Witold Gombrowicz & Esperanto?
Mi komencas legi Witold Gombrowicz, en anglalingvaj tradukoj. Mi legis lian 
verkon Filozofio en 6 horoj kaj 15 minutoj kaj nun legas la unuan 
volumon de lia Taglibro.  Ekzistas pri li artikolo en Esperanto en 
Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Gombrowicz
Mi ne povis trovi la ekziston de ajna traduko el lia verkaro en Esperanto. 
Nu?
Kaptis mian intereson la okupateco je Gombrowicz pri la problemo de 
provinceco, kiu por li estas pola provinceco. Mi ne konas polan kulturon, do jen 
nova temo miaflanke, kiun oni certe povas apliki al diversaj situacioj. 
Kvankam la elirpunkto malsamas, mi pensas pri eseo de pola Esperantisto:
"Letero 
el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski
Ĉu estas koincido, ke ankaŭ Nowakowski estas polo? Li deziras liberiĝi el la 
katenoj de kulturo. Gombrowicz volis liberigi propran denaskan kulturon el 
provinceco. La temoj ŝajnas iom apartaj, sed mi supozas ke ekzistas rilato. 
Esperanto mem servas diversajn funkciojn. Unu ideologio emfazas la 
konservadon de naciaj kulturoj. Sed efektive Esperanto ankaŭ servis kiel 
eskapilo el la sufoko de lokaj cirkonstancoj, aparte en orienta Eŭrope sed ankaŭ 
aliloke.
Mi komencis blogi pri Gombrowicz anglalingve: 
Witold Gombrowicz confronts (Polish) provincialism
Witold Gombrowicz: Philosophy in 6 1/4 hours (1)
No comments:
Post a Comment