2020-05-14

Rotterdamo ... Tra la ŝtormo


Rotterdamo
de K. KALOCSAY
el Tra la ŝtormo, 1939-1945

Ĉu oni povas fari ankaŭ tion?
Vivantan urbon bati per la bomboj?
La domojn homloĝantajn igi tomboj
flamantaj? Jes. Ĉu la milito-dion
vi do ne konas? Ĉu la tragedion
hispanan vi forgesis? Ties ombroj
ĵetiĝas sur la mondon. La kolomboj
de l' murdo tie lernis la metion.

Guernica, urbo de horora famo,
mesaĝas al martira Rotterdamo:
"Mi vidis, kaj suferis ĉi sovaĝon!
Ne distretita en la frua ĝermo,
nutrita eĉ eskapis ree kaĝon
la monstro de detruo kaj ekstermo."

(La poemciklo "Tra la ŝtormo" aperis en
Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, 1966.
Laŭ István Mészáros (mesaĝo, 2016.04.15) la 19 poemoj publikigitaj en Ora Duopo konsistigas la tuton de la
ciklo "Tra la ŝtormo".
V. ankaŭ la afiŝon Ora Duopo, Memore.)

2020-05-11

Mikronovelo (7): . . . sed hejme plej ĉarme

. . . sed hejme plej ĉarme

Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron. . .

Subite ŝi murmuras tradente, iom melankolie:

— Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj?

Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo:

— Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove.

Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro.

Liven Dek

Voltaire (2): Mikromego (Micromegas) en Esperanto

Jen 6-minuta voĉrecenzeto pri la verko Mikromego de Voltero, tradukita al Esperanto de Andreo Cherpillod kaj eldonita de "Fonto":