Showing posts with label Martin Gardner. Show all posts
Showing posts with label Martin Gardner. Show all posts

2014-10-22

100a datreveno de Martin Gardner

Mi jam blogis dufoje pri Martin Gardner, multfaceta homo kiu plej famas kiel verkisto pri "matematikaj ludoj" kaj ankaŭ kiel skeptikulo (pri pseŭdoscienco kaj supernaturaj aferoj), sed estas konata ankaŭ kiel iluziisto kaj pro siaj prinotitaj eldonoj de verkoj de Lewis Carroll kaj aliaj.

Li estas heroo inter matematikistoj, kvankam mankis al li formala matematika edukado; fakte li estas la plej influa inspirinto kaj popolklerigisto pri matematiko en la tuta historio. Kiel mi jam blogis, li inspiris ankaŭ min. (Li agnoskis min kiel solvinton inter pluraj aliaj en artikolo.)

La 21a de oktobro estas lia naskiĝtago; hieraŭ estis la 100a datreveno. Okazis hieraŭ kaj dum la tuta jaro festoj tra la mondo honore al Martin Gardner. Estas retejo pri Martin Gardner entute kaj pri memorfestoj. Estas ankaŭ retpaĝo da omaĝoj al Gardner, inkluzive de la mia (#55).

Mi blogis ankaŭ anglalingve pri Gardner ĉe iu mia anglalingva blogo, Reason & Society.

Mia propra "kontribuo" hieraŭ konsistis el afiŝoj ĉe Twitter kaj Facebook.

2013-08-26

Martin Gardner, Volapük, Esperanto, Klingon

Mi eltrovis Martin Gardner (1914-2010) en 1967, iom antaŭ ol eltrovi Esperanton. Specife, mi eltrovis lian rubrikon en revuo Scientific American, "Matematikaj Ludoj." Mi estis menciita inter solvintoj de iu ludo:

Mathematical Games: Counting Systems and the Relationship between Numbers and the Real World” by Martin Gardner

Jen anglalingva nekrologo fare de mi:

Martin Gardner Dead at 95 by Ralph Dumain

En mia retgvidilo pri ludoj vidu la sekcion Homage to Martin Gardner (October 21, 1914 – May 22, 2010).

Gardner famis ankaŭ kiel pioniro kaj verkisto de la skeptikisma (en la scienca senco) movado. En la sama menciita periodo de mia vivo mi legis lian pioniran libron Fads and Fallacies in the Name of Science (1957) [Furoroj kaj Falsaĵoj Ŝajnigitaj Sciencaj].

Nu, mi jam blogis pri Gardner. Nun temas pri eseo "Klingon and Other Artificial Languages," en antologio The Night Is Large: Collected Essays, 1938-1995 (p. 162-170), originale aperinta en Skeptical Inquirer, July/August 1995. Gardner resumas la historion de artefaritaj lingvoj, de seriozaj kaj frenezulaj aprioriaj lingvoj ĝis poste. Li estas sufiĉe amike al Esperanto, ne multe al Volapük.  Li redonas rikanan poemeton pri Volapük:
Take a spoonful of English,
A modicum of Dutch,
Of Italian just a trifle,
And of Gaelic not too much;

Some of Russian and Egyptian
And them unto the whole,
With just enough to flavor,
Of the lingo of the Pole.

Some Singhalese and Hottentot,
A soupçon, too, of French,
Of native Scandinavian
A pretty thorough drench;

Hungarian and Syrian,
A pinch of Japanese,
With just as much Ojibway,
And Turkish as you please.

Now stir it gently, boil it well,
And if you've decent luck,
The ultimate residuum
You'll find is Volapük!
Gardner poste pritraktas Idon kaj mencias plurajn esperantidojn. Li listigas multajn aliajn projektojn. Li emfazas Interlingua de Giuseppe Peano kaj mencias ties idojn. Gardner reliefigas Interglossa de Hogben sed ankaŭ projekton kiun mi ne konis, Euphony de Wilfred Stevens, kiu ĉerpas el 30 lingvoj. Gardner transiras al la kategorio de artefaritaj lingvoj kaj lingvaĵoj en literaturo kaj en esoteraĵoj. Kuriozaĵo estas "Enochian" [Ĥanoĥa] de John Dee en la 16a jarcento, kiu supozeble estas la lingvoj de anĝeloj kaj Edeno.

La finaj subkategorioj estas subkulturaj ĵargonoj, misteraj lingvoj de religiaj sektoj, gestlingvoj, eksterteranaj lingvoj en sciencfikcio, kaj aliaj. En Aldonaĵo de 1995 Gardner mencias Novial, Loglan, Lojban, Mangani (en Tarzan), Elvish (Tolkein), Confluence (Brian Aldiss).

Referencoj al la eseo de Gardner's troveblas aliloke. Surprize, estas ampleksa artikolo en la gazeto The Village Voice: "Pük, Memory:Why I Learned a Universal Language No One Speaks" de Paul LaFarge (Aug. 1, 2000).

La eseo de Gardner estas ankaŭ referencita ĉe Volapüka retejo, verkita en Volapük kaj en la angla:

O fat obas - dil balik

Pük, Memory estas referencita ankaŭ en blogo there's our catastrophe.

Notu, ke en la angla la titolo de la artikolo estas vortludo, bazita ĉi tiel:

(1) "Pük, Memory" similsonas al "Speak, Memory" [Parolu, Memoro], titolo de verko de Vladimir Nabokov.
(2) "Pük"en Volapük preskaŭ samsonas al la angla "puke," vulgara vorto kiu signifas "vomu."

Amuze!

2013-06-29

Vladimir Nabokov, artefaritaj lingvoj, ars combinatoria, sciencfikcio, Ludmila Silnova, Survoje

Mi sentas pri Ekzisto la komprenon,
Eble de Ekzisto nu parteton,
Nur per mia arto, mia vojo
de kombinatoriko mia ĝojo;
Kaj se privata kosmo prave skandas
Do mi pri galaksi-versaro pravas:
Ĝi die laŭ supozo jambe ravas.

    — el Pala Fajro de Vladimir Nabokov, tradukis R. Dumain

Jen nova mia bibliografio:

Vladimir Nabokov: Science Fiction, Artificial Languages, Ars Combinatoria, Narrative Structure, Martin Gardner, Play: An Arbitrary Bibliography

Jen supre estas parto de poemo kiu estas parto de metafikcia romano Pala Fajro en la angla de la rusa elmigrinto Vladimir Nabokov. La koncerna fragmento kaptas mian atenton pro mia intereso pri la historia fenomeno de la kombinarto, ars combinatoria. Tio rilatas ankaŭ al aprioraj filozofiaj lingvoj.

Nabokov kreis en Pala Fajro artefaritan lingvon Zemblan, do en mia bibliografio aperas interalie analizojn pri tiu fikcia lingvo. La romano mem havas kompleksan strukturon de rakonto en rakonto, en kiu ambaŭ eroj prikomentas kaj kunkreas la signifon unu de la alia.

Lingva ludado, interpreta ludado, ankaŭ ŝakludado rolas en la vivo kaj verkaro de Nabokov. Lia romano Ada havas sciencfikcian dimension. Li ankaŭ en tiu romano aludas al Martin Gardner, kiu citis el Nabokov en sia popularscienca verko The Ambidextrous Universe [La ambaŭmana (simetria) universo]. Min mem inspiris Gardner precipe pro siaj verkoj pri "matematikaj ludoj" en revuo Scientific American kaj en libroj, ekde mia 14a jaro. Gardner agnoskis min inter multaj en tiu revuo pro solvo de iu kartluda problemo.

Do kie trovi Nabokov en Esperanto? Jen ĉio, kion mi ĝis nun trovis:

Vladimir Nabokov - Vikipedio

"Muziko," tradukis Grigori Arosev, en Rusaj amnoveloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 2000), p. 19-22. (Rusa Literaturo; 7)

El Kosmo Vidas Mi Nenion de Ludmila Silnova, en Survoje, n-ro 5?, p. 27-29.

Se vi scias pri pluaj aferoj, bonvolu informi min.

La eseon de Silnova mi tute ne komprenas, sed enestas diskuto pri Nabokov analoge al la kultura problemo diskutata.

La eseo devenas de la revuo Survoje el Sovetunio. Mi havas tri numerojn, sed mankas datindikoj sur tiuj malfacile legeblaj numeroj.

Mi scias malmulton pri Silnova, sed mi trovis kelkajn poemojn interrete, kiujn mi kopiis:

“Hirundo” & Tankaoj: originalaj poemoj de Ludmila Silnova

En la revuo Survoje oni okupis sin pri teoriaj problemoj de kreado, literaturo, kaj literaturkritiko, do malgraŭ la kruda fizika formato, la nun morta revuo instigas intereson. Jen alia afero, kiun mi enretigis:

Pri Kelkaj Malnoviĝintaj Nocioj” de Alain Robbe-Grillet

 Robbe-Grillet estis pioniro de la fama "nova romano".  La tradukinto el la franca ne estas menciita.

Do, mi bonvenigas pluajn informojn pri Nabokov, Silnova, kaj Survoje.