2013-10-16

Ora Duopo, Memore



Laŭmemore, en 1968 mi kaj mia amiko Harry komencis lerni Esperanton memstude, kaj post nelonge ni mendis librojn de la tiama libroservo en Usono. Mi mendis librojn avide (dum mia tuta vivo). Harry mendis kelkajn, inter ili:

Ora Duopo: Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay

Nu, mi prunteprenis ĉi tiun libron (kaj la ceterajn). Kiujn poemojn mi rememoras esti legintaj tiam, antaŭ pli ol 40 jaroj? Mi memoras malmultajn poemojn de Baghy, kies romantikeco mi trovas apenaŭ tolerebla. Mi rememoras la titolojn La mar’ furiozas, Rankvarteto, Nur migri, ĉiam migri, migri for, Silentas mi, sed vi ne kredu. Mi memoras la refrenon de Ne plu militon!. Mi memoras la temojn de Vi kaj mi kaj Antaŭ la tribunalo, kiuj fakte tute ne interesas min. Aparte tiu frazo "silente vin amanta, sklav'" ekzempligas ĉion, kia puŝas min for de Baghy. La poemoj, kiujn mi vere memoras, estas Siberia lulkanto kaj Estas mi esperantisto. La rikolto ne inspiras min, sed mi devus relegi la ceterajn poemojn por pli fidinde taksi Baghy kiel poeton.

Kontraste, mi rememoras multajn originalajn poemojn de Kalocsay, kaj mi ankaŭ revizitis liajn poemojn plurfoje tra jardekoj. Mi memoras la jenajn legitajn antaŭ kvar jardekoj (kaj pli frue):

Homo
Kantetoj el la “Maja Idilio
Somernokto 
Fruktoj
Protesto


Mi nur nebule memoras legi tiutempe:

Lenin
Zamenhofa balado

Mi bonege memoras Somernokton, ĉar mi unue legis ĝin en lernolibro de William Auld, kun angla traduko:

Night of Summer (Somernokto) de Kálmán Kalocsay, translated from Esperanto by William Auld

Mi bonege memoras la poemon Fruktojn, ĉar tiutempe mi frandis ĝian vortmuzikon kaj eĉ deklamis ĝin al amikoj.

Mi memoras traduki la poemon Hanton anglalingven. Eble mi povos elfosi la malneton; nun mi rememoras nur la unuajn du versojn:
I am often haunted by the horrible thought
That mankind's millennial struggle's been for naught
. . . kaj iom poste . . . 
For in proportion to the power of production
Grows the power of destruction
Sendube, la poemoj kiuj instigis la plej fortan impreson venas de la poemaro Izolo, kaj plej forte (krom la jam disktutitaj), Protesto kaj Vespero en la parko.

Mi bone memoras la unuajn du versojn de Protesto:
Mi estas tiel laca, kiel la mont' maljuna,
Kiun jam tedas teni la herbon kaj la humon,
. . . kaj aparte la lastan stancon kaj speciale la lastajn du versojn de Vespero en la parko:
Necesas tie lukti, skermi,
Aŭ ekstermiĝi aŭ ekstermi
Kun turmentata cerbo:
Necesas en tumulto puŝi,
La donacitan vivon fuŝi...
Beate estas — kuŝi, kuŝi
Sur herbo aŭ sub herbo.
Beate ja, kaj jen memoroj el mia juna memo.

No comments: