Showing posts with label kibernetiko. Show all posts
Showing posts with label kibernetiko. Show all posts

2022-01-06

La Diplo 2018-2021

Temas pri Le Monde diplomatique en Esperanto. Mi kontrolis la esperantajn numerojn de 2018 tra 2021 kaj listigas ĉi tie artikolojn pri kulturaj, filozofiaj, ideologiaj, k.s. aferoj ne efemeraj,

Ĉu la ideoj sufiĉas por ŝanĝi la mondon? (Razmig KEUCHEYAN) marto 2018

Karlo Markso kaj la ekspluatado de la naturo (John Bellamy FOSTER) junio 2018

La revolucio laŭ Marc Chagall (Lionel RICHARD) julio 2018

Kion celas la mito de transhumanismo? (Charles PERRAGIN kaj Guillaume RENOUARD) aŭgusto 2018

Klasikuloj por la popolo (Anthony GLINOER) oktobro 2018 : Pri “Little Blue Books” ktp. & popolklerigo

Laŭ la spuroj de George Orwell (Gwenaëlle LENOIR) januaro 2019 : Pri Orwell & Wigan Pier

Laŭdo al la kosmopolitismo (Tom STROHSCHNEIDER) aprilo 2019

La kanibala maldekstro − universitata simptomaro (Rick FANTASIA) aŭgusto 2019 : Pri identec-politiko

La rifuzo de Sartro [Jean-Paul Sartre] (Anne MATHIEU) aprilo 2020

La revmondo de la hobitoj (Evelyne PIEILLER) junio 2020 : Pri J.R.R. Tolkien

Kakistokratio (Ibrahim WARDE) junio 2020 : Pri Alfred Jarry, Chaplin, Ionesco, k.a.

La intelekta burĝaro, hereda elito (Pierre RIMBERT) aŭgusto 2020 : Pri meritokratio

Simmel kaj la “niatempa dio” (Nidal TAÏBI) aŭgusto 2020 : Pri Georg Simmel

La Panteonon oni eniras, de ĝi oni eliras (Alain GARRIGOU) novembro 2021 : Pri enpanteonigo de Josephine Baker

Ĉe la rasradikoj (Barbara J. FIELDS, Karen E. FIELDS) decembro 2021: Pri Racecraft (Raskonstruado)

2015-10-29

Sándor Szathmári plu (5)

Jen nove miareteje:

Szathmári Sándor: Hiába
Az uncinnátus roham” estas hungarlingva postlasita manuskripto ne tradukita. Esperanto István Mészáros resumas la aferon.

Mészáros ankaŭ Esperantigis la dorskovrilon de Hiába (Vane), la travivintaĵon el la forlasita verko kiun Szathmári prilaboris en 1932, antaŭvidante la vojfinon de stalinismo. Vi povas legi plu en Esperanto:
Mi lastatempe enretigis kelkajn malnovajn recenzojn de novelaro Maŝinmondo. Oni malofte emfazas tiel, sed Lesznai laŭdas la stilon de Szathmári en sia recenzo. La enhavo imponus al la eksteresperantista mondo. Lesznai ankaŭ prikomentas la enkondukon de William Auld. Lesznai malkonsentas la perspektivon de Szathmári ĉi-punkte:
Szathmári montras per tiuj ĉi du noveloj, kien kondukas la percepto de la izola rigardo de fizika kaj socia movoformo. La moderna filozofio jam montris, kiel granda eraro estas la intermikso de socia vivo kun aliaj malpli altaj movoformoj. Ni neniam devas forgesi, kiujn konsekvencojn tiris la naci-faŝistoj el sia ideo de la paralelo de homa vivo kun biologia estado. El tia percepto sekvas seneviteble kontraŭhumanistaj konvinkoj.
Mi supozas, kian ajn celas Lesznai, la termino "movoformo" pensligiĝus kun dialektika materiismo. Lesznai komentas nedetale pri la ceteraj rakontoj en la novelaro.

Mihály Gergely revenas kaj omaĝas al sia hejmurbo Miskolc en nostalgia memuaro Konfeso pri mia urbo pri sia juneco kaj la etoso de tiu industria hungara urbo.

Strazniczky, la hungara patro” estas amuzega satiro pri utiliĝo kaj adaptiĝo de mizera aktoro al propagandaj prioritatoj de sinsekvaj hungaraj reĝimoj.


2015-10-20

Sándor Szathmári plu (4)

Hungara Esperanto-Kongreso, Szentes, 1941
kun Sándor Szathmári, Julio Baghy, k.a.
En la Esperanto-katalogo de la Aŭstria Nacia Bibliotekto (tiun fakon oni iam nomis Internacia Esperanto-Muzeo en Vienno) troveblas tri fotoj de Szathmári, inkluzive de la supre montrita. Plenskalajn fotojn tiujn vi trovos nun ankaŭ miareteje (kun la nomoj de la esperantistoj en la kongresa foto).

Szathmári eseis kelkfoje en Esperanto pri hungara urbo Szentendre. Szathmári prezentas, kun bildoj, skizon pri ano de la artista kolonio de Szentendre Tibor Boromisza. (Rigardu ankaŭ Listo[n] de artistoj de Artistkolonio Baia Mare.)

Pri aliaj naciaj lingvoj mi ne scias, sed interrete mi sukcesis trovi nur du menciojn anglalingvajn de technozoism. Ŝajnas ke la termino samtempis kun la furoro de kibernetiko en la 1950aj jaroj. Fernando de Diego verkis artikolon “Teknozoismo”n (1964), recenzon de Maŝinmondo de Szathmári. Ene Diego mencias (konfirmeble en malnova anglalingva libro) kurson pri Psikologio de la maŝinoj ĉe Teknologia Instituto de Massachusetts (MIT, Usono) en 1957, kune kun Norbert Wiener kaj kibernetiko. Diego difinas teknozoismon jene: "Filozofia sinteno, laŭ kiu, ekzistas pensantaj maŝinoj", kiu supozeble kongruas kun la angla termino. Mi opinias, ke ĉi tiu termino utilas aktuale. Krom novelego Maŝinmondo, Diego resumas la ceterajn tri novelojn en la libro.

2008-08-06

Kiu regas la konceptojn?

Verkite 30 Oct 2007:

La kampo de komunikado:
Kiu regas la konceptojn?
Le Monde Diplomatique en Esperanto
de Armand MATTELART

[RESUMO:] Por kio utilas komunikado? Oni provas kredigi al ni, ke ĝi povas unuigi kaj pacigi la mondon. Ke sufiĉus tutmondiĝo kaj tutglobiĝo de komerco - danke al aparte la parigo de komputilo kaj telefono, kaj al disvolvo de Interreto – por ke la sociaj, politikaj aŭ militaj konfliktoj kvietiĝu kaj malaperu. Temas kompreneble pri mito. Disvastigata de tiuj, kiuj regas la konceptojn. El tio fontas la ega graveco de la nuntempe okazanta vortobatalo.
Jen interesa artikolo, interalie pro devojiĝo de la ĉefa temo.

(1) Degenero de lingvaĵo kaj penskapablo; interesaj esprimoj, ekz.:
Dum la vorto-merkato pli kaj pli reduktiĝis al la vortoj de la merkato, pliintensiĝis la ŝrumpo de la konceptoj, kiujn ni uzas por nomi la staton kaj la estonton de la mondo.
Kaj:
La fragila grundo de la vortoj favorigis prosperon de amneziaj neologismoj, kiuj produktas «realeco-efektojn» tra la agomodeloj, kiujn ili enkadrigas kaj prezentas kiel sole eblaj. La plurjarcenta mond-unueciga movado troviĝis senigita je sia historio kaj konflikta geopolitiko, kaj reduktita je fenomeno apenaŭ malpli ol 20-jara.
(2) Referenco al verkisto Jorge Luis Borges & artefaritaj lingvoj:
La «tutmonda socio de informado» apogiĝas je trietaĝa historio. Kerne de tiu «novlingvo» ĉefas la nocioj «socio de informado» kaj «tutmondigita socio de informado», elstarigitaj kiel dominaj paradigmoj de socia ŝanĝo kaj garantiaĵoj de pli travidebla mondo. Tiu paro aperas en la 17a kaj 18-a jarcentoj kun la pensmaniero de numereblo kaj mezureblo kiel prototipoj de ia vera diro. Ĝia pli aktuala historio komenciĝis ĉe la fino de la dua mondmilito kaj daŭris dum la du sekvantaj jardekoj. Ĝia mallongdaŭra historio, la tempo-spaco kiun historiistoj nomas «nun-ismo» funkciis sub influo de konkurado al aktualeco.

Neniu pli bone parolis pri la longdaŭro ol la argentina verkisto Jorge Luis Borges, kiam li referencas al la mito de konstruo de artefarita lingvo, kundividata de iuj kiel fundamento de universala komunumo kaj de perfekta komunikado. Jen la kongreso imagita de Don Alejandro Glencoe en El libro de arena (La libro de sablo). Jen la ĥimero de arbitra konstruo de analiza lingvo la John Wilkins en Enketoj. La inventinto de kibernetiko Norbert Wiener en 1948 nomumis Leibniz sankta patrono de tiu nova scienco, ne nur ĉar tiu inventis la binaran kodon kaj diferencialan kalkulon, sed ĉar, tra sia projekto pri aŭtomatigo de rezonado, ankaŭ li provis krei «artefaritan» lingvon, lingva characteristica, senigitan je la naturaj malvirtoj, el kiuj fontas miskompreno kaj misakordo, lingvon kiu kapablu kontribui al kreado de universala komunumo.