2019-04-14

Robert Zend denove en Beletra Almanako


Beletra Almanako n-ro 33 (oktobro 2018) enhavas mian tradukon "Sur la teraso" [On the terrace], rakonto de la hungara-kanada verkisto (kaj favoranto de Esperanto) Robert Zend (paĝoj 83-85).

Rolas du dioj kiuj diskutas la strangajn rilatojn kun siaj kreaĵoj. Jen la nekutima fantaziemo de Zend.

Mi antaŭe afiŝis pri apero de alia mia traduko de rakonto de Zend, en Beletra Almanako, n-ro 30 (oktobro 2017):

'Enkonduko al nepublikigita manuskripto kun la titolo "Elektitaj sonĝoj"', p. 91-95.


2019-04-13

Filozofieske, bloge, Esperante

1. Kiel oni difinas sciencfikcion? (Pri Io Ajn, 4 aprilo 2019)

La aŭtoro luktas pri la problemo adekvate difini la ĝenron sciencfikcian. Li dubemas pri la difino en Vikipedio; li ŝatas la difinon de Isaac Asimov. Li mencias la verkon Frankenstein de Mary Shelley, kiun pluraj fakuloj fiksas la unua sciencfikcia verko. Sed min ne kontentigas la konkludojn de la afiŝisto. Mi mem traktis ĉi tiun aferon en mia anglalingva podkasto Science Fiction, Utopia, and the End of Imagination (1) (ĉe 7:30-9:45 min) en mia programaro Studies in a Dying Culture [Studoj pri Mortanta Kulturo, laŭ esprimo de Christopher Caudwell].

2. Theodor Lessing de Dirk Bindmann (Promene, 2 aprilo 2019)

Bindmann raportas, ke li "legis malnovan libron el 1924: Al eterna paco de Immanuel Kant, tradukita de Paul Christaller. (En 2017 aperis nova eldono de Fonto.) Krom la tekston de Kant la libro enhavas ankaŭ biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing en Germanio estis sufiĉe konata filozofo [...]".  Menciataj ankaŭ estas la verkoj de Lessing kontraŭ antisemitismo kaj reakcia germana naciismo. En 1933 Lessing fuĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie Lessing "fariĝis la unua viktimo, kiujn nazioj murdis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio".

3. Rolf Hochhuth: Humaneco (El „La klasbatalo ne finiĝis“), tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser (cezartradukoj, 11 aprilo 2019)


Kaptis mian atenton ĉi tiu bildo de Theodor W. Adorno (v. nur maŝintradukitan eron en Vikipedio). Bedaŭrinde, Hochhuth malhoneste ligas Adorno kun Himmler, kaj tiu sencerbulo Kaiser same nek komprenas nek volas kompreni Adorno.

Samspece: Rolf Hochhuth: Dubo (el „Antaŭstudoj pri la etologio de la historio)

Hochhuth same miskomprenigas la ideojn de Herbert Marcuse, ankaŭ frankfurtskolano. Oni atentu, ke Hochhuth estas disputata verkisto en Germanio. (V. anglalingve Rolf Hochhuth - Wikipedia, the free encyclopedia.)

Apenaŭ ekzistas tekstoj en Esperanto de aŭ pri la Frankfurta Skolo. Jen, ekzemple, eseo pri Jürgen Habermas:
Bedaŭrinde, mankas ankaŭ sufiĉe da inteligentaj esperantistoj kaj tro abundas frenezuloj.