Showing posts with label Julio Baghy. Show all posts
Showing posts with label Julio Baghy. Show all posts

2020-08-29

Frigyes Karinthy, en memoro

Okaze de datreveno de la morto de hungara verkisto kaj esperantisto Frigyes Karinthy (25-an de junio 1887 - 29-an de aŭgusto 1938), Antonio De Salvo sia bloge afiŝis:

Frigyes Karinthy – Esperanto-vivo

Referencata estas mia bibliografio/retgvililo:

Frigyes (Frederiko) Karinthy (1887-1938) en Esperanto

(Pri datrevenoj: la naskiĝtago de Karinthy estas ankaŭ la mia.)

Aldonata estas "p. 81 de “Esperanto de UEA” 2002-4, kun la raporto de la vizito de internacia grupo de esperantistoj al la tomboj de kulturaj personoj ligitaj al Esperanto, inter kiuj Frigyes Karinthy."

2019-03-09

Hungara Literaturo pere de Ĉina Radio Internacia

Hungara Literaturo” (17:50) verkis László (Ladislao) VIZI por Ĉina Radio Internacia, laŭtlegis Jianping ZHAO. 2017-02-27.
@ 3:25: Nyugat (Okcidento). Hungaraj kleruloj kaj verkistoj subtenis Esperanton.

@ 5:32-7:00: Karinthy & Vojaĝo al Faremido.

Plu pri Nyugat. Kalocsay, poste Baghy. Nyugat modelo por Literatura Mondo. Sándor Petőfi, Dezső Kosztolányi, János Arany, k.a.

2018-09-11

Pioniroj de Esperanto

Pri la retejo Pioniroj de Esperanto:
En ĉi tiu blogo, kiun mi ekskluzive dediĉas al esperantaj pioniroj, mi reprenos kaj reeldonos la grafoanalizojn de mi jam prezentitajn en alia mia retejo dulingva (esperanta-itala) titolita ‘lingvovojo’ , kiu entenas multajn informojn pri la internacia lingvo esperanto kaj etan gramatikan 15-lecionan kurson, utiligeblan por lingva refreŝigo. En ‘Pioniroj de Esperanto’ mi aldonos eventualajn novajn analizaĵojn, laŭeble, se mi havos aliajn manuskriptojn.
Krom fotaro de pioniroj, troveblas specifaj retpaĝoj pri Émile Grosjean-Maupin, Julio Baghy, kaj Kazimierz Bein (Kabe).

2018-01-01

Hungarian & other Esperantist authors at Nobel Books

"The Nobel Books (NB) is a literary portal which is intended to collect, archive and disseminate information and books which Nobel Laureates and world authors have published for literary contributions to humanity."

European Authors – Welcome to the Nobel Books.

This site doesn't play when it comes to listing Hungarian authors. Included are Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, István Nemere, Tivadar Soros, Sándor Szathmári, and Robert Zend. All but Zend wrote in Esperanto. Zend was an Esperantist though wrote in Hungarian and English. Frigyes Karinthy was an Esperantist, wrote almost entirely in Hungarian. George Soros (son of Tivadar) is a native speaker of Esperanto.

Esperantists Marjorie Boulton and Baldur Ragnarsson are also in this list.

2016-01-13

125a jubileo de Julio Baghy

Hodiaŭ estas la 125a datreveno de la naskiĝo de Gyula (Julio) Baghy. Jen omaĝas La Balta Ondo:

Jubileo de Julio Baghy

Tie trovendas ligo al afiŝo de 3 Februaro 2012:

Nia trezoro: Julio Baghy, homo homa

Konsultu ankaŭ mian retgvidilon:

Julio (Gyula) Baghy: Retgvidilo / Web Guide

2015-11-01

Julio Baghy: poemoj de socia protesto

Antaŭ eble 40 jaroj mi havigis de Julius Balbin lian eseon The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de la esperanta poezio, 1973], en kiu li akuzas nia poezian tradicion pri eskapismo el seriozaj epokaj problemoj al senpolitika romantikismo. Nu, tiutempe mi pensis ke ĝi estas limigata laŭ formo kaj enhavo, super ĉio per supraĵeco se ne senpolitikeco. Kvankam Balbin prave kritikis malavangardajn tendencojn, li tamen tro simpligis la historion.

(Rimarku, ke Russ Williams tradukis la eseon de Balbin Esperanten, kaj mi tradukis mian propran postnoton, kaj la tuto kaj rilataj eseoj aperis en Beletra Almanako, N-ro 13, Februaro 2012 (6-a jaro).)

Mi lastatempe ekzamenis mian ekzempleron de la 2-a volumo de Arĝenta Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy — Kolomano Kalocsay (Budapest: Literatura Mondo, 1937). Preparante retpaĝon de la enhavtabelo, mi aldonis retligojn al poemoj troveblaj interrete. Mi enretigis al propra retejo poemojn ne interrete trovitajn. Do jen tiuj poemoj miareteje:

Ho, Prospero” de Julio Baghy
‘Ribela Demando’, ‘Ĉiutaga Ĝemo’, ‘Krozado’ de Julio Baghy

Ĉi tiuj ne estas eskapecaj poemoj; ilin konsistigas akraj kritikoj de hipokrita patriotismo, naciismo, militismo, ekspluatado, mizero, kaj malespero pro sociaj kondiĉoj. La plej akre efika el ĉi tiuj estas la jena, kiun Baghy povus verki hieraŭ rilate al Usono nuna:

RIBELA DEMANDO

Mi batalis, sangis en la unua vico
kaj vivforgese sturmis por la glora venk’;
nun, kriplul’ senhejma, tremas mi pro l’ polico
kaj maĉas sekan panon sur la strata benk’.
»Cion por patruj’!« — postulis la reĝordono
kaj tuj mi donis ĉion sen demanda vort’ ...
Kion donis vi, fiera sinjor’ de l’ domo
ĵus forpelinta min de via hejma pord’?

2015-10-29

Kalocsay, Baghy, & hungaraj inter aliaj antologioj

Ekzistas multegaj antologioj en Esperanto, de nacilingvaj literaturoj, originala literaturo, specifaj aŭtoroj, specifaj temoj. Mi jam afiŝis pri (precipe):

Aliafiŝe troveblas pluaj mencioj de ĉi tiuj antologioj. Miareteje troveblas almenaŭ enhavtabeloj de...
Miareteje situas ankaŭ enhavtabeloj de revuoj, poemaroj kaj novelaroj de individuaj aŭtoroj, ktp.

Nun mi atentigas pri antologioj da hungara literaturo kaj da verkoj de Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy. La enhavtabeloj kaj pluraj enhavaĵoj de la jenaj trovendas miareteje:
Oni povas kompari ekzemple variantojn de la sama beletraĵo. Ekzemple Kalocsay ŝanĝis proprajn tradukojn ĉe diversaj publikigoj. Jen ekzemplo miareteje:

Vento” de Sándor Petőfi, tradukis K. Kalocsay (Arĝenta Duopo, v. 2)

Mi bezonas la enhavtabelon de plua antologio:

La kremo de Kalocsay: malgranda albumo el lia verko originala kaj traduka okaze de la okdekjara datreveno de lia naskiĝo. Bristol: Esperanto-Societo, 1971.

Ĉe mia retpaĝo de Hungara Antologio (1983) estas listoj da aŭtoroj inkluzivitaj en la antologio de 1983 sed ne en tio de 1933, kaj inverse.

Ĉi tiuj aferoj utilas por komparado inter si, kaj ankaŭ konstate pri la interrilatoj de hungaraj esperantistoj kaj nacilingva hungara literaturo kaj la historia rolo de ambaŭ.

2015-10-20

Sándor Szathmári plu (4)

Hungara Esperanto-Kongreso, Szentes, 1941
kun Sándor Szathmári, Julio Baghy, k.a.
En la Esperanto-katalogo de la Aŭstria Nacia Bibliotekto (tiun fakon oni iam nomis Internacia Esperanto-Muzeo en Vienno) troveblas tri fotoj de Szathmári, inkluzive de la supre montrita. Plenskalajn fotojn tiujn vi trovos nun ankaŭ miareteje (kun la nomoj de la esperantistoj en la kongresa foto).

Szathmári eseis kelkfoje en Esperanto pri hungara urbo Szentendre. Szathmári prezentas, kun bildoj, skizon pri ano de la artista kolonio de Szentendre Tibor Boromisza. (Rigardu ankaŭ Listo[n] de artistoj de Artistkolonio Baia Mare.)

Pri aliaj naciaj lingvoj mi ne scias, sed interrete mi sukcesis trovi nur du menciojn anglalingvajn de technozoism. Ŝajnas ke la termino samtempis kun la furoro de kibernetiko en la 1950aj jaroj. Fernando de Diego verkis artikolon “Teknozoismo”n (1964), recenzon de Maŝinmondo de Szathmári. Ene Diego mencias (konfirmeble en malnova anglalingva libro) kurson pri Psikologio de la maŝinoj ĉe Teknologia Instituto de Massachusetts (MIT, Usono) en 1957, kune kun Norbert Wiener kaj kibernetiko. Diego difinas teknozoismon jene: "Filozofia sinteno, laŭ kiu, ekzistas pensantaj maŝinoj", kiu supozeble kongruas kun la angla termino. Mi opinias, ke ĉi tiu termino utilas aktuale. Krom novelego Maŝinmondo, Diego resumas la ceterajn tri novelojn en la libro.

2015-08-21

Marjorie Boulton: poemoj

Pri la beletraĵoj de Marjorie Boulton, mi memoras legi la novelaron Okuloj antaŭ 45 jaroj. Mi ne scias kial mi ne posedas iun ŝian poemaron.

Pluraj ŝiaj poemoj troveblas ĉe la literatura retejo de Don Harlow. Kelkaj retligoj ne plu funkcias.

Ne surprizas, ke ŝi plurokaze esprimas amon al Julio Baghy:
Aŭtuna gloro
Festdonaco
Malavara riĉulo
En propra kategorio sidas la poemo Luna mapo, kiu kontrastas sciencan kaj emocian rilaton al la Luno.

Ŝajnas, ke la plej ofta temo de Boulton estas amo. Jen kvazaŭ-manifesto: Alvoko al amo.

Ne ĉiuj ampoemoj estas miagustaj. Mi tre ŝatas la jenan: Finfine. Ĝi estas kortuŝa poemo pri la sopiro ke la amato ĉeestu tenere je morto de la parolanto, por ke ŝi mortu pace.

La poemoj de Boulton en Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981 (1984) estas:

el Trista Tenereco, XVIII, XXIV, XXV
Amaraj sonetoj
Retro
Flagrema amikeco
Memnon
Aliĝilo
Sorĉo por dormi
Via kato
el Imagoj de potencoj
Vintra aŭroro
Buĉotoj
Gratvundoj
Paĉjo 
Almozo
Ke amikeco similas al steloj
Mustelo
Kiel hirundoj
Lernantino kaj instruistino
Erudicia kaj sola, li parolas al virino

2015-08-11

Julio Baghy: Sangaj larmoj

Ĉu mi tro emfazas la romantikecon de Baghy? Oni ja ricevas fortan dozon en la enhavo de ampoemoj, en kombino kun la stilo. Krom specifaj ĝenemaj vortoj kaj esprimoj, la stilo emas frapi al la aktuala anglalingva orelo--nu almenaŭ usonlingva--tro sirope, ĉar tia riĉrima fiksforma (kaj romantika) poezio tute fremdas al la usonangla stilo de la pasinta jarcento, pli "natura" ol "artefariteca". Ĉiuokaze, oni ne forgesu la socikritikan enhavon de la verkaro de Baghy, ne nur de la romanoj, sed en la poemaroj dekomence.

Mi ankoraŭ legas la poemojn en Ora Duopo. El la poemaro Preter la vivo (1923, la unua de Baghy) mi notas poemon verkitan en Sajgono (tiam Indoĉinio, nun Vjetnamio) pri la situacio de la Anamo, laŭ klarigo, "ĉina raso, loĝanta en Indo-Ĉinio": Sangaj larmoj.

Post ekstaza priskribo de "lando mistika" jen la bato:
Sed kial min kaptis subita korpremo?
Pro kio en larmojn sin dronas la flam' ?
Terure! Nur nun mi rimarkis pro ĝemo',
ke tiras la ĉaron — mizera anam' !...
Radjante Baghy turmentiĝas per la hontinda sklavigo de la anamo. Post tiu priskribo sekvas konkludo:
Pro mil da kialoj fariĝas martiroj,
pereas ideoj, pereas homam'...
La celoj majestaj nur restas — sopiroj,
kaj tiras la ĉaron — mizera anam'!...

2015-08-10

Julio Baghy aŭtune, duono de duopo ora

Kiam mi komencis reviziti la antologion Ora Duopo  post 40 jaroj, mia atento fokusiĝis je Kalocsay; estis malfacile trovi Baghy interesa. Kiel vi vidas, ĉi-monate mi blogadas pri Baghy. Do mi daŭros komenti pri liaj poemoj.

La lerteco de la rima kaj cetera esprimmaniero imponas iomgrade, sed post iom da engaĝado mi emas tediĝi. Eble la efiko de la tuto monotonas. Sed, legante la "postajn poemojn", kelkaj aldone al la jam menciitaj konservas mian atenton. Ĉiuj troveblas en la volumo Aŭtuna foliaro.

Dubo

Vizaĝ' spegulo estas onidire;
en ĝi animo montras sin.
Mi volus tion, tamen spertas mire,
en ĝi neniam oni vidas min.

Rideton, sentojn, amon mi disipas,
disdonus tutan riĉon de la kor',
sed min refut' fremdece vunde vipas
kaj sen rekono oni iras for.
Nun antaŭ spegul' de mia memo
jen dubo sondas fundon de la sin'
kaj ŝokas min la propra nekompreno.
En mi ĉu fakte trovas sin anim'?
Iom malkutima afero, aparte je Baghy, ĉu ne?

Kronoj kaj kateno enhavas la kutiman seks-romantikon de Baghy, sed interesa estas la kontrasto inter la intima medio de la amparo kaj la strukturita aristokrata sociordo.  Jen la fina strofo:
Ĉe sunsubir' ruĝiĝas blu'...
Dum hejmenmarŝas ili du,
samritme paŝas kaj silentas...
Nur la rigardoj elokventas
pri sama penso miksdolora,
ke ie, ĉe arbusto fora,
en lum' arĝenta post lunveno
jam velkas kronoj kaj kateno.
Lamento en tombo ombra rimarkindas pri la vortluda muziko en kontrasto kun la amaro de la perspektivo prezentata. Venas admono: "Ne veku!" La kialo sekvas. Kaj jen la finaj strofoj:
Ne pensu en suna bril' pri l' vintro!
Vin trovos ostaro staranta hante
por tenti vin per tim' impertinente."

— — — — — — — — — —

Lamento en tombo ombra pravas;
ve-kanta vekanto, ve!, vanon vartas
ardante en sankte artista tristo.

La nokto oktobra nigre migris...
tri griloj miltrile en fendoj plendis...
sunlumon al mondo lum-ondo donis...

2015-08-07

Baghy kondamnas la blankan homon / Baghy condemns the white man

Nu, mi ĵus sidis en la necesejo trafoliumante ekzempleron (pruntita de mia amiko de 55 jaroj Harry, ĉefredaktoro de la plej ampleksa jida-angla vortaro) de Ora Duopo, serĉante interesajn poemojn de Julio Baghy, kaj retrovis la jenan poemon kiun mi ne rememoris. Baghy en 1961 en revuo Hungara Vivo kondamnas la krimojn fare de la blanka homo kontraŭ nigruloj, evidente pensante pri la afrika liberiga movado. Hura, Baghy!

Sklavokanto [Slave song]

So I'm sitting on the toilet with my childhood friend Harry's copy of Ora Duopo, looking over Julio Baghy's Esperanto poems, and I find one I had totally forgotten: "Sklavokanto" (Slave song). Of course I was entirely familiar with this Hungarian poet's humanism, but it was interesting to read a poem written in 1961 condemning the white man's crimes against black people, apparently with the anticolonial movement in Africa in mind. Julio tears the white man a new one. You learn something old every day.

2015-08-05

Julio Baghy poemas pri Kálmán Kalocsay

















Mi ne kontrolis la tutan verkaron, sed mi lastatempe rimarkis du poemojn rekte aŭ alude de Baghy (supre, dekstre) pri Kalocsay (supre, maldekstre), dise en tempo.

Mi jam komentis pri #38: (Al unu el la poetofratoj) el  La vagabondo kantas (1933, 1937), kiu evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo.

Evidente post tempo Baghy repaciĝis pri Kalocsay, kiel en la jena omaĝo:

Letero al Kolomano Kalocsay, en Aŭtuna foliaro (Oosaka: Pirato, 1970).

La poemon verkis Baghy okaze de la 70-jariĝo de Kalocsay. Kalocsay ne bezonas domagi maljunecon; Baghy festas la imponajn atingojn de sia amiko. Ekzemple, jen la dua strofo:
Per ardo de poet' vi arton forĝis,
magie al la versoj rimojn sorĉis
kaj ravis per la lert' en pensoplekto,
instruis nin pri formoj de l' Perfekto
kaj kultivante la literaturon
vi sola kreis mem — literan turon,
en kies labirinto ĉiu niĉo
admiron vekas per la pompa riĉo
de cent poetoj, mil poemoj eble.
Ĉiujn vi plantis zorge artofebre
en ĉastan humon de beletro nova
por montri nian lingvon — esprimpova.
Baudelaire-volumo, Madách, Heine, Dante
per vi por Esperanto nun pledante
aperis sur la mondforum' aktivi,
ke nia poezio rajtas vivi
kaj servi al homaro, al la paco,
beligi kunan vivon sen minaco.
El la sesa (lasta) strofo:
Nur gravedtempon estas mi pli aĝa,
sed estis pli sangvina, tre sovaĝa;
serene vi pli saĝa kaj modera.
Mi — sentimenta; vi — la priafera.
Sed kiel ajn la vortoj tondris, akris,
la HOMON mem neniam ni masakris.
La karakteroj montris ja kontraston:
ĉe vi — trankvilon; ĉe mi — bruan haston.
Vi erudite profesore agis;
aktore laŭbezone mi imagis
roladi pastro, arlekeno, lordo
en rekvizitoj de l' teatra korbo.
Dum vi sekciis frazojn, sencojn sondis,
mi donkihote luktis, vagabondis,
ni ambaŭ tamen por "nia" AFERO
estis necesaj brikoj kaj mortero,
ĉar ambaŭ ni plenumis sanktan devon,
per propra sango nutris propran revon
Kaj plu ...

Kaino revizitata de Julio Baghy

Reskriboj de la geneza mitaro troveblas en Esperanto kiel en aliaj lingvoj. Mi jam raportis miajn bibliografiojn:

Ankaŭ Baghy traktis ĉi tiun temaron. Mi plurafiŝe recenzis la poem-dramon de Baghy Sonĝe sub Pomarbo (1958). Mi afiŝis ankaŭ pri la neinteresa (laŭ mi) poemo:

Filoj de Kaino de Julio Baghy, en Migranta Plumo (1929); ankaŭ #70: Filoj de Kaino kun la stigmo en La vagabondo kantas (1933, 1937).

Mi ĵus legis interesan novelon de Baghy:

Kain kaj Abel,” en Dancu Marionetoj!: Novelaro, 3a eld. (Budapest: Literatura Mondo, 1933 [1927]).

Malgraŭ kelkaj krudaĵoj, la perspektivo de Baghy ĉi tie estas notinda. Ĝi rememorigas min pri la sceno komence de la sciencfikcia filmo 2001 en kiu simio konstatas kiel mortigi alian simion per granda osto. Ni trovas en ĉi tiu rakonto homsimiojn kiuj reagas sen sinkonscio imite laŭ observataj bestoj, en ĉasado kaj konkurencado pri inoj, baraktado, kaj fine eltrovo de la kapablo murdi, sen antaŭvidi la sekvojn de la rezulto. Do, kiel en 2001, la nasko de homa intelekta kapablo kongruas kun la kapablo murdi. Do jen la unua Kaino mortigas la unuan Habelon (kaj gajnas la virinon).

Do, kvankam la ideo ne estas genia (kaj evidente reinventiĝis dum la pasinta jarcento), ĝi estas moderna: tradicia mito konvertita al evolucia skemo. Jen malhela vizio de la homaro, ĉi-okaze de afabla "Paĉjo" Baghy.

2015-08-04

Julio Baghy: La vagabondo kantas (1)

Mi plurfoje blogumis pri Julio (Gyula) Baghy. Mi lastfoje resumis mian reagon al la poezio de Baghy en mia afiŝo Ora Duopo, Memore.

Hazarde mi decidis tralegi la poemaron La vagabondo kantas (1933, 1937). (Ankaŭ ĉe retejo de Don Harlow. Ankaŭ: La vagabondo kantas faksimilo.) Jen enhavo de la volumo: Antaŭparolo (poemo) + 101 nombritaj poemoj + Sub kristnaska abio (poemo-teatraĵo) + Se arlekenon en aren' (epilogo).

La flua verstekniko kaj esprimivo de Baghy imponas, sed kiam oni legas kaj legas kaj legas plu senintermite, oni laŭgrade deziras enhavon kaj eble stilon pli kompleksajn. En konekso kun la konstanta romantikismo de la poemoj, oni emas taksi Baghy lerta simplulo.

#38: (Al unu el la poetofratoj) evidente estas rebato al Kálmán Kalocsay, neologismoj, kaj parnasismo. Baghy senintence montras sin filistro.

Tamen, el la romantikismaj ŝablonoj saltas kelkaj relative nekutimaj esprimoj. Ekzemple:

#24: Sanktulinon mi ne vidas

Jen la komenca strofo:

Sanktulinon mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt' en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom' la papo.

#35: Patrino, vi blankhara naskintin'

Temas pri hipokriteco de festo de 'Tago de l' Patrinoj', kiam militmaŝino rabas patrino de ŝiaj filoj.

#41: Foje pri knabin' portreto

Jen la lasta strofo:

"Tiun ridon, tiun ĉarmon,
sorĉan ravon, koran varmon,
ĉi belecon de anĝelo
por mi kreis la ĉielo!"
Sed, ho ve! post tiu krio
lin el land' de l' fantazio
puŝis el ĉiel sur teron
kis', donita sur ― paperon.

#44: Collonga estas tera viv'

Ĉiuj mortos, do:

Ne grave! Ĉar al sama fin'
la sorto nin pelvipas;
la vivdonacojn el la sin'
senzorge mi disipas. 

#45: Nur migri, ĉiam migri, migri for

Laŭmemore, ĉi tiu estas bone konata poemo, resume de vivperspektivo.

#48: Por kio vivas la poeto?

Baghy konkludas:

Poetofratoj, kantobirdoj
en denso de la vivarbar',
ni himnu nur pri koraj virtoj,
pri pac' mirakla por homar'.
De venĝinspira sanga reto
rifuĝu ni kaj restu for!
Por kio vivas la poeto?
Por semi amon en la kor'.

Jen simplisma kaj eskapisma, sed konsidere la subpreman socian medion, kiu kulpigus lin?

#57: Noktomeze en nigra denso

Jen amara poemo pri mortigo de egaleco, frateco, libereco.

#59: Verda Stelo sur la brusto: La fifama "Estas mi esperantisto."

#65: Ludas la cigano

Jen komenco:

Ludas la cigano:
violono ploras.

#70: Filoj de Kaino kun la stigmo estas la sama poemo kiel Filoj de Kaino en Migranta Plumo, kun kelkaj tipografiaj ŝanĝoj.


Ĉe retejo Originala literaturo Esperanta (OLE) estas 2 recenzoj de la poemaro kaj citaĵo el recenzo de J. Major, Oomoto Internacia, junio 1933:
"Baghy estas denaska lirikisto; en liaj poemoj manifestiĝas lia varma koro, senartifika, spontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfekta."
Jen favora recenzo de Georges Stroele el Esperanto, 1933.

La recenzo de W.B. Johnson en The British Esperantist, 1933, estas kritikema pri la poezia simpleco, eĉ ĝis "nura versfarado," kaj pri "troa reago kontraŭ Parnasa-Gvidlibrismo." Johnson tamen trovas la poemojn altkvalitaj siaspece kaj kelkajn pli ambiciaj. Mi konsentas la takson de Johnson.

Retligoj pri Baghy: 
    Miareteje:

Danuba Voĉo” de Julio Baghy
Hungara Antologio
Ora Duopo
Julio Baghy” de Sándor Szathmári
Sándor Szathmári pri / on Julio Baghy
K. R. C. Sturmer pri Julio Baghy

    Alireteje:

Julio Baghy / Baghy Gyula 1891-1967 (verkoj)
Julio Baghy: Originala Literaturo (Don Harlow)
Julio Baghy: Originala literaturo Esperanta (OLE)
Julio Baghy - Vikipedio
Albumo Julio Baghy de Sonbanko Esperanta
      (sonregistraĵoj: aliru per Firefox, dekstra-musklaku)
Al Kavaliroj de la Paco” de Julio Baghy (sonregistraĵo)
Julio Baghy - Wikipedia
Gyula Baghy (in English)

2015-07-19

La esperantisto ĉe fenestro

... estas Paulo Silas R. Sena, kaj jen lia blogo:

La esperantisto ĉe fenestro

Jen afiso de la 10a de majo 2015:

MI NE SCIAS, KIEL LA MALJUNULOJ ENMIKSIĜIS!

Rimarku la jenan paragrafon:
Pri Julio Baghy, mi parolas, ĉar, en la 13-a semajno, mi legis biografion de li: Poeto fajrakora. Ralph Ellectual, esperantisto el Usono kaj la respondeculo pri la reta projekto The Autodidact Project (dank’ al kiu troviĝas en la reto, krom anglalingvaj, ankaŭ multaj kaj bonaj e-lingvaj html-paĝoj; malgraŭ, ke percepteblas kompleta manko de estetikosento. Foje la paĝoj eĉ ne konas kolorojn!) diris, ke Julio Baghy estis ne fajrakora, sed penisfajra (aŭ fajrapenisa, mi jam ne memoras. Sed antaŭen! Ĉi tiu fajreco aŭ peniseco apartenas al alia kunteksto).

2014-09-25

William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, & Sándor Szathmári

"Ŝajnas al mi, ke la originala esperanta literaturo ankoraŭ ne havas siajn »kolerajn junulojn«. Baghy estis ĉiam tro sentimente kaj universale komprenema por tio; eĉ Szathmári (Vojaĝo al Kazohinio) ŝajnas tro science senemocia por efiki vere kolere. Sed supozeble, kiam ni havos pli amase romanistojn, kelkaj el ili estos junaj kaj koleraj."

    -- William Auld, "Belartoj en la 20a jarcento," en Pri lingvo kaj aliaj artoj (Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978), p.58. Fina paragrafo de sekcio I: Koleraj Junuloj (pri fenomeno en brita literaturo en la 1950aj jaroj).

2013-11-18

Hungara Antologio (1933)

Estas du tiaj antologioj: Hungara Antologio (1933) kaj Hungara Antologio (1983). La duan redaktis Vilmos Benczik. Vikipedio klarigas la diferencojn inter la du antologioj. Mi diskutas la unuan:

Hungara Antologio, redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche. Budapest: Literatura Mondo, 1933. 462 + [8] + 4 p. fotografoj. Unua libro en serio de Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj.

Estas ekzemplero ĉe la Usona Parlamenta Biblioteko, el kiu mi kopiis multajn eroj. Mankas al mi tempo kopii kaj enretigi la tutan libregon, do jen la enhavo kiu troveblas miareteje:

                                 En PDF-dosiero:
Kovrilo, enkovrilo, titolpaĝo, posta paĝo
Antaŭparolo (K. Kalocsay) 5-6
Klarigoj kaj Notoj (453)
Vortklarigoj 455-6
Diversaj klarigoj 457-9
Bibliografio de la hungara literaturo en Esperanto 460-2
Enhavo (5 p.)
Preseraroj trovitaj post preso (1 p.)
(Anonco) (2 p.)
En-dorskovrilo

                                 Pluaj retpaĝoj:
 
Fotografoj (inter paĝoj ...) 224-5
240-1
304-5
368-9
Studo pri la hungara literaturo (Mihály Babits) 7-21
Antaŭparolo (Mihály Vörösmarty) 57-8
La Homoj (Mihály Vörösmarty) 58-9
13 poemoj (Mihály Babits) 125-39
Frigyes Karinthy (enkonduko) 160
La Poeto (Frigyes Karinthy) 160
Leciono (Frigyes Karinthy) 161
Mortinto (Frigyes Karinthy) 162-3
“Marto” & “Elegio al Genist-Arbeto”
 (Arpád Tóth)
164-6
Adamo kun Madách (Oszkár Gellért) 168
Metiistoj (Lajos Kassák) 172-5
Kiun el la Sep (Mór Jókai) 179-84
Mitologio (Mihály Babits) 290-315
La sama en viro (Frigyes Karinthy) 411-5
Fragmento el la Romano »Vivo de Homo«
 (Lajos Kassák)
441-6

2013-11-14

De Edeno al Kaino, bibliografie

Antaŭ monato mi kompilis du samcelajn sed ne-identajn bibliografiojn:

Notu ankaŭ mian anglalingvan afiŝon:

From Adam & Eve to Cain & Abel

Ne ĉiu nacilingva verko ricevas tradukon en la anglan aŭ en Esperanton, ekz.la finna dramo Ikuinen taistelu (1903, ‘La eterna lukto’) de Johannes Linnankoski. Sed mi lernis pri ĝi dankon al Esperanto:

La tragedio de l’ homo—la eterna lukto” de Vilho Setälä

Atentu ankaŭ mian bibliografion:

Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913): Literature in English & Esperanto

Ĝis nun mia anglalingva bibliografio inkluzivas beletrajn verkojn de Baudelaire, Blake, Byron, Madách, Milton, Twain. Mia esperanta bibliografio listigas beletrajn verkojn de Baudelaire, Byron, Gellért, Hesse, Madách, Milton, kaj originalojn de Baghy, Boulton, Szathmári. La eseaj verkoj en la du bibliografioj estas tute malsamaj.

Estas interese, ke la incita verko de Byron Kain estis tradukita de Abram (Antoni) Kofman kaj aperis jam en 1896. (Notu ankaŭ la aperon de Ĉielo kaj Tero: Mistero de Byron, tradukita de Eugène Noël, en 1906.) Eble iam mi tradukos The Ghost of Abel [La fantomo de Habelo] de William Blake, kiu reagis al Byron.

Kompreneble, ĉi tiuj bibliografioj estas nur ĝermoj. Mi bonvenigas atentigon pri aldonendaĵoj.

2013-10-16

Ora Duopo, Memore



Laŭmemore, en 1968 mi kaj mia amiko Harry komencis lerni Esperanton memstude, kaj post nelonge ni mendis librojn de la tiama libroservo en Usono. Mi mendis librojn avide (dum mia tuta vivo). Harry mendis kelkajn, inter ili:

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Nu, mi prunteprenis ĉi tiun libron (kaj la ceterajn). Kiujn poemojn mi rememoras esti legintaj tiam, antaŭ pli ol 40 jaroj? Mi memoras malmultajn poemojn de Baghy, kies romantikeco mi trovas apenaŭ tolerebla. Mi rememoras la titolojn La mar’ furiozas, Rankvarteto, Nur migri, ĉiam migri, migri for, Silentas mi, sed vi ne kredu. Mi memoras la refrenon de Ne plu militon!. Mi memoras la temojn de Vi kaj mi kaj Antaŭ la tribunalo, kiuj fakte tute ne interesas min. Aparte tiu frazo "silente vin amanta, sklav'" ekzempligas ĉion, kia puŝas min for de Baghy. La poemoj, kiujn mi vere memoras, estas Siberia lulkanto kaj Estas mi esperantisto. La rikolto ne inspiras min, sed mi devus relegi la ceterajn poemojn por pli fidinde taksi Baghy kiel poeton.

Kontraste, mi rememoras multajn originalajn poemojn de Kalocsay, kaj mi ankaŭ revizitis liajn poemojn plurfoje tra jardekoj. Mi memoras la jenajn legitajn antaŭ kvar jardekoj (kaj pli frue):

Homo
Kantetoj el la “Maja Idilio
Somernokto 
Fruktoj
Protesto


Mi nur nebule memoras legi tiutempe:

Lenin
Zamenhofa balado

Mi bonege memoras Somernokton, ĉar mi unue legis ĝin en lernolibro de William Auld, kun angla traduko:

Night of Summer (Somernokto) de Kálmán Kalocsay, translated from Esperanto by William Auld

Mi bonege memoras la poemon Fruktojn, ĉar tiutempe mi frandis ĝian vortmuzikon kaj eĉ deklamis ĝin al amikoj.

Mi memoras traduki la poemon Hanton anglalingven. Eble mi povos elfosi la malneton; nun mi rememoras nur la unuajn du versojn:
I am often haunted by the horrible thought
That mankind's millennial struggle's been for naught
. . . kaj iom poste . . . 
For in proportion to the power of production
Grows the power of destruction
Sendube, la poemoj kiuj instigis la plej fortan impreson venas de la poemaro Izolo, kaj plej forte (krom la jam disktutitaj), Protesto kaj Vespero en la parko.

Mi bone memoras la unuajn du versojn de Protesto:
Mi estas tiel laca, kiel la mont' maljuna,
Kiun jam tedas teni la herbon kaj la humon,
. . . kaj aparte la lastan stancon kaj speciale la lastajn du versojn de Vespero en la parko:
Necesas tie lukti, skermi,
Aŭ ekstermiĝi aŭ ekstermi
Kun turmentata cerbo:
Necesas en tumulto puŝi,
La donacitan vivon fuŝi...
Beate estas — kuŝi, kuŝi
Sur herbo aŭ sub herbo.
Beate ja, kaj jen memoroj el mia juna memo.