Showing posts with label K. R. C. Sturmer. Show all posts
Showing posts with label K. R. C. Sturmer. Show all posts

2018-11-26

Julian Tuwim pere de Izrael Lejzerowicz

Jen miareteje:

Dancanta Sokrato” de Juljan [Julian] Tuwim, el la pola trad. I. Lejzerovicz [Lejzerowicz]

Atentu ankaŭ recenzon de poemaro Poeziaĵoj (1956):

Pri Poeziaĵoj de Julian Tuwim de K. R. C. Sturmer (en La nica literatura revuo, 3/2, Novembro-Decembro 1957, p. 73-74)

Kvankam ĝi estas anglalingva, mi menciu ankaŭ nekonatan omaĝpoemon de la aŭstralia marksista verkisto kaj intelektulo Jack Lindsay:

The Poems Hidden in the Ghetto: to Julian Tuwim in Warsaw” [La poemoj kaŝitaj en la getto: al Julian Tuwin en Varsovio] by Jack Lindsay

2015-09-05

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (3): K. R. C. Sturmer & malavangardeco

Pri Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983) de Giorgio Silfer, mi antaŭafiŝe citis pri Sándor Szathmári. Miareteje troveblas ĉerpaĵo el la 5-a ĉapitro:

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Jen plua ĉerpaĵo, el Ĉapitro VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E–literaturhistorio:

2. La problemo de la malfruoj

Ĉi tie Silfer traktas la kaŭzojn de la abismo inter la stato de literaturo kaj aliaj artoj en la mondo kaj ties malfruaj disvolvoj en Esperanto.

Al anglalingva beletro estis aldonataj avangardaj formoj kaj verkoj en la 20-a jarcento. Silfer citas el la verko Notlibro de praktika esperantisto (1934) de K. R. C. Sturmer (rigardu la foton supre), en kiu Sturmer rikanas pri T. S. Eliot kaj James Joyce. Silfer komentas prave:
Sturmer, kiu per si mem estis relative avangarda. kritikisto kaj E-a intelektulo, senesperige konfirmas per siaj vortoj la kvaliton, por tiel diri, de la E-a publiko en la intermilita periodo.
Ĉagrenas min tiu filistraĵo de Sturmer, ĉar mi ĝenerale admiras lin kiel malnaivan esperantistan verkiston de tiu epoko.

Kompreneble, kunfluo de faktoroj enkanaligis la konatan disvolvon de Esperanta literaturo. La teatro postlamis beletron. Des pli frapa estas la persisto de librokulturo ekskluzive en mondo dominiĝinta de aliaj amaskomunikiloj: nur en radio Esperanto viglis. Silfer resumas la koncernajn faktorojn ĉi-rilate.

Memoru, ke temas pri perspektivo el 1983. Silfer konkludas:
Ĉu iam la E-literaturo “akuratiĝos” aŭ eĉ preterpasos la nacilingvajn? Tio estu celo por la dua jarcento. Certe, ĝi ne estas trafebla, sen unu antaŭkondico: ke la nacilingvaj kulturoj en teknologie evoluintaj landoj eniru longan fazon de krizo kaj stagnado . . .
Nu, akuratiĝo estus pli realisma anticipo ol stagnado de nacilingvaj kulturoj. Kaj Esperantujo neniam estis avangardo. Se la mondo stagnus, Esperantujo eĉ pli stagnus. Esperanta kulturo en ĉiuj komunikiloj evoluis post 1983. Takso de la aktuala stato postulas apartan ekzamenon.

2014-09-25

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (4) . . . kaj fuŝa propagando

Mi legis kaj relegis esearojn de William Auld kaj raportas ĉi-bloge laŭokaze.

Pri eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) mi antaŭe blogis:

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj
Hermann Häfker & William Auld pri mondhistorio
William Auld pri »koleraj junuloj«, Julio Baghy, &
Pri Facetoj de Esperanto (1976) jen afiŝoj:
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (1)
William Auld pri poezia lingvo & tradukado (2) 
Pri Kulturo kaj Internacia Lingvo (1986) jen:
William Auld: kulturo & Esperanto
Estas ankaŭ:
Mi legis la unuajn du el la kvar libroj.

Miaopinie, Auld eseas plej interese kiam li pritraktas beletron de Esperanto specife (originalan aŭ tradukan) aŭ beletron nacilingvan aŭ ĝenerale. Sed kiam Auld propagandas pri Esperanto-kulturo, ekz. en eseoj en Kulturo kaj Internacia Lingvo, mi trovas liajn asertojn falsaj kaj absurdaj. (Rigardu ankaŭ mian afiŝon Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo, sed ankaŭ Kiu furzis? Giorgio Silfer! interalie pri la kritiko fare de Gary Mickle pri nekonscia infekto de esperantista propagando per ideoj kiuj historie devenas el dekstra ideologio.)

Troveblas pluraj bonegaj eseoj en Pri lingvo kaj aliaj artoj. "Esperanto kiel literatura lingvo" (p.69-94) estas sufiĉe bona eseo, krom la jena argumento:
La graveco de nia originala literaturo troviĝas en tio, ke ĝi estas la sola kaj unika literaturo internacia. Ĝi estas eĉ supernacia.

Trafe skribis Juan Régulo: »Kiam diversaj naciaj lingvoj titolas sin »internaciaj« kaj montras al sia literaturo, ili sofisme preterglitas la fakton, ke tiu literaturo estas nacia, sed ne internacia: ĝi estas nome kontribuo preskaŭ senescepte de indiĝenoj, kaj la internacia literaturo de tiuj lingvoj fakte ne ekzistas. Dume en Esperanto ni havas la grandiozan fenomenon de tutmonda literaturo demokrate kreita de suverenaj verkistoj de ĉiu lando, el kiu nur sin anoncas la talento« [2]. En tiu originala literaturo de Esperanto montriĝas la diverslandaj verkistoj, senigite de sia nacieco kaj vestita en sia homeco; malaperis la supraĵaj malsimilecoj trudataj de nacilingva etoso, kaj oni vidas tutklare la fundamentan unuecon de la homaro. Mirinde unueca estas la literatura tradicio de Esperanto; pri nia poezio, ekzemple, skribis prof. Waringhien: ». . . mi ne konstatas profundan ŝanĝon en la periodo, kiu iras de 1921 ĝis hodiaŭ: nuancojn de tono, jes—sed tio simple kondukus nin al distingo de unu hungara skolo, kiun sekvis, kvankam sen la kutima interbatalado inter du sinsekvaj skoloj, la skota skolo.« [1] Verkante per la internacia lingvo, por internacia legantaro, partoprenante en supernacia kulturo kaj tradicio, la verkisto vole-nevole (sed plej ofte vole) esprimas ideecon kaj idealon tuthomajn, alireblajn por ĉiuj homoj senkonsidere pri nacieco. Individuo kelkfoje tion bedaŭris; la profunde naciisma angla verkisto K.R.C. Sturmer, kiu fakte neniam sukcesis liberiĝi de siaj naciaj apartaĵoj, pli ol unu fojon esprimis fortan bedaŭron, ke per Esperanto ne eblas sentigi la sukajn nuancojn de klaso, regiono kaj slango esprimitajn de la angla lingyo. Li sentis tion kiel mankon de la internacia lingvo. Sed laŭ mia opinio li eraris: tio ja ne estas tasko de iu internacia lingvo, sentigi distingojn interne de iu nacio; kaj sekve oni ne devas riproĉi al Esperanto, ke tiun taskon ĝi ne plenumas. Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj? Ĉu unu tasko de esperantistoj ne estas, traduki el la esperanta literaturo nacilingven, ĝuste por montri tiun similecon (kiun plej ofte kaŝas ĝuste la lingvaj malfacilaĵoj) al la nacioj?

2 Memorlibro pri la Zamenhofjaro, p. 70.
1 La nica literatura revuo, kyara jarkolekto, p. 95.

(p. 82-83)
La tuta asertaro de komenco ĝis fino estas sintrompa falsaĵo. Se mi ne jam legis similajn stultaĵojn, mi ne kredus, ke Auld verkus ĉi tion. Ĉi tio kontraŭdiras ĉion, kion Auld diras pri literaturo aliloke, kiam li analizas specifajn nacilingvajn aŭtorojn kaj verkojn. Auld evidente ne konsideras la diferencon inter nacieco kaj naciismo; cetere, li simple supozas ke ĉio kio okazas en nacia kadro estas "nacieca" se ne diri naciisman. Se jes, kial eĉ traduki nacilingvajn verkojn, krom el antropologia intereso? Unu funkcio de literaturo estas socikritika, do tute ne gravas distingo inter nacia kaj super/inter/nacia, ĉar la decida kriterio estas transcendo de aro de sociaj supozoj. Ĉu esperantistoj tiel superas la kapablojn de neesperantistoj? Nur en la sintrompa fantazio de Auld.

Fakte, samnaciano kiel alinaciano devas tordi la donitan lingvon por esprimi sian mondrigardon. Alinacianoj devas, kaj sukcesas, esprimi novajn prioritatojn kiam ili esprimas sin en trudataj mondlingvoj, ekz. kiam afrikanoj verkas en la angla aŭ la franca. Kaj ties tasko ne estus esence malsama se ili verkus en Esperanto, malgraŭ la kutima fuŝa propagando. Jes, Esperanto estas pli facile lernebla, pro manko de gramatika malkonsekvenceco, sed preter tio la defio estas la sama.

Ankaŭ absurda estas la argumento rilate al Sturmer. Fakte, Sturmer estas unu el la plej interesaj esperantistaj verkistoj de sia epoko, ĉar li verkis pri specifaj sociaj fenomenoj, do ne nur lirike laŭ primitiva aŭ polurita romantismo. (Rigardu miajn afiŝojn Julius Balbin, mi, & aliaj en Beletra Almanako pri la eseo de Balbin "La sekreta malsano de la esperanta poezio", kaj Kálmán Kalocsay revizitata.) Se temas pri naciaj specifaĵoj, kial ne kondamni Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz aŭ La granda kaldrono de John Francis? Kaj pri la plendoj de Auld mem kontraŭ puritanismo en siaj verkoj? Ĉu puritanismo estas universala homa problemo aŭ kulture specifa? Se oni devas pripensi kiel traduki kulturajn nuancojn el nacilingvaj verkoj Esperanten, do kial ne alfronti la saman problemon kiam oni verkas originale en Esperanto pri specifaj sociaj situacioj? La universaleco kiun Auld predikas estas malplena, senenhava, nur propaganda universalismo. "Ĉu la tasko de Esperanto ne estas ĝuste, sentigi similecon, kaj ne malsimilaĵojn, de la homoj?" Ne, tiu ne estas la tasko de ajna serioza literaturo.

2014-09-16

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj


William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

ENHAVO

    Mitoj kaj faktoj pri Esperanto         5
    Pri la tradukado de poezio         21
    Konturoj de poezio kaj la belartoj         33
    Belartoj en la 20a jarcento         57
    Esperanto kiel literatura lingvo        69
    La internacia lingvo kiel belarta tradukilo    95
    La evoluo de la esperanta poezio    159
    Pensoj pri la “juneco” de la esperanta literaturo     175
    Pasio-pasivo    181
    Mondhistorio    189
    Londono tra lupeo    193
    Konversacia lingvaĵo en nia literaturo    197
    Ĉu prefere nacilingvo?    201
    Naciismo, tolero, kaj la lingvo de Zamenhof    203
    Kiel Esperanto influis mian karakteron
        kaj mian karieron    207

Jen aliaj eseoj de Auld Interrete:

William Auld de Esperantiĝo al Militservo
   William Auld—From Introduction to Esperanto to Military Service
      (translation of above by R. Dumain)
La radikoj de nia literaturo
La Fikcia Universo
Arto kaj belo
Kio estas artverko?
Unu ritmo en "La infana raso" (Unikoda versio)
La urbo de terura nokto (Unikoda versio)

2013-07-10

Frigyes Karinthy en Esperanto (6)

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer

Norda Vento, de Frederiko Karinthy, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p.

En sia recenzo Sturmer nomas elstaraj la noveloj »Senespera Amo«, »La Unua Almozpeto«, kaj »Korpa Beleco«. Mi ĵus enretigis la rakonton »La Unua Almozpeto«.

En ĉi tiu rakonto homo cerbumas pri proksimiĝo de propra malsatmorto, konsiderante la senkompatan naturan mondon, en kiu li mem partoprenis kiel spektanto de suferoj de aliaj vivestaĵoj. Li pensas ankaŭ pri la homa socio. Mi lasos al vi eltrovi la finon. La portreto hantas.



2013-07-06

Lajos Tárkony post 35 jaroj

Proksimiĝas la 35a datreveno de la morto de eminenta hungara esperantista verkisto Lajos Tárkony (1902-1978), alinome Ludwig Totsche.

Hieraŭ alvenis per poŝto papera ekzemplero de lia poemaro Soifo, kiu haveblas aktuale interrete (alklaku).

Mi unue trovis diversajn omaĝpoemetojn sub titolo “Verda Helikono." Mi unue legis tiujn pri du el miaj favorataj verkistoj:




                  AULD

Aŭdaco, belo, pensoj — embaraso
de riĉo. Supla lingvo. Suka frazo.
Kaj dankon por konsol', ke mi ne oldas,
estante unu el Infana Raso.

         K. R. C. STURMER

Novelisto kalejdoskop-teknika.
Prolet-skolasto. Li, per lanc' kritika,
murdis poetojn. Murdis li Kenelmon.
Notlibristo esperantist-praktika.

Samreteje oni trovos ankaŭ la pioniran literaturkritikan verkon De paĝo al paĝo.

Jen aliaj retligoj:

Lajos TÁRKONY (retejo de Don Harlow)

     Poemoj en Dekdu Poetoj

TÁRKONY, Lajos (TOTSCHE, Ludoviko) (OLE)

Jen miareteje:

Kolomano Kalocsay de Lajos Tárkony, en Ora Duopo (1966)

Hungara Antologio (1933), redaktis: Kálmán Kalocsay; kunlaboris Julio Baghy, Károly Bodó, László Halka, Ferenc Szilágyi, Ludwig Totsche

Kaj ne forgesu pluan gravan traduklaboron:

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Tarkony (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1980. Kun Kapilario)

Vojaĝo al Faremido de Frigyes Karinthy, trad. L. Totsche (Inko, 2003. Revizio de eldono de 1933)

Frigyes Karinthy en Esperanto (5)

Mi ĵus akiris ekzempleron de novelaro de Frigyes Karinthy:

Norda Vento, el la hungara tradukis Karlo Bodó. Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. 95 p.

La jena bildo devenas de ĉi tiu libro. Jen la enhavo, kun aldonitaj retligoj al individuaj noveloj dise en la interreto:

E n h a v o :  (paĝo)

Pri la aŭtoro     (5)
Antaŭparolo     (8)
Norda vento    (11)
Renkonto al junulo   (18)
Novelo pri la magneta morto  (25)
Genius   (34)
Cezaro kaj Abu Kair   (41)
Senespera amo   (49)
Barabbas    (59)
Delonge   (63)
La unua almozpeto    (68)
Virhonoro   (74)
Anasrostaĵo    (79)
Ŝminko    (84)
Korpa beleco     (88)
Rimarkigoj        (92)

Bodó enkondukas la aŭtoron. Karinthy mem verkis la Antaŭparolon, entuziasme pri Esperanto!

Kaj jen recenzo de alia fama esperantisto:

»Norda Vento« de Karinthy de K. R. C. Sturmer  


2012-07-26

Reto Rossetti pri K.R.C. Sturmer

Saluto
al la novnaskita fileto de K. R. C. Sturmer

de Reto Rossetti

Longe por verdlingva mondo
Sturmer luktis kun obstino,
ĝis la 'familia rondo'
ekaperis... ĉe l' edzino.

Ni do ĝoju pri la frukto,
kiu Sturmer-hejmon benis:
indas tiu ĉi rezulto,
ĉar li longe penis-penis!

Sed ekpens' min embarasas:
mi demandas min, ĉu li do
esperanton nun forlasas
por dediĉi sin al ido?

FONTO: Kvaropo: poemaro de William Auld, John Dinwoodie, John Francis, Reto Rossetti; 2a eldono (Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977), p. 204.

2012-07-21

Kalocsay rimportretas Sturmer

XLIV.

Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?
Dudek ok libroj! Kia homo!
Li sub la propraj skriboj dronas.

En la fragmento li ĵargonas
En ĉarma knaba idiomo..
Kenelm Robinson — kiu konas
Portanton de ĉi tiu nomo?

Li la observojn akrajn zonas
Per sprita ŝerc' kaj aksiomo,
Ĉe l' Viktoria-stacidomo
Al la amiko kison donas...

Kenelm Robinson — kiu konas?


LI.

K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata.

Difektojn li, la Senkompata,
Kuracas ĉiam sensirope.
K. R. C. Sturmer, la Timata,
Poetojn manĝas dekduope,

Verkante mem, sen frazo flata
Rigardas homojn mikroskope,
Kaj montras sin kalejdoskope
Londona vivo hejma, strata...

K. R. C. Sturmer, la Timata.


FONTO: Kalocsay, Kálmán. Rimportretoj: galerio de Esperantaj steloj. Budapest: Literatura Mondo, 1934.