2011-02-10

Satire pri esperantistoj

Mi ne scias kiam komencis tradicieto de satiroj de la Esperanto-movado fare de esperantistoj. Mi ne volas nombri ĉiujn. Mi volas distingi inter mildaj pilkoj pri mankoj de Esperantistoj, kaj seriozaj mokoj. Specimeno en milda kategorio estas:

Estas mi esperantisto de Julio Baghy

Ĉi tiun poemon oni eldonis sub titolo Verda Stelo sur la brusto en la poemaro La Vagabondo Kantas en 1937.

Mi amuziĝis pri ĉi tio antaŭ pli ol 40 jaroj. Multajn jarojn poste, mi ridegis pri kelkaj scenoj en romano eldonita en 1936; rigardu mian recenzon:

Recenzo: Emba, "Maria kaj la Grupo"

Oni trovas kelkajn pli sovaĝajn mokojn ĉi tie. Elstaras la jena:

La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:

— Gesamideano, mi petas la gvidantaroj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.

— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.

— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante.  Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.
Sed ni konsideru aktualajn specimenojn de la plej mokema speco.

Ŝajne la fulmocelo aktuala estas la ridinda spektaklo de la sinpufa klaŭno Gorgio Silfer kaj ties pseŭdoregno Esperanta Civito. Mi dubas ĉu mi povus kolekti ĉiujn ĉi-rilatajn rikanojn, do mi citos nur kelkajn.

Ekzemple, estas la majstroverko La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho, havebla plurloke inkluzive de Project Gutenberg.

Mi antaŭe blogis pri la Esperanta Respubliko. Ĝi estas alternativo por rifuĝantoj el la silfera Esperanta Civito. Jen priskribo de la blogo:
Blogo de la Esperanta Respubliko (en la ekzilo!), la plej nova fantoma kaj virtuala institucio por la Esperanta Malpopolo. Ne hezitu aldoni vian nomon kaj deziratan postenon al la listo de Novaj R-anoj (t.e. Respublikanoj)
Mi mem havas postenon en la estraro: Ministro pri Klitorlekado.

Sed la plej freŝa, sovaĝa, kaj ridiga mokejo estas la blogo Livera Folio, kiu laŭpromese "liveras la plej freŝajn novaĵojn".La unua afiŝo aperis en januaro 2010 kaj la plej ĝisdata en septembro 2010. Troviĝas ankaŭ ligoj al Twitter, el kiuj la plej freŝa aperis en septembro: Oni aŭkcios la lastan neŭronon de Giorgio Silfer.

Oni nepre instigu ĝisdatigon de ĉi tiu nemalhavebla informilo.

6 comments:

Toño said...

Tre bona kolekto estas la libro "Samideanoj" eldonita antaŭ kvar jaroj en la eldonejo Sezonoj. Tre rekomendinda

Russ Williams said...

Iom simile al tiu citaĵo el "Maria kaj la Grupo", la romano "Dis!" de Sten Johansson havas amuzan scenon de fuŝparolado fare de eterna komencanto. Ankaŭ estas lia kolekto "Pasteĉo" de stilparodioj (sed mi ankoraŭ ne legis ĝin).

Iam estis la (bedaŭrinde malaperinta) retrevuo Vola-Püg' - amatora sed amuza...

Anonymous said...

"El la verda biblio" de Izrael Lejzerowicz.
"Babiladoj de bonhumora zamenhofano" de Jakobo Sxapiro.

Estas satira cxapitro en "Kredu min sinjorino" de Cezaro Rossetti, pri kunveno de E-klubo en Plurtown.

"Falsloraj rakontoj..." de David Jordan.

(mi estas Valentin Melnikov el Rusio, ial mi ne povas uzi Google-konton)

Gary said...

Aperis en la 60-aj jaroj (verŝajne en 1966 aŭ 1967) ĉe eld. Artur Iltis broŝureto titolita Kiel (mal-)venkigi Esperanton, kiu konsistis el satiraj artikoletoj unue aperintaj en la junulara rubriko de la organo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). La unua parto, priskribanta fantaziplenajn ideojn por venigi la "finan venkon", ironias pri nerealismaj finvenkigaj ideoj, kiaj efektive jen kaj jen aperas. La dua parto moke priskribas la realan movadon. Evidente ĉi tiuj satiroj maltrankviligis la estraron de GEA, kiu post kelkaj el ili malpermesis ilian pluan aperadon en la revuo. La aŭtoro estas "Kanguruo" kaj fakte mi ne scias, kiu kaŝiĝas malantaŭ la pseŭdonimo. Juna kaj ĵus lerninta la lingvon, mi trovis la satirojn amuzaj kaj miris pri la etmenseco de la GEA-gvidantoj.

Ralph Dumain said...

Sub la kategorio de mildaj pikoj troviĝas kelkaj poemoj de William Auld.

Eklogo pri la sankta afero

Sed eble Auld pli pikas al manko de esperantismo. Jen alia ekzemplo:

Al mia amatino neesperantista

Trafoliumante la kolektitan poemaron En Barko Senpilota, mi trovas:

Bonan matenon, Majstro el Humoroj

Ne estas satira poemo pri Esperantistoj, sed la ne antaŭe enlibrigita poemo "Esperantistoj" verkita en 1986 (p. 714) revizitas la dilemon, ĉu Esperantismo estas sagaca aŭ fola.

Ralph Dumain said...

Ial fuŝiĝis iu retligo, do jen korekto:

Al mia amatino neesperantista