priskribas la enhavon de la romano. Esperanto ludas rolon de egaligo inter afrikanoj kaj koloniistoj. Verne komencis la verkon en 1903. Kial li ne finverkis ĝin? Post ampleksa esploro, Montagut konkludas, ke la kaŭzo estis raportoj pri la krimoj kontraŭ la indiĝenoj de la belga Kongolando kaj demandoj pri koloniigo de la franca Kongolando. Verne celis versimilecon en siaj verkoj. Montagut argumentas, ke Verne planis reverki la manuskripton, enmetante en ia formo la negativan flankon de koloniigo. Kion Verne farus pri Esperanto en reviziota romano? Lia filo, Michel Verne, reverkis manuskriptojn de la patro. Ĉi-kaze, la originalo fariĝis eldonita rakonto L'Étonnante Aventure de la mission Barsac (1919) (anglalingve: The Barsac Mission), sen ajna mencio de Esperanto.

Voyage d'étude aperis en Esperanto, en gazeto ne plu viva:

"Esplorvojaĝo" tradukis István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, el tuta tiutema numero, 40 p.

Ertle plendis ke lia traduko poste estis ŝtelita kaj pirate eldonita:

Piratoj sur la verda maro, Intervjuo al István Ertl, en La Ondo de Esperanto, 2001, № 4

Mi opinias, ke la historia valoro de ĉi tiu afero gravas, ke oni, prefere Beletra Almanako aŭ ties eldonisto Mondial, reeldonu ĉi tiun tradukon por ke ĝi estu facile kaj legitime havebla al la tuta esperantistaro.

Finfine aperis anglalingva traduko, Fact-Finding Mission, en antologio Vice, Redemption, and the Distant Colony, tradukita de Kieran O’Driscoll, en serio The Palik Series, de obskura eldonisto BearManor Fiction. Jen pluaj informoj:

Editorial — The Verne Translation Renaissance Continues de Arthur B. Evans ĉe Verniana

Translating Verne: An Extraordinary Journey de Teri J. Hernández, Science Fiction Studies, XXXII: 1, #95 (March 2005): 142-149.

2013-09-13

Lajos Tárkony (Ludwig Totsche) 1902-1978 (3)

Jen pluaj retligoj pri Lajos Tárkony.

Frua marto, posttagmeze /Post dimanĉa pluvego / Mia lito de Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

Balkona vespero de Lajos Tárkony

el “La spegulo” de Lajos Tárkony

Tradukoj el la hungara de Lajos Tárkony:
In memoriam dr. K.H.G. (Esperanto) ⇐ Örkény István :: IN MEMORIAM DR. K. H. G. (Hungarian)
La Mesio (Esperanto) ⇐ Örkény István :: A Megváltó (Hungarian)
La senco de la vivo (Esperanto) ⇐ Örkény István :: Az élet értelme (Hungarian)
Uz-instrukcio (Esperanto) ⇐ Örkény István :: Használati utasítás (Hungarian)
Aperaĵo de Stephane Mallarmé, tradukita de Lajos Tárkony


        Fenestroj de Stephane Mallarmé, tradukita de Tárkony Lajos
        Mara vento de Stephane Mallarmé, tradukita de Tárkony Lajos

 Lajos Tárkony de Kálmán Kalocsay, Hungara Vivo, n-ro 4, 1962

Jen recenzoj:

Lajos Tárkony de István Ertl, Legologa Blog, Novembro 3, 2010

Lajos Tárkony (Nia Trezoro) de István Ertl, La Ondo de Esperanto, 2012. №7 (213). Ankaŭ bloge ĉe La Balta Ondo.

2013-06-18

Frigyes Karinthy en Esperanto (2)

Restas unu verko de Karinthy en Hungara Antologio (1933) por bitigi, rakonto "La sama en viro."

Aliaj verkoj en Esperanto eksterrete estas:

de Karinthy:

Parolado en la 10a kongreso de Internacia PEN-Klubo, tradukis István Ertl, Beletra Almanako, n-ro 8, junio 2010.

"Majo," en Bonhumoraj rakontoj de nuntempaj verkistoj (Budapest, 1921), p. 13-15.

Morgaŭ matene [dramo],  El la hungara trad.: Kálmán de Kalocsay. Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1923. 142 p.

Norda vento [novelaro], el la hungara tradukis Karlo Bodó. Ort/Verlag: Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p.

Pri Karinthy:

Zilah, Eugène de. "Karinthy kaj nia lingvo, en La gazeto, n-ro 97, 2001.12.15, p. 3-5.

Kaj nun aperas nova artikolo:

Ertl, István. "Nia trezoro: Frigyes Karinthy," "La Balta Ondo,” 18 junio 2013.

Ertl skizas la historion de la esperantisteco de Karinthy. Dankon, István!


2012-03-30

Intervjuo kun Joseph Skibell

Mi jam blogis kelkfoje pri la anglalingva romano A Curable Romantic [Kuracebla Romantikulo] de Joseph Skibell. Jen aperas intervjuo kun li, tradukita en Esperanto, en:

Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro) (p. 166-171)

István Ertl intervjuas pri la spertoj de Skibell lernante kaj esplorante Esperanton kaj ĝian movadon prepare al la romano. Tiurilate Skibell vojaĝis kaj konsultis esperantologojn. Li ankaŭ eltrovis la Ido-movadon. Li esploris kaj eĉ ĉerpis el Esperanta beletro. Li eĉ tradukis al la angla la Sekretajn Sonetojn de Peter Peneter por adapto al muzika komponaĵo, sed tiu projekto ne plenumiĝis. Ertl trovas ironion en la uzo de Zamenhof en nacilingva fikcio kaj la supriza relativa foresto de Zamenhof en la originala fikcio de Esperanto.

Skibell diskutas sian perspektivon pri ĉefroluloj Zamenhof, Freud, kaj rabeno Kalonymus Kalman Shapira: Ŝapira sintezas la malajn perspektivojn de Zamenhof kaj Freud.

Paradokse, Skibell ne konsideras sin "juda verkisto." Ankaŭ okazas interŝanĝoj pri ebla filmo de la romano, de preseraroj, kaj de aperoj de artefaritaj lingvoj en nacilingva fikcio. La originala anglalingva intervjuo enhavas kelkajn esperantlingvajn frazojn fare de Skibell.

Jen retligaj referencoj el la teksto:

Loneliness and the Novel, Jewish Book Council Blog, June 6, 2011

Joseph Skibell, Writers Read blog, October 11, 2010

Bibliography for A Curable Romantic 

Joseph Skibell's "A Curable Romantic", November 4, 2010

Nu, la tuta ĉi tiu numero de Beletra Almanako estas alloga, do aĉetu se vi povas.

2011-06-15

Neciklopedio

Se vi jam tediĝas je Vikipedio, vi povas konsulti alternativan referencilon, t.e. Neciklopedio.

Ĝis nun plej plaĉas al mi la artikolo pri István Ertl.