Showing posts with label blogoj. Show all posts
Showing posts with label blogoj. Show all posts

2019-04-13

Filozofieske, bloge, Esperante

1. Kiel oni difinas sciencfikcion? (Pri Io Ajn, 4 aprilo 2019)

La aŭtoro luktas pri la problemo adekvate difini la ĝenron sciencfikcian. Li dubemas pri la difino en Vikipedio; li ŝatas la difinon de Isaac Asimov. Li mencias la verkon Frankenstein de Mary Shelley, kiun pluraj fakuloj fiksas la unua sciencfikcia verko. Sed min ne kontentigas la konkludojn de la afiŝisto. Mi mem traktis ĉi tiun aferon en mia anglalingva podkasto Science Fiction, Utopia, and the End of Imagination (1) (ĉe 7:30-9:45 min) en mia programaro Studies in a Dying Culture [Studoj pri Mortanta Kulturo, laŭ esprimo de Christopher Caudwell].

2. Theodor Lessing de Dirk Bindmann (Promene, 2 aprilo 2019)

Bindmann raportas, ke li "legis malnovan libron el 1924: Al eterna paco de Immanuel Kant, tradukita de Paul Christaller. (En 2017 aperis nova eldono de Fonto.) Krom la tekston de Kant la libro enhavas ankaŭ biografieton de Kant, kiun verkis Theodor Lessing. Tio estas rimarkinda, ĉar Theodor Lessing en Germanio estis sufiĉe konata filozofo [...]".  Menciataj ankaŭ estas la verkoj de Lessing kontraŭ antisemitismo kaj reakcia germana naciismo. En 1933 Lessing fuĝis al Ĉeĥoslovakio. Tie Lessing "fariĝis la unua viktimo, kiujn nazioj murdis sur teritorio de Ĉeĥoslovakio".

3. Rolf Hochhuth: Humaneco (El „La klasbatalo ne finiĝis“), tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser (cezartradukoj, 11 aprilo 2019)


Kaptis mian atenton ĉi tiu bildo de Theodor W. Adorno (v. nur maŝintradukitan eron en Vikipedio). Bedaŭrinde, Hochhuth malhoneste ligas Adorno kun Himmler, kaj tiu sencerbulo Kaiser same nek komprenas nek volas kompreni Adorno.

Samspece: Rolf Hochhuth: Dubo (el „Antaŭstudoj pri la etologio de la historio)

Hochhuth same miskomprenigas la ideojn de Herbert Marcuse, ankaŭ frankfurtskolano. Oni atentu, ke Hochhuth estas disputata verkisto en Germanio. (V. anglalingve Rolf Hochhuth - Wikipedia, the free encyclopedia.)

Apenaŭ ekzistas tekstoj en Esperanto de aŭ pri la Frankfurta Skolo. Jen, ekzemple, eseo pri Jürgen Habermas:
Bedaŭrinde, mankas ankaŭ sufiĉe da inteligentaj esperantistoj kaj tro abundas frenezuloj.

2017-11-28

Mihály Babits (1883-1941), hungara verkisto

Antaŭ du tagoj la blogo Esperanto-vivo prezentis afiŝon pri la hungara verkisto Mihály Babits, eminentulo en la literatura movado/revuo Nyugat.

Jen interesa ero de la afiŝo:
Pri la forta influo de Babits sur Kalocsay (en la arto de tradukado, sed ankaŭ en la originala versfarado) parolas amplekse la “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, LF-Koop 2015, aparte ĉe p. 122-127.
Ankaŭ mia retpaĝo estas menciita:

“Mitologio” de Mihály Babits, tradukis Ludwig Totsche (Lajos Tárkony)

Aliaj tradukoj de verkoj de Babits troveblas miareteje:

2017-06-17

Jack Wilson: tradukoj el anglalingva beletro

Jack Wilson, 2006
Hazarde, esplorante la temon de James Joyce kaj Esperanto, mi trovis la jenan blogon:


Mi tuj aldonis liajn tradukojn de Joyce kaj Borges al miaj tiutemaj bibliografioj:
  • “Eveline” [el Dublinanoj] de James Joyce
  • “Araby” [el Dublinanoj] de James Joyce
  • “La vidinto” [The Witness] de Jorge Luis Borges
Wilson tradukis verkojn de Saki, Wallace Stevens, Carl Sandburg, Robert Frost, kelkajn kanzonojn ... Mi ankoraŭ ne legis do ne taksas la tradukojn, sed mi ŝatas la gamon de elektitaj aŭtoroj. Aparte interesas min:
Ĉiuj ĉi aperis ĉi-bloge en 2009. Rimarku alian blogon de Wilson (ĝis 2013): Kriko About Words. Jen afiŝaro pri Esperanto:
Wilson kreis plurajn blogojn. El 2012:
Jen anglalingva artikolo de la 27a de junio 2006:
Jack Wilson estas, aŭ estis, artisto, verkisto, poeto, muzikisto, komponisto, kiu loĝas/loĝis en Tempe Arizona (Usono). Ĉi tiu estas nomo nova je mi. Ĉu li ankoraŭ vivas post 2013 mi ne scias.

2016-10-08

Frigyes Karinthy in the blogosphere

In addition to the references compiled on this blog and in my English and Esperanto Karinthy bibliographies on my web site, I have come across interesting references to Frigyes Karinthy that I have not yet documented in any of these places. Here are a few of them.

Seven Questions for Ottilie Mulzet on Animalinside
(Conversational Reading, Scott Esposito's blog, June 20, 2011)
"There is one pre-war Hungarian writer I would like to mention, however: Frigyes Karinthy (1887-1938). He was primarily known as a satirist and humorist and in fact, his satiric writings were absolutely brilliant. In a series of longer short stories, though, he explored the themes of extreme psychic disintegration. Clearly he was trying to see how far he could push the Hungarian language in these stories, what happens to it when subjected to a maximum level of psychic breakdown. I see some of these experimental writings as something of a precursor to Krasznahorkai’s work within Hungarian literature, although I have to add here I don’t know if Krasznahorkai himself would consider this to be the case."
JFK, Robert Anton Wilson, Timothy Leary, Six Degrees of Separation and other High Weirdness (Overweening Generalist, November 23, 2013)
"11. Ever heard of Frigyes Karinthy? He was a Hungarian Jew who died in 1938 and probably invented the idea of Six Degrees of Separation...around 1929? (He may have been influenced by radio man Marconi.) In 1936 he had an operation for a brain tumor, and then wrote an autobiographical book Voyage Around My Skull, which came out a year after he died and was re-released in English in 2008 with an introduction by Oliver Sacks. Karinthy's still popular in Hungary, and his books are marked by science fiction ideas, comedy, play with Jonathan Swift's characters, pacifism, the themes of adolescence and the battle of the sexes. His humor is black and ironic. He espoused Esperanto. He also speculated about Artificial Intelligence long before it was invented.”
Kledon: The experience of altering meaning and significance in fine art by György Szász. Theses for a DLA dissertation, Hungarian University of Fine Art Doctoral School, 2008.
"In many works we see the multiplicity of the notion of the present or that of reality. Karinthy Frigyes (Five o’clock Closing Time, 1918): “I dreamed I was two cats and that I played with myself.”
This story has not been translated into English, to my knowledge.

Here are two more posts I just added to my bibliography:

Frigyes Karinthy, Grave and Gay, seraillon (Scott W.), December 13, 2010

A Journey Round Karinthy’s Skull, seraillon (Scott W.), December 28, 2010

2015-10-29

Leendert (Lodewijk / Leen) Cornelius Deij (30 oktobro 1919 - 31 majo 2011)

Antaŭ jardekoj mi legis ĉi tiun memorindan poemon pri la Holokaŭsto:

"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius Deij

Mi supozis, ke Deij estis longe forpasinta, do mi surpriziĝis trovi lin ankoraŭ aktiva--mi ne memoras ĝuste kiel, eble per Literatura Foiro. Kompreneble, tio estis antaŭ multaj jaroj, kaj Deij fine mortis en 2011.

Mi jen mencias lian blogon:

La muelejo de Leen Deij

Vi povas legi plu kaj trovi pluajn verkojn ĉe antaŭaj afiŝoj. Mi nepre devis afiŝi nun okaze de la datreveno de la naskiĝo de ĉi tiu elstara esperantisto.

2015-07-19

La esperantisto ĉe fenestro

... estas Paulo Silas R. Sena, kaj jen lia blogo:

La esperantisto ĉe fenestro

Jen afiso de la 10a de majo 2015:

MI NE SCIAS, KIEL LA MALJUNULOJ ENMIKSIĜIS!

Rimarku la jenan paragrafon:
Pri Julio Baghy, mi parolas, ĉar, en la 13-a semajno, mi legis biografion de li: Poeto fajrakora. Ralph Ellectual, esperantisto el Usono kaj la respondeculo pri la reta projekto The Autodidact Project (dank’ al kiu troviĝas en la reto, krom anglalingvaj, ankaŭ multaj kaj bonaj e-lingvaj html-paĝoj; malgraŭ, ke percepteblas kompleta manko de estetikosento. Foje la paĝoj eĉ ne konas kolorojn!) diris, ke Julio Baghy estis ne fajrakora, sed penisfajra (aŭ fajrapenisa, mi jam ne memoras. Sed antaŭen! Ĉi tiu fajreco aŭ peniseco apartenas al alia kunteksto).

2014-07-10

Bonejo.com

Bonejo.com celas prezenti al vi la bonajn retejojn de Esperanto. Ŝajnas, ke ĝi estas nova retejo. Enestas bunto da retligoj.

William Blake: La malsana rozo

La blogo Esperantigoj Triajarmile publikigas tradukojn de beletraj verkoj. Jen aldonaĵo al tradukoj de verkoj de William Blake:

William Blake: La malsana rozo (The Sick Rose), tradukis Stéphane Brault

Krom aliajn afiŝojn pri Blake, jen mia bibliografio/retgvidilo:

William Blake en Esperanto 


2014-06-29

Ludoj por esperantistoj (2)

Antaŭe mi menciis Kartoj Kontraŭ Esperantujo, esperantigon de Cards Against Humanity [Kartoj Kontraŭ Homaro]. Jen la kartaro por Kartoj Kontraŭ Homaro.

Jen Drako sen Dentoj. Temas pri rolludoj. Kaj jen Rolluda Vortaro.


2014-06-22

Ludoj por esperantistoj

Ludisto, krom propran retejon, havas Facebook-paĝon. Esperantisto Chuck Smith en Berlino, okupiĝas pri programoj por poŝtelefonoj kaj platkomputiloj, celas provizi ankaŭ esperantlingvajn versiojn de siaj ludoj.

En Libera Folio li klarigas:

Novaj ludoj en Esperanto (2014-05-26)

Estas ankaŭ anglingva raporto:

New Games in Esperanto


Tim Morley provizas ludon Kartoj Kontraŭ Esperantujo--esperantigon de Cards Against Humanity [Kartoj Kontraŭ Homaro].






Ĉe Blogo de Rejĉelo (Esperanto) oni trovos videoludojn. Kontrolu ankaŭ Esperanimejon.

2014-06-18

Artefaritaj lingvoj per Maria

Artefaritaj lingvoj ĉe blogo Esperanto de Maria ne montras freŝajn informojn, sed montras belajn bildojn en eleganta prezento de projektoj el la epoko de filozofiaj lingvoj.





Dante



Jan Amos Komensky



Leibniz

Ramón Llull

  
John Wilkins




2014-06-12

Esperantaj Sonoj: Ivo Lapenna

Esperantaj Sonoj estas nova blogo kiu evidente provizas sonregistraĵojn.

Blogado komencis per du ĉerpaĵoj el ĉapitro VI de Retoriko de Ivo Lapenna, evidente laŭtlegita de la bloganto Jeff Rubio.

2013-12-18

Borges ĉe Blog(o) 21

Blogo(o) 21, kies loko ŝanĝiĝis almenaŭ unu fojon, estas kreaĵo de César Dorneles. Enestas kelkaj afiŝoj pri argentina verkisto Jorge Luis Borges. Jen ĉerpitaj anekdotoj:

(1) Romo, 1981. Ĵurnalistoj demandas al Borges dum gazetara konferenco al kio li atribuas la fakton, ke li ankoraŭ ne estis ricevinta la Nobelan Premion pri Literaturo. Li klarigis:

      — Al la sveda saĝeco.

(2) Oni rakontas, ke iam Jorge Luis Borges vekiĝis en la mateno preta por surpaperigi tutan poemon pri kiu li estis sonĝi[n]ta. Li diktis ĝin al sia tiam sekretariino María Kodama, hodiaŭe sia vidvino. La poeziaĵo estis publikigita en la tuto, sen nenia revizio. Demandite de ŝi poste kial li neniam estis reviziita la tekston, li respondis, ke tio ne estis ebla ĉar ĝi estis diktita de la propra Franz Kafka okaze de la sonĝo.

(3)  "La dubo estas unu el la nomoj de la inteligento." — Jorge Luis Borges

(4) "Mi ĉiam imagis, ke la Paradizo estas speco de biblioteko." — Jorge Luis Borges

2011-09-02

Libroterapio de Maria Sandelin

Jen interesa afiŝo ĉe la La Blogo de Maria:

Kaptita de rakonto, Aŭgusto 27, 2011.

Maria Sandelin estas bibliotekisto, supozeble en subfako libroterapio: ŝi priskribas legaĵojn de mortontojn laŭ sia profesia sperto.  Tio ne estas miasubfako, sed antaŭ du-tri jardekoj min interesis biblioterapio: mi volis konstati eblajn pli vastajn uzeblaĵojn de ĝiaj metodoj.

2011-08-14

Ars combinatoria, Ramón Llull, Leibniz: reminder / rememorigo

This is a reminder that my documentation of this subject matter is to be found in a variety of places in addition to this blog. Esperanto versions of this text follow the English-language text.

Jen rememorigilo pri mia dokumentado de ĉi tiu temaro diversloke interrete. Vi trovos la Esperantajn teksterojn post la anglalingvaj.

My blog Studies in a Dying Culture exists in two incarnations. I customarily refer only to individual posts or the first in a series in the older version, from the newer version or my various bibliographies and web guides, individual web pages, and newer blog posts. I have not posted relevant entries for some time in the current version. The relevant categories, in any case, are:

ars combinatoria
artificial languages
Jorge Luis Borges
Leibniz

You will also notice a number of entries on Marcelo Dascal. There are also stray references to Esperanto on that blog.

Mia anglalingva blogo Studies in a Dying Culture ekzistas en malnova, statika versio kaj aktuala dinamika formato. Ĝenerale oni trovos referencojn al individuaj afiŝoj aŭ al komenca afiŝo en serio en la malnova blogo. En la aktuala referencu la kategoriojn listitajn supre. Notu ankaŭ la afiŝojn pri filozofo Marcelo Dascal kaj kelkajn pri Esperanto.

My main bibliographies, web guides, and other main pages of relevance are / Jen miaj precipaj gvidiloj, bibliografiaj, kaj alispecaj retpaĝoj:

Also of relevance are these / Jen rilataj retpaĝoj:

2011-06-15

Esperanto in Berlin und Brandenburg

Jen interesa dulingva blogo pri Esperanto en Germanio, kiu enhavas multan interesan historian kaj klerigan materialon:

Esperanto in Berlin und Brandenburg

Ekzemple, enestas video de Detlev Blanke, historiaj informoj pri la germana laborista Esperanto-movado, informoj pri verkistoj.

2011-04-02

Michel la frenezulo, René Girard, & mi (2)


Mi ĝojas ke mi trovis ĉi tiun juvelon ĉe Ipernity, sub nomo de Sendependa esperantisto. Mi antaŭe blogis pri ĉi tiu kartuno la 8an de januaro. Tiam mi estis trovinta ĝin ĉe la propra blogo de Michel Légaré, La Perpleksa Okulo. Sed kiel mi raportis je la 30a de januaro, tiu retejo nun estas privata kaj mi (kaj vi, sen permeso) ne povas aliri ĝin. Ĝi do ankaŭ malaperis el e-planedo. Sed jen. Evidente Michel ne aŭdacis desegni la fekbulegon en sia pantalono.

2011-03-30

Jorge Camacho, poeme, bloge

la blogo de Jorge enhavas plurajn poemojn, krom la de mi antaŭe menciitaj. La plej multaj estas politikaj, laŭokazaj:

Geopolitiko

Disonanco

Blanka gazalo pri Gazao

Kanao

Promesita tero
Sed jen pli ĝenerala socia komento:
La konsilo
La plej notindaj je mi estas la pli ĝenerale filozofiaj:
"Limoj"

Identecoj
. . . kaj plue pri religio:
"la burĥo"
Kaj nepre ne mankas komento pri fifama Giorgio Silfer:
Epigramo
Krome:
Marlando

Dum longe for

nia patro (prozpoemo)

Romanco pri la gripa grupo (video) —> Romanco pri la gripa grupo
Favorata de Jorge mem estas, dulingve (sube, sole la Esperanta versio):
Itineroj

Suri la teron.
Uteron sopiri.
Aspiri eteron.