William Auld,
Humoroj. La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1969.
Henri Vatré en sia antaŭparolo citas el letero de Auld: "Mi sentas--kaj tio min kelkfoje ĝenis--ke ili (la nunaj poemoj) estas plu profunde personaj kaj sinceraj, ol miaj pli fruaj verkoj; stariĝis al mi la demando, ĉu eble tio estas falo?" Mi memoras legi ĉi tiujn vortojn kiam mi unuafoje legis ĉi tiun poemaron antaŭ pli ol 40 jaroj. Vatré ne ĝeniĝas.
Kurioze, ke ĉi tiu poemaro de mezaĝulo plej kaptis mian simpation kiam mi aĝis malpli ol 20 jaroj. Evidente propra melankolia temperamento respondis. Kiam mi mem atingis mezaĝon mi melankoliumis nur pri praktikaj, ne imagitaj, ĉagrenoj.
Nu, mi jam diskutis la (fi)faman malferman poemon "La poeto volas verki subjektive". Inter la melankolieceaj personaj, mezaĝperspektivaj poemoj kalkuleblas "
La pasinteco ne ekzistas", "
La gardantoj", "La urbo de mia animo","Festsaluto", "
Koŝmaro", "Frosto","Vivkroniko", "
Neĝo", "Postebrio", "
Survoje", "Robinsono", "Malorientiĝo", "La ludo", "Enkaptile", "Spleno", "Denove tiu problemo", "
Soneto".
Pli ĝenerale melankoliaj, t.e. pri la homaro ne specife pri Auld mem, estas "
Novembra
spleno", "Festeno","Roboto", "
Velkoj", "
La rivero", "Saŭdado", "Tiuj olduloj", "Paneo", "Sopiro", "Paŝoj en neĝo".
Pli humore neŭtralaj estas "Tagfina pikniko", "Trankvilo", "
Post la ŝtormo", "Vesperinsulo", "Natura ĉirkaŭaĵo", "Printemposojle".
Jen perspektive pri junuloj: "Lerneja incendio", "Mi volis doni al vi kelke da violoj", "Vesperlernejo".
Auld komentas diverse kaj ofte ne flate pri amo, amoro, sekso: "Mia pietato", "Sklavo", "
Trosentemo", "La respondoj", "
Geedzoj", "
Noktomeze", "Kiu kaperis la Mesalinojn?", "Geknaboj ludantaj", "Duobla stelo", "Agonie", "Amkanto de masoĥisto". Mi ne certas, ĉu "Vi + mi = ni" temas pri amoro aŭ amikeco, verŝajne batalema amparo.
Estas unika poemo pri sekso kiu estas ankaŭ socikritika: "
Incitnudiĝo". Auld akre komentas pri la etoso de la profesia striptizo, kion li trovas malagrabla, ne erotika.
Aliaj socikritikaj poemoj estas"La prizono", "
Mankas Krotaloj", "La turbo".
"Postedene" kombinas splenon kaj Genezon.
Jen pri literatura kreado: "Vortoj", "Plendo de poeto kiu aspiras belkreadon", "Sola pravigo".
Pri literaturo: "Reĝo Lear".
La poemoj pri Esperanto kaj esperantistoj estas "Memore al Ferenc Szilágyi", "Letero al Aleksandro Logvin", "
Bonan Matenon, Majstro", "Neebla", "La mondo kaj la koro de K. Kalocsay", "
Rimletero" (pri John I. Francis).
Mi ne celas klasifi la jenajn: "Mia filino dektrijara", "Fanto de kero", "La purigemulino", "Optimisma rezolucio," "Malsukcesa truko", "Maristaj kantoj". Nesurprize, la unue menciita estas la plej ĝoja en la poemaro. Kio estas pli feliĉiga ol filino?
"Simfonieto" estas la plej longa kaj kompleksa poemo en
Humoroj. Ĝi estas ekzistencialeca kaj politika, avangarda kvazaŭ sonĝo.
Ĉar Auld emas referenci sian dummilitan sperton kiel piloton, mi citas la kvaran stancon de "Vivkroniko":
Junviro. Kaj milit' ekestis hirte...
Ho granda aventuro! Aviade!
Timo kaj naŭzo, jes--sed ankaŭ birde
flugadi kun l' aliaj, kamarade!