Showing posts with label Jan Schaap. Show all posts
Showing posts with label Jan Schaap. Show all posts

2016-07-26

Karel Čapek & Esperanto (9): Pri kvin panoj & La Absoluto

Mi enretigis tradukon el Belarto #1:

Pri kvin panoj,” el la ĉeĥa trad. Jaroslav Huda, Belarto [Suplemento al la Revuo Esperanto], n-ro 1, aprilo 1958, p. 43-45. Kun ilustraĵo de Jan Schaap (p. 44).

Jam troveblas interrete alia traduko:

Pri kvin panoj” de Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek

Vondroušek multe tradukis el Čapek.

Ĉi tiu rakonto instigas komparon al la romano Fabrikejo de Absoluto (1922), kiun mi tralegis lastatempe en angla traduko. Priskribo troveblas en mia afiŝo Karel Čapek & Esperanto (7). La originala angla traduko The Absolute at Large (1927) troveblas Interrete. Ekzistas pli nova traduko de David Wyllie: The Absolute at Large (2012). Jen mia ĉerpaĵaro el la romano:

Karel Čapek: The Absolute at Large: key philosophical excerpts

Por aliaj anglaj kaj Esperantaj tekstoj, jen:

Karel Čapek: Selected Bibliography & Web Links

Nu, kia la simileco inter la koncernaj rakonto kaj romano?

En ambaŭ la efektivigo de senbrida abundo minacas la tutan ekonomian kaj produktan sistemon kaj instigas kaoson al la kutima kondutmaniero de la homaro. Fine de la 14-a ĉapitro de la romano legeblas: “sed homoj bezonas ĉion, ĉion krom senliman abundon.” Kaj finfine la miraklo de panproduktado minacas la komercadon de la bakistoj, do oni celas la krucumadon de Jesuo. Do en ambaŭ utopiaj skemoj, la homo ne povas elteni utopion.

Notu ankaŭ kiel Frigyes Karinthy uzas la krucumon de Jesuo en sia rakonto Barabbas.

2012-05-18

John I. Francis: "La Tento de Kul"


Antaŭ pluraj jaroj mi tradukis mian favoratan novelon de John Francis anglalingven:
"The Temptation of Kul"
Finfine, helpe de alia esperantisto, mi enretigis la originalon, ne el la libro, sed el iama gazeto Belarto (n-ro 1, aprilo 1958) kun la originalaj ilustraĵoj de Jan Schaap:
"La Tento de Kul"
Antaŭ pluraj jaroj la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono diskutis ĉi tiun novelon je mia iniciato. La grupo tiuokaze konsistis el mi kaj tri esperantistinoj. Ili ne ŝatis ĝin. Eble venontfoje la rezulto estos alia.