2013-04-16

Babij Jar: Jevgenij Jevtuŝenko / Julius Balbin / ESP-Disk / Sun Ra

Mi jam blogis pri la originala poezio de Julius Balbin. Jen traduko:

Babij Jar de Jevgenij Jevtuŝenko, tradukis Julius Balbin.

De kie mi memoras ĉi tiun tradukon? Ah jes, de malnova disko Ni Kantu En Esperanto (ESP 1001), la unua disko eldonita (1964) de firmao ESP-Disk (rigardu ankaŭ Wikipedia). Fondita de Bernard Stollman, ESP-Disk famiĝis pro eldonado de avangardaj ĵazaj, rokaj, popolkantaj k.a. kaj politike incitaj diskoj.

Mi mem enkondukiĝis al ESP-Disk pere de The Heliocentric Worlds Of Sun Ra, Vol. 1, fine de la 1960aj jaroj kiam mi estis liceano. Mi jam estis Esperantisto, kaj rimarkis iun malgrandegan noton en Esperanto malsupre sur la dorsa diskokovrilo.  Tio estis puzlo kiun mi solvis nur post jardekoj. Antaŭ pluraj jaroj mi ricevis por recenzo multajn ESP-diskojn.

Mi ĵus eltrovis libron pri Stollman kaj ESP-Disk. Esperanto ja estas pritraktita en la libro:

Always in Trouble: An Oral History of ESP-Disk', the Most Outrageous Record Label in America by Jason Weiss (Wesleyan, 2012).

Mi ne memoras, kiam mi aŭskultis la diskon Ni Kantu En Esperanto, sed mi memoras la deklamon de "Babi Jar."

Pri tutlandaj kongresoj mi ne memoras, sed mi memoras kunvenon en Nov jorkurbo, probable en 1987, kie Balbin deklamis spritan aferon en defendo de la gramatiko de Esperanto. Ni invitis Balbin partopreni en nia programo pri Esperanto ĉe la Holokaŭsto-Muzeo en Vaŝingtono (5 decembro 1995), sed finfine li ne povis veturi al Vaŝingtono. Mi jam blogis pri lia eseo "La Sekreta Malsano de Esperanto-Poezio" (1973).

Jen mi proprasperte kunligas Jevtuŝenkon, Julius Balbin, firmaon ESP-Disk, kaj avangardan  ĵazmukiston Sun Ra. Do, kiel ni diras en Usono: malgranda la mondo estas.

No comments: