Showing posts with label Gilles Deleuze. Show all posts
Showing posts with label Gilles Deleuze. Show all posts

2010-08-17

Patafiziko de Alfred Jarry

Oni trovos kelkajn menciojn de franca avangarda verkisto Alfred Jarry (plej fama pro siaj teatraĵoj pri Ubu) en Esperanto, sed oni trovos artikolojn nek pri Jarry nek pri patafiziko en Vikipedio. Mi sukcesis trovi nur du retapaĝojn pri patafiziko en Esperanto, ambaŭ ĉe lernu.net:

2008-03-03: "Filu" korekte difinas Patafizikon:

Etimologie, patafiziko estas "tio, kiu estas proksima al tio, kiu estas post la fiziko". Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?

La elkovrinto de la patafizika scienco, la franca verkisto Alfred Jarry, difinis ĝin kiel "la scienco pri imagaj solvoj".

Patafizikisto serĉas novajn manierojn priskribi aŭ ekspliki la mondon, la universon, ktp, ĉar laŭ patafiziko ne gravas, ĉu aŭ ne la solvo estas la vero, sed nur gravas, ke la solvo funkciu, kiam oni uzas ĝin.

2008-01-04: Laŭ "Filu":
Patafizikisto

Bedaŭrinde mi ne trovis artikolon Esperantan pri patafiziko: ĝi estas scienco pri solvoj imagaj, kreita (aŭ pli ekzakte elkovrita) de la franca verkisto Alfred Jarry. Ekzemple, anstataŭ ol konsideri, ke gravita forco kunigas masojn, patafiziko demandas, kial ni ne konsiderus, ke periferio aligas al si vakon.

Patafiziko ĉe la franca vikipedio
Laŭ "Rosto":
Mi serĉis pri Alfred Jerry, sed trovis pri Gilles Deleuze. Onidire Gilles Deleuze skribis en libro "Kritiko kaj kliniko", ke parafiziko kondukas al fenomenologio. Pri fenomenologio estas iomete en esperanta vikipedio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Fenomenologio
 Ŝajnas do tio estas la tuto en Esperanto. Ĉu eble estas io en la gazetaro?

2008-08-03

Kulturindustrio detruas

Kontribuaĵo al la teorio pri la amasa konsumado:

LA DEZIRO ASFIKSIATA, AŬ PRI KIAMANIERE LA KULTUR-INDUSTRIO DETRUAS LA INDIVIDUON
de Bernard STIEGLER
Le Monde Diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com/article918.html

[RESUMO:] La superindustria kapitalismo disvolvis siajn teknikojn en tia grado ke milionoj da personoj ĉiutage samtempe kaptas la samajn televidajn, radiajn aŭ lud-terminalajn programerojn. La kultura konsumado, metode amasigata, gravas por la deziroj kaj konscioj. La iluzio pri la triumfo de la individuo stompiĝas, dum la minacoj preciziĝas kontraŭ la intelektaj, amaj kaj estetikaj kapabloj de la homaro.
Mi supozas, ke francdevenaj verkistoj citus unue francajn filozofojn, sed bedaŭrindas, se oni pensas pri la damaĝo instigita de la pseŭdomaldesktraj francaj filozofoj depost 1960, el kiuj la menciita Deleuze estas unu el la precipaj kulpuloj.

La koncepto "kulturindustrio" estas produkto de la Frankfurta Skolo kaj estis unue ellaborata de Theodor Adorno. Prefere legu el tiu skolo.

La eseo mencias la amikon de Adorno, Walter Benjamin, kies memmortigo en 1940 post malsukcesa peno eskapi la faŝistojn hantis Adorno-n dum la cetero de ties vivo.

Edward Bernays, kiu ekzamenis la psikologion de amasmanipulado kiu perfektiĝis en Usono, estas notinda.

Adorno lernis multe dum ekzilo en Usono. Lia takso tamen, ne estis tute negativa: li parolis favore pri siaj spertoj en Usono al germana aŭskultantaro (v. la libron Kritikaj Modeloj), frue en la 1960aj jaroj, mi kredas, sendube motivata de bezono kontraŭi la kontraŭusonajn antaujuĝojn de germana faŝismo (ekz. la nazia filozofo Heidegger).

Kurioza estas la cito de Husserl ĉi-teme. Sed pli bone la originala fenomenologio ol Deleuze & Guattari. La sekva analizo de libidina ekonomio ŝajnas al mi strangaĵo nekonvikiga.

Evidente la eseo respegulas la politikajn cirkonstancojn de Francio. Mi ne konas la aktualan kulturan nek la politikan staton de Francio. Sed la elekto de Sarkozy indikas degeneron, ĉu ne?

2007-04-02

Filozofio en Esperantujo - ĉu blogo blagas?

Komuniga Maŝino (Amelano) estas blogo maldekstra kun multa enhavo filozofia, ankaŭ iom pri literaturkritiko, Esperanto-movado, kaj aliaj aferoj. Mia unua impreso estis, jen interesa politika-filozofia blogo. Sed mi eraris.

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Historie, la malbona flanko de marksismo estas stalinismo, sed estas alternativoj. La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo. Sed jen ni trovas ĉiujn ĝenajn elementojn aparte kaj en kombinado, t.e. stulta filozofio, maldekstrismo, kaj esperantismo. La intelektaj motoroj estas laŭmoda franca filozofio, precipe Gilles Deleuze, laŭmoda filozofia maldekstrismo de Antonio Negri (pri tutmondiga empirio, multitudo), kaj arbitra utiligo de la konceptoj de homaranismo kaj sennaciismo.

Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco, evidente, per alproprigo de intelektuloj kiaj Foucault, Deleuze, Negri, Žižek, Agamben, Badiou.

Ŝajnas ke la blogisto manĝegis tro multe da franca fekaĵo kaj tiel veneniĝis. La precipa influo ŝajne estas Deleuze, kaj pere de Deleuze, la reakcia malraciisma filozofo Bergson. Negri estas italo kun historio en ekstrem-maldesktra tendenco, specife aŭtonomiisma marksismo. Tamen ties filozofio multrilate similas la francojn kiuj influis la t.n. postmodernismon. Estas historia filozofia liga fadeno, kies pra-inspiro estas Nietzsche. La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj.

Anstataŭ kontrolebla teoria analizado de la empiria mondo, oni starigas la politikigon de metafizikaj konceptoj kaj la metafizikigon de politikaj konceptoj. Se ideoj estas nur la elfluoj de deziro kaj potenco, kritika analizado de tiuj ideoj el tiu starpunkto reliefigas ties realan vivon kaj celaron. Tian abstraktecan metodon oni ne trovos ĉe Marx, sed laŭ la vitalisma eliro iniciita de Nietzsche, tute opozicie al historia materiismo, jen oni konstruas pseŭdo-teoriumadon kaj pseŭdo-politikon. La intuicia vitalismo de Bergson simile instigas falsan sinprezenton ke oni tuŝas la realan, materian mondon kaj vivon, sed fakte temas pri arbitra metafizikado same kiel la freneza rasteorio de Hitleranoj ŝajnigis sin biologio.

Deleuze verkis pri Hume, Spinoza, Bergson, k.a. kaj difinis filozofion kiel la kreadon ke konceptoj. Sed kiuj konceptoj helpas objektive ekspliki la realan mondon kaj kiuj mistifikas? La vitalisma generado kaj kritikado de konceptoj ne provizas adekvatan legitimilon de filozofio. Kiel la prioritatigo de diferenco super identeco fare de Deleuze eksplikas ion pri la mondo krom nura remiksado de metafizikaj kategorioj?

Nia Amelano multe cerbumas pri Deleuze, Leibniz, Bergson, k.a., kaj pri konceptoj kiaj "singulara", "multitudo", "virtualeco". Cetere, li faras arbitrajn ĝeneralajn komentojn pri socialismo, komunismo, naciismo. Li alproprigas konceptojn el Esperantujo--homaranismo kaj sennaciismo--kaj aldonas ilin al la mikspoto de siaj filozofiaj fantazioj. Ne estas respondeco al la reala mondo, ĉar laŭ Amelano ekzistas ne nur la aktuala mondo, sed ankaŭ la virtuala mondo. Li kapablas nur ĵongli metafizikaĵojn. Tute mankas ia metoda pritrakto de afero konkreta kaj specifa. Kiel utilas ĉi tiu kaĉo da metafizikaj deduktoj?

Ŝajnas ke nia blogisto fantazias ankaŭ pri fina venko de Esperanto; ne sufiĉas ekspluati ĝian pontlingvan potencialon el realisma perspektivo. Oni ja devus klarigi sian celaron en la reala mondo, sed tio ne necesas se oni vivas en sektisma fantazia virtuala mondo, des pli en Esperanto-mondo.

Resume, ĉi tiu okupado pri frivolaj metafizikaj ekzercoj simptomigas supraĵan, memindulgan menson infektika de la plej obskurantismaj, fetiĉismaj ideoj. Ni povas unue danki la vitalisman obskurantismon kiu elfurzas ĉi tian filozofiadon.

Referencoj en Vikipedio:
Aŭtonomeco
Modernismo
Postmodernismo
Antonio Negri
Henri Bergson

Referencoj en la angla:

Callinicos, Alex. "Toni Negri in Perspective," International Socialism, no. 92, Autumn 2001.

Negri, Toni. Towards an Ontological Definition of Multitude, trans. Arianna Bove (04/04/2004), orig. pub. in Multitudes, numero 9 as "Pour une definition ontologique de la multitude" (p. 36-48).

Roffe, Jon. Gilles Deleuze, Internet Encyclopedia of Philosophy.

Wikipedia:
Antonio Negri
Gilles Deleuze
Multitude