2015-09-03

Giorgio Silfer pri literaturkritiko & Esperanta kulturo (2): Sándor Szathmári

En antaŭa afiŝo mi citis el ĉerpaĵo el verko Enkonduko al Literatura Kritiko (2-a eldono, 1983) de Giorgio Silfer:

Giorgio Silfer pri Kritiko de Esperanta Literaturo: Internacia Kulturo aŭ Subkulturo?

Tie Silfer mencias la hungaran esperantistan verkiston Sándor Szathmári (jen foto), plej konata per ties fama utopia / malutopia romano Vojaĝo al Kazohinio. Silfer mencias Szathmári ankaŭ pli frue en la verko, en la komenca paragrafo de ĉapitro III: Poezio kaj prozo; sekcio 1: Koncepto de literaturo (p. 15):
Ni vidis kelkajn el la multaj difinoj pri arto kiujn donis la kritikistoj tra la historio de la estetika penso: kapablo produkti belecon kreado formo intuicio. La koncepto de arto devigas nin al aludo pri la signifo de la realo: ĉu ni volas kredi, ke la realo estas objektiva, do ĝi ekzistas ekster ni mem; aŭ ke la realo estas subjektiva, do ĝia esenco estas en ni mem? En la unua kazo ni volas pensi racie; en la dua kazo ni replikus, kiel Sándor Szathmári: kio estas racio? la pretendo ke la realo estu konforma al nia fantazio. Se ni estus sciencistoj, en la unua kazo ni asertus ke la fenomenoj manifestiĝas en la naturo, ekster nia menso, kiu havas la taskon registri ilin por malkovri, iom post iom, la leĝojn de la universo; sed en la dua kazo ni agnoskus la relativecon de la naturo, kaj adoptus novan koncepton pri la universo. Kiel artistoj, ni pli trafe kaptus la diferencon inter la du starpunktoj: ĉar se la realo agas objektive, oferante modelon kaj inspiron, la artisto traktas ĝin subjektive, ne fotante ĝin, sed kreante bildojn, kiuj estas nur relative dependaj de la realo—ni komparu la ekzemplon de la ĝiba Tersito, la plej malbela el la grekoj batalantaj en Troado: arte li estas belega karikaturo.
Mi tute ne komprenas la komenton pri Szathmári; al mi ĝi ŝajnas sensenca.

1 comment:

pistike65 said...

Ankau mi ne komprenas.
"kio estas racio? la pretendo ke la realo estu konforma al nia fantazio" estus repliko pli tauga al behino ol al Sándor Szathmári.

amike
István Ertl