Showing posts with label tempovojaĝado. Show all posts
Showing posts with label tempovojaĝado. Show all posts

2013-06-24

Sciencfikcio & Esperanto (6): H. G. Wells en Esperanto (2)

I now have compiled selective guides / bibliographies of science fiction in English and Esperanto, which also provide a way in to see how science fiction on a global scale is covered in both languages:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

Science Fiction & Utopia Research Resources: A Selective Work in Progress

I recently blogged here listing translations of Wells and mentions of him in Esperanto.  I have just compiled a selective bibliography in English:

H. G. Wells’ The Time Machine: Selected Bibliography

An invaluable work on reception of Wells' landmark novel is:

The Reception of H. G. Wells in Europe, edited by Patrick Parrinder & John S. Partington. London: Thoemmes Continuum, 2005.

Two articles are of special importance for my research:

Csala, Katalin. “The Puzzling Connection between H. G. Wells and Frigyes Karinthy,” in The Reception of H. G. Wells in Europe, edited by Patrick Parrinder & John S. Partington (London: Thoemmes Continuum, 2005), pp. 195-204.
 
Vöő, Gabiella. “Critics and Defenders of H. G. Wells in Interwar Hungary,” in The Reception of H. G. Wells in Europe, edited by Patrick Parrinder & John S. Partington (London: Thoemmes Continuum, 2005), pp. 175-194.

Also noteworthy is the "Timeline: European Reception of H. G. Wells" (pp. xxiii-xl). From this extensive chronology I want to single out the first translation in the languages listed, and all the Esperanto translations.

1896: French
          Swedish
1898: Danish
1899: Dutch
          Hungarian
          Norwegian
          Polish
          Portuguese (Brazil)
          Russian
1900  Italian
1901  Czech
1902  Portuguese (Portugal)
          Spanish
1903  Finnish
1911  Estonian
1914  Serbo-Croatian
1918  Icelandic
1921  Bulgarian
          Ukrainian
1923  Slovak
          Slovenian
1924  Catalan
          Lithuanian
1927  Yiddish
1929  Esperanto (UK): When the Sleeper Wakes
1934  Irish
1935  Romanian
1936  Latvian
1937  Esperanto (UK): The Time Machine
1953  Macedonian
1954  Greek
1959  Albanian
          Moldovan
1979  Azerbaijani
1980  Basque
1991  Gallegan

I don't see the first German translation in this list, but it could be 1901. If we count German, we have 37 languages, but subtracting the duplication of Portuguese, we are back to 36 listed between 1896 and 1991, with new languages appearing most sparsely after the 1930s. (The appearance of criticism is not necessarily in synch with the appearance of translations.) The first Esperanto translation listed comes in 25th place just after Yiddish and just before Irish. Then, following Romaniian and Latvian, another Esperanto translation comes in 1937, and no new languages until Macedonian comes along in 1953. One cannot expect this chronology to be be entirely accurate, given for example bibliographical information about Wells in Esperanto presented elsewhere.

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio (2)

Al mia enketo respondis Carlo Minnaja:

Li estis poeto, kritikisto, kaj stilisto tre klasikema (1877-1951) ellaborinta modelojn de stilo (ĝuste al tio referencas Bianciardi en mia traduko de "Kiel fariĝi intelektulo", kiun vi trovis rete). Tradukisto kaj komentariisto de pluraj verkoj latinaj por la lernejoj. Preter lia graveo per lernejaj tekstoj, lia prestiĝo en la itala literaturo estas minimuma, li eĉ ne troviĝas en la konciza enciklopedio pri la itala literaturo de eldonejo Garzanti. Pri la verko de vi menciita mi scias nenion, kaj nenion mi scias pri la ligiĝo al sciencfikcio (neniu lia verko tiutema troviĝas en la biblioteka itala sistemo, al kiu estas ligita la granda plimulto de la italaj bibliotekoj).
Mi, poste:
La sola konekso inter Lipparini kaj sciencfikcio pri kiu mi scias estas evidente satira, kiel eksplikas tiu franclingva artikolo. Mi ankaŭ scias nenion pri Bianciardi kaj ne komprenas la kuntekston en kiu li references Lipparani en "Kiel fariĝi intelektulo". Mi eltrovis, ke ekzistas iu traduko de eseo Bianciari en Esperanto, kaj laŭmemore vi tradukis ian teatraĵon por kongreso. La teksto de tiu teatraĵo ne troveblas interrete, se ĝi estis ie publikigita.
Li respondis:
De Bianciardi aperis papere "La kultura laboro", "La integriĝo", "Vivo agaca" kaj venontmonate aperos "Ekpafi", ĉiuj vendataj de UEA kaj ĉiuj kun enkondukaj eseoj pri la aŭtoro; cetere li estas verkisto sufiĉe fama en Italio, do abundo troviĝas en la itala (kaj certe ankaŭ alilingvaj) Vikipedio. La referenco al Lipparini estas iel moka, ĉar la mencio al li estas por indiki estetikan stiliston, tre korekte lernejecan sed senvervan. Tamen, eble pro la rilato al la strikte itala situacio tuj posta al la dua mondmilito, aŭ eble pro la ekstrema malfacileco de lia lingvaĵo, kiu vere engaĝus tradukiston, traduko de liaj verkoj preskaŭ ne ekzistas: laŭ mia scio estas unu en la hispanan kaj unu en la francan; esperanto estas la lingvo en kiun li plej multe estis tradukita.

Kiel mi diris supre, tradukoj ekzistas tiuj, tamen neniu estas teatraĵo, ĉiuj autobiografiaj roman(et)oj. Rete ekzistas nur "Kiel fariĝi intelektulo".
La supra interŝanĝo okazis la 15an de septembro 2011. Mi ne scias, kie trovi la italan originalan, sed frue ĉi-jare mi trovis la francan tradukon de la serĉata afero kaj kunmetis ĉiujn erojn kaj mem enretigis la tuton:

«Le maître du temps» par Giuseppe Lipparini

2013-06-20

Sciencfikcio en Esperanto (4): H. G. Wells en Esperanto

Verkoj de H. G. Wells en Esperanto:

“Strut-Maklero” [novelo], tradukis Martyn Westcott, The Esperantist, septembro 1904, p. 162-3.

La dormanto vekiĝas : romano;  el la angla lingvo trad. de A. Frank Milward. London: The Esperanto Publishing  Company, 1929.

2a eldono. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2008. (Serio utopia; 5)

La tempo-maŝino & La lando de la blinduloj; trad. E. W. Amos. Rickmansworth: The Esperanto Publishing  Company, proks.  1938. (La "Epoko" Libro-Klubo;  4)

 La tempo-maŝino. 2a eldono. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2006. (Serio utopia; 4)

La lando de la blinduloj. 2a eldono. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2006. (Serio utopia; 3)

INKO-libroj:


Bildrakonto:

·  La Milito de la Mondoj (Parto 1a) de H. G. Wells 
·  La Milito de la Mondoj (Parto 2a) de H. G. Wells 

La historio de s-ro Polly: (partoj de ĉapitro 8), en Brita [Angla] Antologio. Volumo 2; red. A. Goodheir, enkonduko de Marjorie Boulton (Londono : Biblioteko Montagu Butler, Esperanto-Asocio de Britujo, 1987), p. 327 – 330.

La frua historio de la judoj, trad. Hussain Muhammed Al-Amily. Bagdad: proks. 1967.

Pri Wells:


Wells en fikcio:

Sándor Szathmári, "Maŝinmondo," en Maŝinmondo kaj Aliaj Noveloj (La Laguna: J. Régulo [Stafeto], 1964), p. 15-90.

Mi bonvenigas aldonojn. Mi blogos plu pri la historia graveco kaj disvastigo de La tempo-maŝino tra la mondo.

2011-09-14

Giuseppe Lipparini, tempomaŝino, sciencfikcio

Mi trovis nenion pri itala verkisto Giuseppe Lipparini (1877–1951) interrete anglalingve. Mi eltrovis lian nomon pere de artikolo en la franca:

Archive N° 7 “Le Maitre du Temps” ou comment filmer l’histoire!

Interesas min lia rakonto "La Mastro de la Tempo", rilate al esploro de la historio de fikcio de tempvojaĝado.

Mi trovis unu referencon al Lipparini en Esperanto:

"KIEL ONI IĜAS INTELEKTULO:
Manlibro por uzo de la hodiaŭaj gejunuloj, precipe de tiuj, kiujn panjo Naturo ne dotis per talento"
de Luciano Bianciardi, el la itala tradukis Carlo Minnaja

"En la dua elementlerneja klaso normala knabo kapablas jam skribi kiel bitniko, kaj volonte daŭrigus laŭ tiu vojo, sed la instruistino, kun granda pacienco kaj granda peno, kapablis poste lin korekti, la profesoroj faris la ceteron kaj nun, dudekjara, nia ulo verkas precize kiel Giuseppe Lipparini."
Mi ne konas la reputacion de Lipparini en itala literaturo.

Mi ĵus kreis 3 anglalingvajn retpaĝojn pri pioniroj de sciencfikcio, kun konekso al tempovojaĝado:

Edward Page Mitchell (1852-1927), Science Fiction Pioneer: Time Travel, Hegel, and More

Eugène Mouton: 19th Century Science Fiction Pioneer

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

En ĉi-lasta estas kelkaj retligoj ĉi-teme en Esperanto:

En Esperanto: Rilate al la Unua Tempomaŝino


2011-09-08

Enrique Gaspar y Rimbau: "El anacronópete" — The First Time Machine / La Unua Tempomaŝino

Do you think there is some tacit affinity connecting landmark events of 1887? 1887 saw many firsts, including the first appearance of Esperanto, Sherlock Holmes, and the time machine (not the novel or story by H.G. Wells). Read all about it:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

Anacronópete estas hispana neologismo kiu signifas "tiu kiu flugas kontraŭ tempon". Finfine anglalingva traduko aperos en 2012.

En 1887 aperis ne nur Esperanto sed ankaŭ Sherlock Holmes kaj la unua fikciaĵo pri tempomaŝino. La plejparto el miaj referencoj estas en la angla, sed rigardu ankaŭ la Esperantajn retligojn:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — La Unua Tempomaŝino

Poste aperis la koncernaj verkoj de H. G. Wells: novelo La Tempovojaĝantoj (1888) kaj romano La Tempo-maŝino (1895). Patafizika eseo "Kiel Konstrui Tempomaŝinon" de Alfred Jarry aperis en 1899.

Troveblas multaj studoj pri la intelekta kaj socia kunteksto de la verko de Wells. La furoro de la kvara (spaca) dimensio en la 19a jarcento—ne nur en matematiko sed ankaŭ en amaskulturo, ekz. fikcio kaj spiritismo—estas bone konata. Historiistoj pri sciencfikcio kaj pri scienco pritraktis la tempvojaĝan koncepton. Eble en tiu literaturo troveblas studo pri tio, kiel kaj kial la konceptoj de tempomaŝino kaj de la tempo kiel kvara dimensio aperis tiutempe.

Estas nuntempa emo nomi nian epokon postmodernisma. Kombinismo elstaras ne nur en la amaskulturo de la nuno, sed ankaŭ en intensa retrorigardado al la kultura pasinteco kaj ties antaŭsupozoj. Eble tial Esperanto aperas kiel temo en pluraj lastatempaj histori-romanoj—kaj en la angla lingvo! Do angla traduko de la unua fikciaĵo pri tempomaŝino des pli bonvenigendas.

2010-09-24

Kiel konstrui tempoveturilon, patafizike

En februaro 1899, Alfred Jarry publikigis sian eseon (en la franca) "Kiel konstrui tempoveturilon." La Tempomaŝino de H. G. Wells aperis en 1895 kaj baldaŭ estis tradukita francen. Alfred Jarry plej famas pro sia skandala teatraĵo Reĝo Ubu. Li ankaŭ kreis la blag-sciencon patafizikon ('pataphysique), t.e. "scienco de imagitaj solvoj." En ĉiu eseo Jarry skizas proponatan meĥanismon de tempoveturilo. La postvivan influon multrilatan de Jarry partoprenas ankaŭ ĉi tiu eseo.

Jen la eseo en anglalingva traduko:

How to Construct a Time Machine by Alfred Jarry, translated by Roger Shattuck. Ankaŭ ĉe Tripod.

Jen mia nova ĉi-tema retgvidilo de anglalingva materialo:

Alfred Jarry’s “How to Construct a Time Machine”: A Web Guide

Jen rememorigo pri la difino de patafiziko (anglalingve):

Definition of ’Pataphysics by Alfred Jarry

Oni devus traduki almenaŭ ĉi tiun difinon (se ne plu), sed prefere el la franca originalo.