2015-09-05

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (3): K. R. C. Sturmer & malavangardeco

Pri Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983) de Giorgio Silfer, mi antaŭafiŝe citis pri Sándor Szathmári. Miareteje troveblas ĉerpaĵo el la 5-a ĉapitro:

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Jen plua ĉerpaĵo, el Ĉapitro VIII ‑ Ĉefaj demandoj por la E–literaturhistorio:

2. La problemo de la malfruoj

Ĉi tie Silfer traktas la kaŭzojn de la abismo inter la stato de literaturo kaj aliaj artoj en la mondo kaj ties malfruaj disvolvoj en Esperanto.

Al anglalingva beletro estis aldonataj avangardaj formoj kaj verkoj en la 20-a jarcento. Silfer citas el la verko Notlibro de praktika esperantisto (1934) de K. R. C. Sturmer (rigardu la foton supre), en kiu Sturmer rikanas pri T. S. Eliot kaj James Joyce. Silfer komentas prave:
Sturmer, kiu per si mem estis relative avangarda. kritikisto kaj E-a intelektulo, senesperige konfirmas per siaj vortoj la kvaliton, por tiel diri, de la E-a publiko en la intermilita periodo.
Ĉagrenas min tiu filistraĵo de Sturmer, ĉar mi ĝenerale admiras lin kiel malnaivan esperantistan verkiston de tiu epoko.

Kompreneble, kunfluo de faktoroj enkanaligis la konatan disvolvon de Esperanta literaturo. La teatro postlamis beletron. Des pli frapa estas la persisto de librokulturo ekskluzive en mondo dominiĝinta de aliaj amaskomunikiloj: nur en radio Esperanto viglis. Silfer resumas la koncernajn faktorojn ĉi-rilate.

Memoru, ke temas pri perspektivo el 1983. Silfer konkludas:
Ĉu iam la E-literaturo “akuratiĝos” aŭ eĉ preterpasos la nacilingvajn? Tio estu celo por la dua jarcento. Certe, ĝi ne estas trafebla, sen unu antaŭkondico: ke la nacilingvaj kulturoj en teknologie evoluintaj landoj eniru longan fazon de krizo kaj stagnado . . .
Nu, akuratiĝo estus pli realisma anticipo ol stagnado de nacilingvaj kulturoj. Kaj Esperantujo neniam estis avangardo. Se la mondo stagnus, Esperantujo eĉ pli stagnus. Esperanta kulturo en ĉiuj komunikiloj evoluis post 1983. Takso de la aktuala stato postulas apartan ekzamenon.

No comments: