Showing posts with label Aristotelo. Show all posts
Showing posts with label Aristotelo. Show all posts

2014-09-17

Evaldo Pauli (1925-2014)

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 554 anoncis la morton de Evaldo Pauli (24 Februaro 1925 - 17 Aŭgusto 2014), plej konata en Esperantujo kiel fondinto de Filozofia Asocio Tutmonda (FAT) kaj filozofia revuo Simpozio.

Pauli poste starigis retejon kaj projekton Enciklopedio Simpozio. La koncerna projekto estas laŭ mia scio la plej ambicia en Esperantujo de post Filozofia vortaro de Stanislav Kamarýt (Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj, 1934).

Mi abonis la revuon Simpozion kaj akiris kaj recenzis librojn verkitajn de Pauli mem.

Recenzo: Evaldo Pauli, Rekta Pensado

Recenzo Nefinverkita: Evaldo Pauli, Pri Dubo kaj Certeco  

Mi akiris ankaŭ liajn librojn Enkonduko en la kategoriojn de Aristotelo (1983) kaj Mil jaroj de kristana filozofio (1985).

Tiutempe mi taksis Pauli la plej seriozan (t.e. taksebla plej serioze) verkinton de originalaj filozofiaj verkoj en Esperanto. (Mi ja povas rakonti pri aliaj, fuŝuloj.) Tamen ŝajnis liaj priokupoj al mi mezepokaj kompare al aktuala filozofia laboro. Eble eksplikas tion lia iama okupo kiel katolika pastro. Mi sentis ankaŭ troan emon al pracelismo. Tamen, ni povas danki pro lia sindediĉa kaj valora faka laboro.

2012-04-04

Galileo & Aristotelo

Inter la simplaj movoj Aristotelo serĉis, ĉu estas iu perfekta movo, kaj li konkludis, ke nur la ronda movo estas perfekta; la rekta linio, li diris, ne estas perfekta pro du motivoj -  unua: infinita rekto ne estas perfekta, ĉar infiniteco ne kongruas kun perfekteco (Pitagoria influo); dua: finita rekto ne estas perfekta, ĉar ĝi ĉiam povas ricevi aldonon. Nu, la rondo havas la du karakterizojn de l'finiteco kaj ĝi ne povas ricevi pligrandigan aldonon; ĝi kompletigas sin mem.
FONTO: Caraça, Bento de Jesus; De Freitas, Manuel [trad.]. Galileo Galilei: Scienca kaj Morala Valoroj de Lia Verko (Porto: Portugala Eld. Rondo, 1948), p. 30.

Mi transskribis la supran paragrafon ĉ. aprilo 1972. Mi ĵus trovis iom flaviĝintan folion en mia antikva notlibro D5 (Unclassified Notes). Mi aldonis antaŭ la citaĵo: "pluaj Aristotelaj perloj". Mi ne scias, ĉu mi intencis sarkasmon, aŭ kial mi transskribis la citaĵon. Ĉu eble frapis min la absurdeco de tia metafizika rezonado?

Mi skribis unu pluan noton: "p. 36 [kaj sekvaj]: sterkiĝo de la sciencoj." Mi ankaŭ ne memoras, post 40 jaroj, kial mi notis ĉi tion. Ĉu eble pro la vorto "sterkiĝo"?  Do, jen trivialaĵo el mia 18a jaro.

2011-11-10

Roberto Passos Nogueira, Georg Lukács, & Esperanta beletro

Mi jam blogis pri mia persona rilato kun Roberto Passos Nogueira kaj pri lia poemaro Vojo kaj Vorto. Mia unua "enkonduko" al li okazis pli frue, antaŭ preskaŭ 40 jaroj, kiam mi konis nek Nogueira nek Lukács nek Hegel. Amiko mia abonis la revuon Nordan Prismon, kiun mi prunteprenis. Do kiam mi legis n-ron 1an de jaro 1972, mi legis la eseon "Arta Partikulareco kaj Esperanto," en kiu Nogueira skizas la literaturteorion de Georg (György) Lukács, pioniro de "okcidenta marksismo," ankaŭ kiun mi ne konis. Kurioze, ke malgraŭ forgeso de ĉio alia en tiu numero, fakte en tiu baldaŭ ĉesonta revuo, mi memoris (se nebule) post jardekoj ĉi tiun eseon. Supozeble mi iomete memoris la pritrakton de la vivpovo de diversaj ĝenroj en Esperanta beletro.

Nogueira resumas komparon inter la trajtoj de scienco kaj de arto, kaj la rilatoj inter universaleco, singulareco, kaj partikulareco. Mi ne certas pri la plej taŭgaj tradukoj de la terminoj. Eble oni povus ankaŭ uzi la vortojn "ĝeneraleco" kaj "individu(ec)o".

Partikulareco estus sintezo inter la polusoj de universaleco kaj singulareco. Diversaj ĝenroj pli emas situi diversloke inter la du polusoj. La dramo pli proksimas ol la eposo al universaleco. La romano situas pli proksime ol la liriko al singulareco. Nu, sekcio II de la eseo plu klarigas.

Parto III temas pri la demando de partikulareco en Esperanta literaturo, plej tikle pri la kapablo de Esperanto redoni la konkretaĵojn, la specifaĵojn de socikulturaj situacioj. Esperanton alfrontas du supozoj: (1) Esperanto nur povas esprimi konumajn, universalajn homajn trajtojn kaj ne kulturajn apartaĵojn; (2) Esperanto apartenas al nenies ĉiutaga socia vivo, do mankas lokaj ĵargonoj, sukaj specifaj esprimoj, ktp. Nogueira respondas: (1) ĉiu grava literaturaĵo travivas preter sia tempo kaj loko; (2) Naciaj literaturaĵoj universaliĝas per tradukado kaj ĉiaokaze riskiĝas perdoj de realismaj konkretaj lingvaj esprimoj, referencoj, kaj aludoj. Esperanta literaturo ĉiam troviĝas en tradukeca reĝimo: "universaleco nenie povas harmoniiĝi kun realisma reprezentado de de lingva nivelo."

La fokuso de sekcio IV estas la evoluo de Esperanta literaturo. La juna Esperanta literaturo forte emis al universaleco. Poezio pli rapide evoluis ol prozo, subjektiva ol objektiva liriko, noveloj ol romanoj. Oni trovas malpartikularecan tendencon ankaŭ interne de la ĝenroj, subjektivajn personajn spertojn kaj eskapismon. Nogueira taksas pintajn atingojn La Infana Raso de William Auld kaj rakonto "La Tripieda Teruro" de Reto Rossetti (en la novelaro El la Maniko). (Jen kurioza elekto ĉi-lasta: oni ne inkluzivas ĉi tiun novelon el la novelaro en antologioj, kaj ne ĉiuj recenzintoj ŝategis ĉi tiujn novelojn de Rossetti; Sten Johansson severe kritikis la tuton kaj mikse taksis la koncernan novelon: Ne atuto.) En fikcia kampo singulareco gravas; Esperanta fikcio ankoraŭ ne sukcesis laŭ dimensio de partikulareco.

Nu, ĉi tiu eseo estis verkita antaŭ proksimume tri jardekoj. Eĉ se oni tute konsentus kun la tiama Nogueira, oni devus ĝisdatigi la takson laŭ la gamo de pli aktuala Esperanta beletro. Aldone, oni devus ekzameni la gamon de traduka beletro en Esperanto por konstati kiom sukcesis tradukado de kulturaj specifaĵoj, konsidere ke en Esperanto mankas sociaj kaj regionaj dialektoj, pluraj paroltavoloj krom distingoj inter formalaj kaj neformalaj esprimoj, decaj kaj maldecaj esprimoj. Pri la originala literaturo, oni konsideru progreson laŭ kaj enhavo kaj formo, kiuj implicas distingendajn problemojn.

Aliaj plendoj troveblas, ekz. samtempa, pri originala poezio: The Secret Malady of Esperanto Poetry [La sekreta malsano de Esperanta poezio] (1973) de Julius Balbin. Nogueira mem ne kontentis pri la reganta konservativa postularo de poezia formo. Li mem faris eksperimenton je avangarda poezio, en poemaro Vivo kaj Vorto, kie li pli sukcese propagandas siajn principojn ol poezie sukcesas, kaj ne sekvis postaj provoj. (Karl Schulze (1974) taŭge taksas lian malsukceson.) Lukács mem malaprobis modernisman/avangardan beletron: jen alia rakonto. Mi ne estas ĝisdata rilate al Esperanta kaj beletro kaj literaturkritiko. Supozeble oni povus testi la teoriajn perspektivojn de Lukács kaj aliaj en konekso kun taksado de Esperanta beletro.