Showing posts with label Vilmos Benczik. Show all posts
Showing posts with label Vilmos Benczik. Show all posts

2018-05-23

Éva Tófalvy pri Sándor Szathmári: De Kazohinio ĝis Atlantido

Kun permeso de la aŭtoro mi publikigas la sekvan tekston. (RD)

Ĉu vane aŭ ne vane? - oni demandas, kun Sándor Szathmári kaj kun Éva Tófalvy.

Renkontiĝi kun Éva Tófalvy kaj aŭskulti ŝin nepre estis agrable kaj edife.

Karlo Fajszi (1911-2004) alie FAJSZI Károly. [fajsi, ka:roj] volis kaj strebis kolekti ĉion eblan, ĉion presitan kaj ne-presitan, kio koncernas la pli fruan kaj lia-epokan Esperanton. (Nun vidu tion en la Hungarlanda Fremdlingva Biblioteko, en (1056) Budapeŝto, str. Molnár, n-ro 11.

„ Lia” nuna - Fajs[z]i-a - Amika Rondo (la aktivema „FAR”) invitadas nunajn, nun vivantajn, nun legemajn kaj diskutemajn kultur-agantojn de Esperantujo. Laste ĝi invitis s-rinon Éva Tófalvy [to:falvi] literatur-esploriston, pedagogon, teologon - precipe pro ŝia analiza verko pri Sándor Szathmári [ŝandor satma:ri]. La titolo de tiu verko estas Kazohiniától Atlantiszig: ’De Kazohinio ĝis Atlantido’. - Enkonduke mi vicigu lastsekunde la nomojn de la aperintaj personoj:
Éva Tófalvy,
Klára Szabó [sabo:],
Andrea Ruzicska [ruziĉka]
Veronika Heé [he:],
Katalin Keserű [keŝerü:],
Piroska Komlósi [komlos:ŝi, piroŝka],
Mária Gyurák s-rino Vértesi [djura:k, ve:rteŝi],
Gergely Hajdu Nagy [hajdu nadj, gergej ’Gregorio’],
István Szabolcs [sabolĉ, iŝtva:n ’Stefano’],
János Paszabi, [pasabi, ja:noŝ „’Johano’],
Erzsébet Kaszab s-rino Párkányi [kasab, pa:rkanji, erĵe:bet ’Elizabeto’,],
József Márton [jo:ĵef ’Jozefo’],
Balázs Wacha [vaha, bala:ĵ ’Blazio’ ..
Teĥnike helpadis nin la menciita Klára Szabó.
Éva Tófalvy (naskiĝinta en 1947) studis Hungaran kaj Esperantan filologiojn, bibliotek-sciencon, ĵurnalistikon. Ŝi iĝis dungita por kultur-organizado ĉe Hungaria Esperanto-Asocio, kaj ŝi laboris ankaŭ por Hungarlingvaj programoj de Hungara radio pri Esperanto. Pli detale informas pri ŝi Esperantaj leksikonoj kaj manlibroj. Ŝi instruadis Esperanton eksperimente en porinstruista altlernejo de la Hungaria urbo Esztergom [estergom], en la 1970aj jaroj: Esperanto estis tie proponata kiel „kapablo-baza” lernobjekto por komencaj klasoj de bazgradaj lernejoj. (Interesa momento en la batalo por la ebloj instrui kaj lerni Esperanton en ŝtata lernejsistemo.) En Esperantujo ŝi iĝis pli konata kiel gajninto de pluraj konkursoj je beletro kaj je fakliteraturaj, soci-sciencaj eseoj.

Ŝi, unuavice, tamen famiĝis kiel la ĉefa kunaŭtoro de la romano Kiuj semas plorante. Tiu romano de ŝi kaj de Oldřich Kníchal en la jaro 1978 gajnis la konkurson Raymond Schwartz. Ŝi, krome, de tempo al tempo verkadis poemojn kaj ŝi verkis dulingve romaneton Portreto de la diktatoro / A diktátor arcképe. (2017)

Se konsideri la ĝeneralan percepton kaj opinion de la esperantista publiko pri Szathmári, ekde ĉ. 1950, ĝis la apero de verkoj de Tófalvy pri li, oni plejparte konceptis lin esence kiel gravan Hungaran Esperanto-verkiston, kun bona stilo en Esperanto kaj kun interesaj, ofte sciencfikciaj kaj filozofiemaj verkoj. Oni rimarkinde aprezadis lian lingvaĵon. Vilmos Benczik [bencik, vilmoŝ] ekzemple emfazis, ke Szathmári kreis en Esperantlignva prozo bonajn dialogojn. Se jes, ne estis hazarde, ke Stafeto (1964), Hungara Esperanto-Asocio (ekz. en 1977, 1988) kun redaktado de V. Benczik, eldonadis liajn E-novelojn. Spegulado de ĉiutagecaj scenoj en literaturo ĉe Esperanto estas ja konsiderinda temo ankaŭ koncerne la lingvo-evoluon... Tófalvy – ne neante ian, eĉ konsiderindan rolon de Szathmári en la Esperanta literaturo, krome: traktante ankaŭ lian iom falsan misprezentatan roladon en la Hungaria E-movado – asertas kaj emfazas, ke Szathmári unue, ni diru, „prototipe” verkadis en la lingvo hungara, Esperanton li posedis malbone, li verkadis en ĝi duagrade aŭ traduke, li supermezure uzadis lingvan helpon de Kolomano Kalocsay, kaj li fuĝis al Esperanto kaj aperigo de verkoj en Esperanto (ĉefe) por eskapi de la forta cenzuro en Hungarujo, nu, ankaŭ, ĉar tiu rolo ekŝajnis al li, finfine, agrabla. Lia politika agado, liaj politikaj elpaŝoj (gazet-artikoloj kun diversaj aŭtoro-nomoj) estis malhomogenaj kaj ankaŭ pro tio morale prisuspekteblaj: li esprimadis simpatiojn samtempe al diversaj ideologioj. Kiel verkisto li emfazis la praan kaj senĉesan konfliktemon en la homa naturo, kiu nepre fiaskigas ĉiujn idealismajn strebadojn kaj ĉiujn politikajn doktrinojn.

Szathmári en Vojaĝo al Kazohinio satireme prezentas fantaziajn, elpensitajn homojn, samtempe du fantaziajn tipojn de socio 1) ekstreme raciisman (kun hinoj) kaj 2) ekstreme emocieman, ne-racieman  „simbolregatan” (kun behinoj). Eble tio estas maniero per aliformaj (ne-Eŭropanecaj, ne Usonanecaj, de „ni” ne senpere konataj) paralelaĵoj kaj troigoj groteske prezenti tendencojn en la efektiva socio ĉirkaŭ Szathmári, ĉirkaŭ ni, kiuj ja ne estas hinoj aŭ behinoj.

Tófalvy en sia prelego iel esprimis, ke la kritiko de Szathmári pri la simbol-adorado de behinoj estas tro meĥanike kaj iom senkomprene farita, do ni diru: temas pri arte ne sukcesaj detaloj de la verko. Oni povis senti, ke simbolojn eble Tófalvy mem juĝas pli respektindaj, ol la verkisto kun sia primitiviga mok-tendenco. Veronika Heé iom diskutis pri tiu temdetalo, menciante, ke la prelegantino povas esti influata de sia propra vivokoncepto kaj de sia propra rilato al teologio: sentiĝas fendo inter ŝia respektemo kaj la malrespektemo de Szathmári. Tiel „simple” verŝajne ne estas, tamen memkompreneble ankaŭ la emocioj de ĉiu leganto havas rolon en la individua prijuĝo de ĉiu verko.

Entemiĝis ankaŭ verko de Szathmári pri Jesuo (Látván nem látnak: ’Vidante ili ne vidas, ĉ. 1935). Szathmári tiuverke prezentas novan, kvazaŭ-nuntempan aperon de Jesuo kun simila malakcepto, rifuzo, persekuto kaj mortigo, kiajn la Filo de Dio renkontis antaŭ pli 2000 jaroj, kaj kun konfliktoj ĝuste kun eklezioj kaj ekleziaj personoj...

Tófalvy kvalifikis la aliron de Szathmári esence tro skemisma, senkomprena. Parto de la publiko iom diskutis, ĉiuokaze estis senteble, ke la faktojn pri Szatmári konas kontentige nur Tófalvy , do tiu parto de la diskuto ne povis atingi profundon disvolviĝon kaj detaliĝon.

Gergely Hajdu Nagy levis la demandon, kiom ligiĝas la karaktero de la verkaro de Szathmári al lia (individua) psika tipo, al lia psika tip-aparteno. Kia li mem estis psike?

Hajdu Nagy ankaŭ demandis pri ia supozebla pli ĝenerala filozofia fono ĉe Szathmári – preter lia emo satiri pri la troigoj de la socio. – Skribante pri io tia en sia verko ankaŭ Tófalvy emfazas, kiel aludite, la penson (de Szathmári), ke la instinkta strukturo de la homo, kun baza konfliktemo, malhelpas firmiĝon de ia ajn bona socio, malgraŭ ideoj , idealoj kaj utopioj. Hajdu Nagy eble volus scii, ĉu la ideon pri tiu baza konfliktemo ni mem, la realismemaj legantoj. devas kaj povas akcepti? Ke tiu demando aperas ĉe legantoj, montras, ke la verkoj de Szathmáry, finfine – funkcias.

Tófalvy prezentis al la pubilko la pli fruan enigman famon de la trilogio Hiába (’Vane’), verkitan inter 1931-1935, kaj ŝi rakontis ankaŭ, kiel ŝi eksciis de Kálmán Pandur (verŝajne en 1989), ke ĝuste tiu posedas la manuskripton de trilogio de Szathmári.

En la trilogio Vane Szathmári - mem ne havinta spertojn en Sovetio - prisrkibas reĝimon, kiu memorigas la tiam praktikatan stalinismon; krome alian imagatan reĝimon, kiu tamen kvazaŭ prezentas la realon samtempan kaj samlokan por la aŭtoro, kaj fine reĝimon futuran, kiu ŝajnas esti ia postkomunisma terorsistemo.

La trilogio estintis preta en 1936. Laŭ prijuĝo de Éva Tófalvy du partoj (Múlt. Jelen.’Paseo’. ’Nuno’) estas ne altnivelaj, la tria parto (Hiába. Jövő: ’Vane, Futuro’) de la trilogio laŭ ŝi estas tre bona.

Tamen la Hungara ĝenerala faka literatura konscio, kritikistaj prijuĝoj ekster Esperantio - ili haltis ĉe Vojaĝo al Kazohinio, kiu estis , ne tuj, sed poste - bone akceptata kaj ankaŭ nun memorata.

Laŭ sia prijuĝo Éva Tófalvy do elektis la trian („futuran”) parton de la trilogio por aperigi ĝin ĉe Szépirodalmi Könyvkiadó [s:epirodalmi könjvkiado: ’Beletra Eldonejo’], en Budapeŝto, en 1991. Szathmári, kies verko antaŭis ĉefan verkon (1984) de la famega Orwell, en Hungario nun havas ŝancon iĝi refoje iom pli konata, dank’al Éva Tófalvy.

La renkontiĝo kun Eva Tófalvy estis tre fruktodona kaj bonetosa. Mankas, timende: mankos tra kelka tempo nur daŭrigo. La prezentitaj temoj kaj subtemoj ja postulus tutan seminarion. La kune pasigitaj kelkaj horoj vekis fortan scivolemon pri Szathmári kaj ĝeneralan literatur-apetiton de la societo de tiu renkontiĝo.

Blazio VAHA n.s. Wacha,
la 21an de Majo 2018a

2015-09-19

Sándor Szathmári plu (2)

Jen pluaj artikoloj el la revuo Hungara Vivo:

La letero de Szathmári temas pri jubileo de la 70-jara naskiĝ-datreveno de  Kalocsay en 1961 kaj montras faceton de la hungara Esperanto-movado tiutempa.

La eseeto de Kalocsay estas kvazau-enciklopedia baza resumo de la verkaro de Szathmári. Inter alie pri Kazohinio:
Libro Janus-vizaĝa: ĝi pafas—eble eĉ kontraŭ la propra intenco de la aŭtoro—kaj kontraŭ tiuj, kiuj volas ekstermi ĉiujn sentojn ĝis sterileco, kaj kontraŭ tiuj, kiujn ĝis absurde regas “sentoj”, “idealoj”, “tradicioj”.
Ja, "eble eĉ kontraŭ la propra intenco de la aŭtoro". Pri Maŝinmondo:
[...] se la homaro donos sian sorton en la povon de la perfekte funkciantaj kaj konkludantaj maŝinoj, ĉi tiuj neniigos ĝin en ĝia propra intereso.
Nu... Kalocsay maltrafas la esencon de la rakonto: ĉu la "racio" de la inteligentaj maŝinoj estas reale racia, per la kontraŭdiroj de la homaj ideologioj kaj sociordoj, kiujn la maŝinoj ne asimilivas, la homoj iniciatas procezon kiu rezultas je propra ekstermiĝo.

Kalocsay nomas la verkon “Vincenzo”n majstronovelo. Finfine li trafas.

En postnoto Azarij Perelman raportas pri publikaĵo en ukrajna gazeto de ukrajna verkistino-tradukistino Nadija Andrianova, kiu aldonis al ŝia artikolo ukrajnan tradukon de la satira novelo “Liriko” de Szathmári.

Vilmos Benczik rolis ŝlosile en la eldonado kaj analizado de verkoj de Szathmári. Benczik emfazas la malfacilegan vivon kaj senkompromisan honestecon de Szathmári.

Do resume, oni kaptas sencon pri la etoso de la tiutempa medio de eminentaj hungaraj esperantistoj.

2013-11-18

Hungara Antologio (1933)

Estas du tiaj antologioj: Hungara Antologio (1933) kaj Hungara Antologio (1983). La duan redaktis Vilmos Benczik. Vikipedio klarigas la diferencojn inter la du antologioj. Mi diskutas la unuan:

Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche. Budapest: Literatura Mondo, 1933. 462 + [8] + 4 p. fotografoj. Unua libro en serio de Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj.

Estas ekzemplero ĉe la Usona Parlamenta Biblioteko, el kiu mi kopiis multajn eroj. Mankas al mi tempo kopii kaj enretigi la tutan libregon, do jen la enhavo kiu troveblas miareteje:

                                 En PDF-dosiero:
Kovrilo, enkovrilo, titolpaĝo, posta paĝo
Antaŭparolo (K. Kalocsay) 5-6
Klarigoj kaj Notoj (453)
Vortklarigoj 455-6
Diversaj klarigoj 457-9
Bibliografio de la hungara literaturo en Esperanto 460-2
Enhavo (5 p.)
Preseraroj trovitaj post preso (1 p.)
(Anonco) (2 p.)
En-dorskovrilo

                                 Pluaj retpaĝoj:
 
Fotografoj (inter paĝoj ...) 224-5
240-1
304-5
368-9
Studo pri la hungara literaturo (Mihály Babits) 7-21
Antaŭparolo (Mihály Vörösmarty) 57-8
La Homoj (Mihály Vörösmarty) 58-9
13 poemoj (Mihály Babits) 125-39
Frigyes Karinthy (enkonduko) 160
La Poeto (Frigyes Karinthy) 160
Leciono (Frigyes Karinthy) 161
Mortinto (Frigyes Karinthy) 162-3
“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto”
 (Arpád Tóth)
164-6
Adamo kun Madách (Oszkár Gellért) 168
Metiistoj (Lajos Kassák) 172-5
Kiun el la Sep (Mór Jókai) 179-84
Mitologio (Mihály Babits) 290-315
La sama en viro (Frigyes Karinthy) 411-5
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo«
 (Lajos Kassák)
441-6

2013-09-10

The Contributions of Esperanto to World Culture: Part 3: Hungary

Jen nova mia podkasto anglalingva: La kontribuo de Esperanto al monda kulturo: parto 3a: la Esperanto-hungara beletra konekso (daŭrigata). La cetero estas en la angla:

Here is my latest podcast:

9/7/13 The Contributions of Esperanto to World Culture: Part 3: The Esperanto-Hungarian Literary Connection (Continued) (53:36)

I reiterate the main points of parts 1 and 2, with a reminder of the importance of Esperanto for Hungarians then and now, especially as a conduit for Hungary's humanistic cultural heritage in the face of bigotry and barbarism. I then review the activities on behalf of Esperanto on the part of leading Hungarian writers associated with the literary journal "Nyugat" (1908-1941), with special attention to Mihaly Babits and Frigyes Karinthy. I also discuss the classic verse drama "The Tragedy of Man" by Imre Madach, with a passage in Esperanto and English translation. I outline the landmark Esperanto anthology of Hungarian literature of 1933, with a note on author Mor Jokai (1825-1904). I round out my presentation of the pre-World War II era by highlighting two additional Hungarian Esperantist writers, Lajos Tarkony and Imre Baranyai.

Following fascist, Nazi, and Stalinist repression, Esperanto publishing resumes in Hungary starting in 1956. I discuss the leading Hungarian Esperanto cultural magazine "Hungara Vivo" (1961-1990) and the prominent editor, scholar, and critic Vilmos Benczik. I summarize the literary achievements of two important postwar Hungarian Esperantist writers, Endre Toth and Istvan Nemere. I close with a quote from Graham Greene's novel "Stamboul Train".
At the beginning of part 3, I make a pointed remark about the resurgence of reactionary politics in Hungary, alluding to anti-Semitic and anti-Roma provocations.

Note that I reiterate the importance of Madách and Karinthy for Szathmári.

At the end I also mention Istvan Ertl.

My performance here is not perfect, but hopefully it is listenable. I tend to overdo details, but efforts such as these are rehearsals for future efforts.

 

2013-07-06

Vilmos Benczik, postmodernisto?

Pri: Vilmos Benczik, "La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj," ESPERANTOLOGIO / ESPERANTO STUDIES, EES Kajero 5, 2011 / Issue No. 5, p. 37-59.

Dum la sovetia epoko Vilmos Benczik estis motoro de multa esperantista literatura aktivado, kaj interpretis aferojn laŭ marksisma modelo. Sed plurajn jarojn post la fino de tiu epoko, li verŝajne tute forgesis marksismon kaj estas kaptita de la idearo de Jacques Derrida. Li eĉ pensas ke ties lingvoteorio (kiu, notu, havas nenian lingvosciencan subtenon) instigas pli favoran teorian sintenon al Esperanto kaj ties literaturo. Mi deprimiĝas legante ĉi tiujn absurdaĵojn.

2012-09-19

133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko (4)

Jen novelo rilate al la temo de la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko, el Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979:

“Tavoligo kaj disigo” de Gyula Hernádi, tradukis Vilmos Benczik [14-15]

Do, krom la enkonduko de Vilmos Benczik, nun ĉiuj rilataj enhavaĵoj el ĉi tiu numero estas enretigitaj.

Kaj ne forgesu:

Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio. Leipzig: Ekrelo, 1930. 141 p.

Mi ne posedas ekzempleron de la libro. Mi ricevis skanaĵojn de alia esperantisto, do mi dubas, ĉu mi aldonos al la eroj jam enretigitaj.

2012-08-18

133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko

La temo de Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979, estas la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko de 1919. Ĝis nun mi enretigis du erojn. Jen la rilata enhavo de tiu numero:

[Enkonduko:] “Daŭris nur 133 tagojn . . .” de Vilmos Benczik) [p. 2]

“1919: Hungarlanda Konsilia Respubliko” de Ervin Fenyvesi, tradukis Vilmos Benczik [5-8]

“La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay [9]

“Esperanto-movado dum la Konsilia Respubliko” de Zoltán Barna & Ervin Fenyvesi [10-11]

“Al fronto de Laboristhejmo” (1919) de Gyula Juhász, tradukis Márton Fejes [11]

“Brasikaĵo” de Endre Fejes, tradukis P. Rados [12-13]
(Fragmento el la novelo “Pariza rememoro”)

“Apud la fajro, en gardo ruĝa” de Béla Balázs, tradukis P. Rados [13]

“Tavoligo kaj disigo” de Gyula Hernádi, tradukis Vilmos Benczik [14-15]
Jen plua poemo de Árpád Tóth:
“De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi
Iom rilate, jen alia poemo:
“Laborist-portreto” de Lajos Kassák, tradukis Kálmán Kalocsay

2012-07-07

Vilmos Benczik: Studoj (1)

Vilmos Benczik rolis (eble ankoraŭ?) grande en la literatura/kultura produktado en Esperanto en Hungario, redaktore, kompilade, antologie, kaj literaturkritike. Mi ĵus fin-relegis post 25 jaroj lian kolekton de kritikaj eseoj: Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago-si: La Kritikanto, 1980). Mi jam komentis ĉi-bloge pri kelkaj. Nun, jen la tuta enhavo:

Teoriaj problemoj de la Esperanta literaturo (1978)
Principoj pri la studado de la Esperanta literaturo (1970)
La proza stilo en Esperanto (1973)
Henri Valliene (1979)
Heinrich August Luyken (1979)
La poezio de Stanislaŭs Schulhof (1968)
Julio Baghy (1968)
Pri la poezio de Emba (1966)
Ferenc Szilágyi, la pseŭdofilistro (1976)
"Kvaropo" kaj la skota skolo (1976)
"La Infana Raso" — sinteza verko (1968-76)
Sándor Szathmári (1977)
Pri la poemaro de Victor Sadler (1969)
La Esperanta literaturo antaŭ la centjariĝo (1979)

La unuaj tri kaj la lasta traktas la aferon ĝenerale; le ceteraj temas pri specifaj verkistoj. Pri specifaj aŭtoroj, Benczik provizas ĝeneralan socihistorian kaj/aŭ biografian fonon, kritikon de la ideologia enhavo de la verk(ar)o, kaj takson pri la estektika formo. Lia ĝenerala starpunkto estas marksisma, kiu estas ĝenerala taŭga afero. Oni povus flankenpuŝi kelkajn "progresemajn" formulojn kelkokaze, Benczik fakte kritikas plurloke la personkulton, t.e. la stalinan epokon kiu finiĝis en la 1950aj jaroj. Li diris iom plu kiam li reverkis la eseon pri Szathmári en 1988, dum la sovetia glasnosta periodo. Ĉu nun li malkaŝe dirus plu?

La traktoj pri fruaj esperantistaj verkistoj Valliene, Luyken, kaj Schulhof estas interesaj; tamen mi konkludas ke legi iliajn verkojn estus tuta malŝparo de tempo.

Tion, kion mi legis de Baghy, mi legis plejparte antaŭ 40 jaroj, do mi ne povas komenti plu.

La enhavo de la verkoj de Emba konsistas el mizero, malfeliĉo, doloro, kaj veado. Li ĉiam kortuŝis min, malgraŭ (kaj pro) la limigita temaro.

Mi legis Szilágyi antaŭ jardekoj. La enhavo ne multe interesas min, aŭ mi ne memoras ĝin, sed eble mi devas relegi.

Mi legis Rossetti antaŭ jaroj, neniam legis Dinwoodie, kiun Benczik alte estimas. Mi dum jarkedoj favoris la novelojn de Francis, sed ankoraŭ ne legis "La Kosmo"-n. Kaj mi engaĝis Auld lege kaj interage dum jardekoj.

Mi posedas Memkritikon de Sadler dum jardekoj sed neniam legis. Mi lernas, ke la stilo de Sadler estas libera de tradicia Esperanto-poetiki, kaj ke la enhavo respegulas solecan ribelon kontraŭ sociaj normoj. Do jen alloga reklamo.

2012-07-04

Vilmos Benczik dise pri Sándor Szathmári (2)

Vilmos Benczik komparas William Auld & Sándor Szathmári
Auld apartenas al tiu grupo de la homoj, kiuj plene—emocie kaj intelekte—travivas nian epokon. Kaj ne nur la nian—en liaj versoj pulsas en sintezita formo la plena trasentado de la tuto de la homaj ĝojoj kaj suferoj de la historiaj epokoj, de Sargono Unua ĝis Nagasaki. Kion do li prognozas por ni? La respondon jam konjektigas la metaforo de la titolo—li konsideras la homon infano. Infano, kiu povas, havas la eblon plenkreski, se ĝi evitos la danĝerojn, kiuj embuskas al ĝi. Nevole leviĝas ĉi tie la komparo al la koncepto de Szathmári, kiu trovas la homon nekapabla por evoluo kaj jam en la vivo mem kun la nuna biologia formo li vidas nepacigeblan kontraŭdiron, kio nepre devas konduki al sinneniigo de la tuta vivo.
Auld ne estas tiom pesimisma. Li ĝojas esti ero de la materia mondo, li jubilas pro sia alligiteco al ĝi, fieras pri sia “praŭlaro”: [….]
 FONTO: Benczik, Vilmos. “'La Infana Raso': Sinteza Verko,” en Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 116-117 (el p. 116-123).

2012-07-01

Julio Baghy: Romantika socia protesto

Mi ĵus relegis, post jardekoj, eseon de Vilmos Benczik, "Julio Baghy, Mito kaj Realo," Sennacieca Revuo, n-ro 97, 1969, p. 42-52. [Ĝi estis republikigita en Benczik, Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 58-74.]

Benczik analizas la vivon kaj verkaron de Baghy plurfacete. Mi ne legis ankaŭ Baghy dum jardekoj. Nu, kompreneble unu afero diskutata estas la sentimentaleca stilo de Baghy, kiu evidentas ankaŭ en lia socia protesto. Mi notis ĉi tiun interesan eron:

Ni devas mencii ĉi tie la maloftan escepton, kiam Baghy esprimas sian kompletan idearon per sola majstra poemo tia estas Ivaĉjo, kiu—laŭ Tárkony, esprimas tiel imprese kaj potencon kredon kaj instruon de la aŭtoro pri homeco, kiel eĉ en la plej tondraj predikoj li ne sukcesis. [p. 46]
"Ivaĉjo" aperis en Pilgrimo (1926). Ĝi estas interesa. Oni povus taksi la sintenon tro siropa, sed la ekstremeco de la sekvo de rifuzo de militservo rezultigas efikecon de la poemo. Kion vi pensas?

Ivaĉjo


Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond'.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l' granda mond'.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor'
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor'...

Sed venis tempo, mondon detruanta,
kanonoj blekis: buŝo de l' milit'
kaj lin forrabis tiu buŝ' giganta...
Tre orfaj restis — kampo, pajla lit',
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l' patrin' al fil':
"Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil'...

La batalkampo en li miron vekis...
Ne greno kreskis tie, sed grenad',
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead'
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor'...
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
"Ne de la Dio estas ĉi labor'..."


Li ĵetis for pafilon, bajoneton
kaj senarmile staris en arme'
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe'
kaj vanis puno kaj ordon' de l' stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
"Mi konas nur — dek leĝojn de la Di'..."

Perfido... Mortverdiktis la juĝisto
kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin...
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin'...
Ŝtonkoraj kamaradoj... Pastro mankis...
nur ĉirpis kampa gril' tra l' monta mut'...
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut'...

Dum ŝargis la soldatoj li subite
ekpalpis ŝarĝon de la panosak'...
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan' el hejma bak'...
Li prenis ĝin, karesis kun kompato...
eklarmis... Kiel peze en la man'!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
"Akceptu, frato! Estu via pan'..."



Izrael Lejzerowicz: Originala aŭ tradukita literaturo?

Okazas inter esperantistaj verkistoj tra la jardekoj argumentoj pri la kvalito, estetiko, enhavo, prioritatoj, kaj perspektivoj de Esperanta beletro. Unu debato temas pri la prioriteco de originala aŭ tradukita literaturo. Izrael Lejzerowicz kontribuis plurfoje en la paĝoj de Literatura Mondo en la 1930aj jaroj. Ĉi-teme, jen eseo lia el 1931:

”Originala aŭ tradukita literaturo?” de Izrael Lejzerowicz

La argumento estas, ke tradukita literaturo prioritatas. Literaturo devas respeguli la socion al kiu lingvo estas alkroĉita, Mankas sufiĉa komuna internacia ĉiutaga kulturo por subteni altkvalitan Esperantan beletron. (Laŭ kunteksto, la problemo okazas ĉe prozliteraturo.) Problemo ne estas la artefariteco de la lingvo, sed la artefariteco de fikciaj konstruaĵoj en Esperanta beletro.

Vilmos Benczik diskutas Lejzerowicz kaj la problemon en eseo "Teoriaj Problemoj de la Esperanta Literaturo" (1978), en Studoj pri la Esperanta Literaturo (Takasago: La Kritikanto, 1980), p. 5-17.

Vilmos Benczik dise pri Sándor Szathmári

Mi relegas literaturkritikan esearon, Studoj pri la Esperanta Literaturo de Vilmos Benczik (Takasago: La Kritikanto, 1980). Preskaŭ ĉiuj eseoj antaŭe aperis. La eseo "Sándor Szathmári" aperis en novelaro Kain kaj Abel de Sándor Szathmári. Benczik mencias Szathmári ankaŭ en aliaj eseoj. Jen citaĵoj.

"Serĉante temojn iom karaterizajn por la Esperanta literaturo, oni povas trovi kun klaraj konturoj nur unu tian: ekzistas sufiĉe multaj verkoj utopiecaj, kiuj—kun la celo kritiki la malraciaĵojn de nia vivo—prezentas imagitajn regnojn. Estas aparte bedaŭrinde, ke la plimulto de tiaj verkoj ŝajnas iom tro naivaj, plataj. La eble sola escepto—Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári—elstaras fakte ne kiel beletraĵo, sed kiel atendinde konsekvenca pensoĉeno."
—"Teoriaj Problemoj de la Esperanta Literaturo" (1978), p. 12 (el p. 5-17).
"La ĉefa direndo de la poemoj de Sadler estas ribelo kontraŭ la malnaturaj normoj de la civilizita socia vivo kaj la solo, kiu lasta estas nepra konsekvenco de tiu vivo. Tia ribelo ne estas nova en la Esperanta literaturo, la samon ni trovas ĉe Auld kaj Szathmári. Tamen, Sadler prezentas novan aspekton. Szathmári kvazaŭ eksplikas teorion kaj kun diabla rido tiras la konkludon el la nunaĵ normoj, kiujn oni ordinare ne kuraĝas tiri."
— "Pri la Poemaro de Victor Sadler" (1969), p. 131 (el p. 131-135).