2012-07-18

William Auld: kulturo & Esperanto

Mi lastatempe relegas plurajn verkojn kiujn mi legis antaŭ kvaronjarcento, precipe pri literaturaj aferoj. Ekzemple: William Auld, Kulturo kaj Internacia Lingvo (Chapecó , SC, Brazilo: Fonto, 1986).

Tiam la libro kaj entute la perspektivo de Auld ne kontentigis min. Mi devus serĉi miajn notojn por specifaj kritikoj; ĉe-mane mi havas nur unu frazon: "Esearo, kiu inkluzivas perspektivajn artikolojn pri la Esperanta kulturo, kion li laŭdas senkritike."

La problemo estas en la unuaj kvar ĉapitroj, t.e. 40 paĝoj, kiujn mi ĵus relegis. Auld luktas pri la koncepto de kulturo, kiun li plurrilate nuancigas, plejparte evitante organikismajn metafizikaĵojn. Tamen ĉe-fine restas problemoj, ĝenerale kaj reference al Esperanto. Jen:

(1) La ideo, ke lingvo esprimas kulturon restas tro nebula, kvankam li pravas, ke la lingvo nepre estas neapartigebla de kulturaj, t.e. sociaj, rilatoj.  Auld rekonas la variaĵojn kiuj kuŝas sub la monoliteca koncepto de iu "kulturo". Li aldonas, ke lingva variado iaspeca ĉiam akompanas socian variadon. Tamen, lia aserto, ke "la plej grava distinga faktoro inter kulturaj grupoj estas diverseco lingva" (p. 36), ne konvinkas min kaj eĉ kontraŭdiras aliajn liajn asertojn.

(2) Malgraŭ la detala nuancigo, Auld emas je krucaj momentoj trakti "kulturon" kiel "substantivon" anstataŭ "verbon", precipe kiam leviĝas la demando de Esperanta kulturo.

(3) Auld distingas inter diversaj signifoj de la koncepto "kulturo", sed emas gliti de unu signifo al alia dum argumentado. Kulturo povas signifi la enhavon de komuna vivo kiel tuton, aŭ esprimadon spiritan aŭ mensan, aŭ artformojn precipe literaturon. Ĉi tia glitado emas konfuzi la demandon pri Esperanta kulturo.

(4) Kiam mi afiŝis pri la intervjuo de Kalocsay fare de Haupenthal, mi raportis la komenton, ke Esperanta kulturo estas la "amata ĉevaleto" de Auld, kaj ke por Kalocsay la ideo de Esperanta kulturo havas sencon nur en la kampo de literaturo. Ĉi tie Auld alfrontas tiun tezaron (31-32) (kaj la naciismon de Kalocsay).  La ideo de lingvo sen kulturo estas absurdaĵo (30), konsentite (tamen kun averto pri la substantivigo de "kulturo"), sed la pruvo fare de Auld de la kultureco de Esperanto venas de specifaj esperantistaj esprimoj (verda, krokodili, Bervalo, ktp.) Nu, oni povus pruvi tiel kaj alie ke Esperantujo estas esence subkulturo, do specifa tipo de kultura formiĝo.

Sed ankaŭ, Auld asertas plurloke ke Esperanta kulturo, kontraste al lok-bazitaj kulturoj, estas inkluziva, ne ekskluziva. Sed tio estas propaganda, tre dubinda supozo. Cetere, tiu argumento devenas de ideologio esperantisma, ne de empiria observado de esperantistoj kaj la internaj variaĵoj kaj tipoj en Esperantujo.

(5) Tiel Auld tro identigas lingvon kun kulturo, aparte de dubinda unuformigo de Esperanto-kulturo kaj glitadon inter kulturo kiel komunaj esprimoj kaj kulturo kiel beletro (kion ne ĉiuj el ajna kulturo posedas). Se ni atentus Esperantujon socie, kulture en la tuta senco, ni ekzamenu tion verbe, t.e. kiel procezon, kiel rezulton de interagoj, ne kiel enton. Cetere, se ni atentas la lingvan dimension, ni konsideru ne nur specifajn subkulturaĵojn (kiuj ja ne estas inkluzivecaj) sed la tutan semantikon de la lingvo Esperanto kaj ties evoluo (unue artefarita de Zamenhof) el hindeŭropaj lingvoj kaj la firmigo de signifoj per interagoj de diversdevenaj lingvouzantoj. Lingvo sen kulturaj procezoj estas ja sensenca ideo, sed la supozo ke lingvo Esperanto simple esprimas kulturon Esperanton estas nesubtenebla, kaj kontraŭdiras pli sobrajn konsiderojn de Auld. La aŭstera, strikta starpunkto de Kalocsay ne estas perfekta, sed mirinde mankis al li la pli larĝa iluzio de Auld.

No comments: