2014-08-26

William Auld: "En Barko Senpilota" (4)

William Auld, En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, redaktis Aldo de’ Giorgi. Pizo: Edistudio, 1987. 874 p.

Komence de ĉi tiu antologio estas proksimume 120 paĝoj da enkondukoj. Mi jam pritraktis la Enkondukon de Aldo de’ Giorgi.

En Amble kun William Auld Juan Régulo Pérez emfazas kaj longe diskutas ateismon, kiun li dividas kun Auld. Li ankaŭ resumas sian historion de esperantisteco kaj kiel the poezio de Kvaropo instigis lian aprecon de Esperanto kiel seriozan kulturlingvon kaj liberigilon de la homa spirito. Li citas diversajn filozofojn, artistojn, kaj verkistojn, ekz. Markso, Heidegger, Kandinsky.

Edwin de Kock en La poeto William Auld trovas, ke la jardeko 1952-1961 estas la plej kreiva periodo de la verkaro de Auld, kiam Auld estis juna. La plej gravaj postmilitaj esperantistaj poetoj produktis pli multe da originalaj verkoj ol la plej gravaj poetoj de la antaŭmilita periodo. Auld en Kvaropo fakte ekzempligas kaj daŭrigas la antaŭan parnasismon. De Kock sekve kritikas tiun fenomenon, kiu havas ankaŭ aliajn nomojn, ekz. mikrostilo. Li traktas supozatajn mankojn de poemoj de Auld kiuj ekzempligas mikrostilon.

De Kock taksas "Deklaracio"n malpoezio, sed li aprobas aliajn politikajn kaj kontraŭreligiajn poemojn de Auld.

De Kock analizas la strukturon, poeziajn rimedojn, kaj enhavon de La Infana Raso. Tradiciaj kaj modernismaj trajtoj bone kunekzistas. Li asertas ankaŭ, ke la angla lingvo multe influis Esperantan literaturon. De Kock malkontentas, ke la ideoj de Auld ofte ne poeziiĝis. Aldone, de Kock malaprobas pritrakton de kristanismo kaj la tro altan takson de politeismo fare de Auld. Tamen, de Kock trovas aliloke vere poezie validajn esprimojn kontraŭreligiajn.

De Kock atentigas en poemaro Unufingraj Melodioj unue pri "La 'arto poetika' de W. Auld", en kiu Auld emfazas la intelektan dimension de poetiko. De Kock ne tute konsentas. Alie, De Kock detaligas eksperimentajn formojn uzitajn de Auld, kelkfoje mise, De Kock asertas. Sed plej majstra el la tuta verkaro estas "Konĉerto por unu fingro kaj orkestro".

De Kock trovas Humorojn grava kaj bedaŭrinde subtaksata. La menciitaj difektoj plejparte malaperis. De Kock notas referencojn al Biblio kaj klasikaj (grekromaj) kaj Shakespeare-aj fontoj. Li atentigas pri uzado de teknikaj kaj sentespirmaj vortoj kaj interjekcioj. Enhave, elstaras la sinteno al seksaj rilatoj, aldone al la melankolio.

De Kock recenzas Rimleteroj kaj El Unu Verda Vivo. Post Humoroj mankas io poezie atentinda.

(Daŭrigote)

No comments: