Showing posts with label Henri Vatré. Show all posts
Showing posts with label Henri Vatré. Show all posts

2014-08-25

William Auld: "Humoroj" (2)

William Auld, Humoroj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1969.

Henri Vatré en sia antaŭparolo citas el letero de Auld: "Mi sentas--kaj tio min kelkfoje ĝenis--ke ili (la nunaj poemoj) estas plu profunde personaj kaj sinceraj, ol miaj pli fruaj verkoj; stariĝis al mi la demando, ĉu eble tio estas falo?" Mi memoras legi ĉi tiujn vortojn kiam mi unuafoje legis ĉi tiun poemaron antaŭ pli ol 40 jaroj. Vatré ne ĝeniĝas.

Kurioze, ke ĉi tiu poemaro de mezaĝulo plej kaptis mian simpation kiam mi aĝis malpli ol 20 jaroj. Evidente propra melankolia temperamento respondis. Kiam mi mem atingis mezaĝon mi melankoliumis nur pri praktikaj, ne imagitaj, ĉagrenoj.

Nu, mi jam diskutis la (fi)faman malferman poemon "La poeto volas verki subjektive". Inter la melankolieceaj personaj, mezaĝperspektivaj poemoj kalkuleblas "La pasinteco ne ekzistas", "La gardantoj", "La urbo de mia animo","Festsaluto", "Koŝmaro", "Frosto","Vivkroniko", "Neĝo", "Postebrio", "Survoje", "Robinsono", "Malorientiĝo", "La ludo", "Enkaptile", "Spleno", "Denove tiu problemo", "Soneto".

Pli ĝenerale melankoliaj, t.e. pri la homaro ne specife pri Auld mem, estas "Novembra spleno", "Festeno","Roboto", "Velkoj", "La rivero", "Saŭdado", "Tiuj olduloj", "Paneo", "Sopiro", "Paŝoj en neĝo".

Pli humore neŭtralaj estas "Tagfina pikniko", "Trankvilo", "Post la ŝtormo", "Vesperinsulo", "Natura ĉirkaŭaĵo", "Printemposojle".

Jen perspektive pri junuloj: "Lerneja incendio", "Mi volis doni al vi kelke da violoj", "Vesperlernejo".

Auld komentas diverse kaj ofte ne flate pri amo, amoro, sekso: "Mia pietato", "Sklavo", "Trosentemo", "La respondoj", "Geedzoj", "Noktomeze", "Kiu kaperis la Mesalinojn?", "Geknaboj ludantaj", "Duobla stelo", "Agonie", "Amkanto de masoĥisto". Mi ne certas, ĉu "Vi + mi = ni" temas pri amoro aŭ amikeco, verŝajne batalema amparo.

Estas unika poemo pri sekso kiu estas ankaŭ socikritika: "Incitnudiĝo". Auld akre komentas pri la etoso de la profesia striptizo, kion li trovas malagrabla, ne erotika.

Aliaj socikritikaj poemoj estas"La prizono", "Mankas Krotaloj", "La turbo".

"Postedene" kombinas splenon kaj Genezon.

Jen pri literatura kreado: "Vortoj", "Plendo de poeto kiu aspiras belkreadon", "Sola pravigo".

Pri literaturo: "Reĝo Lear".

La poemoj pri Esperanto kaj esperantistoj estas "Memore al Ferenc Szilágyi", "Letero al Aleksandro Logvin", "Bonan Matenon, Majstro", "Neebla", "La mondo kaj la koro de K. Kalocsay", "Rimletero" (pri John I. Francis).

Mi ne celas klasifi la jenajn: "Mia filino dektrijara", "Fanto de kero", "La purigemulino", "Optimisma rezolucio," "Malsukcesa truko", "Maristaj kantoj". Nesurprize, la unue menciita estas la plej ĝoja en la poemaro. Kio estas pli feliĉiga ol filino?

"Simfonieto" estas la plej longa kaj kompleksa poemo en Humoroj. Ĝi estas ekzistencialeca kaj politika, avangarda kvazaŭ sonĝo.

Ĉar Auld emas referenci sian dummilitan sperton kiel piloton, mi citas la kvaran stancon de "Vivkroniko":
Junviro. Kaj milit' ekestis hirte...
Ho granda aventuro! Aviade!
Timo kaj naŭzo, jes--sed ankaŭ birde
flugadi kun l' aliaj, kamarade!

2012-08-12

Vatré pri la socia romano

La Socia Romano en Esperanto de Henri Vatré, kun antaŭparolo de Claude Gaconde. La Sagne: Kultura Centro Esperantista, 1973. 17 p.

Verkante frue en la 1970aj jaroj, Vatré nomas la intervalon inter la du mondmilitoj la ora periodo de la originala Esperanta romano. Kvante ĝi ege superas la ceterajn du periodojn. Socia romano estas difinita esti socikritika romano. Do la furoraj verkoj de Baghy Viktimoj kaj Sur Sanga Tero ne estas sociaj romanoj, sed Hura! jes. La publika recepto ne kongruas kun la produktado. Ekz., Baghy diris al Vatré, ke Viktimoj vendiĝis je almenaŭ 10 000 ekzempleroj sed Hura! nur je 1500.

En ĉi tiu prelego Vatré diskutas tri reprezentajn diverstipajn romanojn: Turstrato 4 de Hans Weinhengst, Metropoliteno de Vladimir Varankin, kaj Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. La tri realismaj aŭtoroj respegulas novan generacion kaj la krizan staton de la 1930aj jaroj. La lingva nivelo ne atingas tiun de Baghy, sed la realismo superas lin. Baghy enkorpigas la mensostaton antaŭmilitan, kvankam li verkis pri la unua mondmilito. "Estas paradokse, ke el teruraj, nehumanaj kaj personaj travivaĵoj en la siberiaj militkaptitejoj, Baghy sukcesis verki fabelojn, kiuj pli konvinkas nin pri lia sorĉa rakonta talento, ol pri la realo de liaj suferoj." (p. 7)

Turstrato 4 estas portreto de sakstrata, senespera, neeskapebla mizero. Male ol siaj fikciaj roluloj, Weinhengst sukcesis travivi siajn spertojn almenaŭ ĝis la Nazia invado de Aŭstrio en 1938. Pri poste ni scias nenion. Kelkaj karakterizaj citaĵoj el la romano estas donitaj. Stellan Engholm asertas, ke ĉi tiu estas la plej grava aperinta originala proza verko ĝis 1934.

Metropoliteno de Vladimir Varankin aperis en 1933 ĉe EKRELO, en malfavoraj cirkonstatoj pri ĝia disvastigo. Aldone al la skismo en SAT kaj ĝia klasbatala perspektivo, la romano pentras neflatan portreton de la malfacila ĉiutaga vivo en Sovetunio kaj la koruptaj trajtoj de burokratismo. La romano estas laŭdata pro ĝia rakonta organizo, vigla stilo, dialogoj, kaj priskriba riĉo. Specimenoj estas aldonitaj. La buŝo de malfavora karaktero eĉ mencias Trockijon pri la futura vojo de Stalin.

La fono de Szathmári, cirkonstancoj de eldonado, kaj la intrigo de Kazohinio estas skizitaj. La revivigo de Guliver estis faritaj de Szathmári, Karinthy, kaj de la hispano Vicente Blasco Ibañez en El Paraiso de las Mujeres (La Paradizo de la Virinoj). Estas cititaj du meditoj de Gulivero pri la Hinoj: enuo unue, kaj post la horora sperto de la Behinoj, respekto. Vatré konkludas:

Oni asertis, ke tiu libro estas amuza. Efektive la priskribo de tiom multaj absurdaĵoj ofte la ridigas la leganton. Tamen, simile al la satiro de Swift ... ĝi estas esence maltrankviliga, terura, senespera, ĉar ĝi montras la nekapablon de la homoj vivi kune laŭ harmonia kaj racia bazo. Se, individue kelkaj el ni sukcesas akordigi sian koron kun sia menso, en la socio ni ne povas adapti niajn emociajn bezonojn kaj instinktojn al la galopanta evoluo de la tekniko.

Kiel la romanoj de Voltaire (Kandid, Zadig kaj aliaj), Kazohinio estas ĉefe filozofia romano, sed ĝia filozofio impresas multe pli pesimisma ol tiu de Voltaire.


2012-08-09

Vatré mamoze

Ĉu vi helpus min deĉifri la signifon de ĉi tiu amuzaĵo? ——RD

Naturscienco

de Henri VATRÉ

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/3 p. 114



"Aimez-vous les nichons?
"On en a mis partout!" (1)
 

Darwin estis mem primato
kiel la gorilo
la ĉefepiskopoj
la bibliofilo
la mucidaj popoj
kaj la teknokrato

Ramon Gomez de la Serna
emis revi
ke vi
Eva
apartenas
al la dumamuloj

Nun de l' cico pinte kerna
al la ronda ŝvel' ĝiskreva
plenas
la okuloj
plenas la fontplumoj
plenas la ekranoj
plenas la mamumoj
kaj la manoj
de Adamo
maksimume
senmamume
per la mamo

Ja feliĉe
ke la mamoj tiel riĉe
ŝutaj
estas mutaj
ke ne plenas la oreloj
per mueloj
de mamgurdo
ĉar alie
kia surdo
regus ĉie!

Piednoto

(1) "Ĉu vi amas la mamglobojn'? / "Ilin ĉie oni metis".