2012-10-17

Jorge Camacho kaptita sen iluzioj

Oni povus postfakte konstrui tradicion de memkritiko, skeptikismo, kaj satirado de la Esperanto-movado. Jen unu ekzemplo ĉi-bloge:

Satire pri esperantistoj 

Estas kompreneble multaj frenezaĵoj kaj frenezuloj en la Esperanto-movado—Esperantujo aŭ Esperantio, pli ĝuste—; estas pluraj sobraj sagaculoj kiuj objektive konstatas la fortaĵojn kaj malfortaĵojn de la medio; estas miksaĵoj de realismo kaj ideologia iluziemo.

Jen lastatempa poemo de Jorge Camacho skeptikumante pri la Esperanto-medio:

Nefermita poemo pri Esperanto kaj Esperantujo  

Laŭ la postkomentoj, mi kaj pluraj aliaj konsentas kaj kunsentas la nepoeziecan poemon.  Temas pri kroĉiteco al la lingvo malgraŭ la multaj negativaĵoj kaj elcerpitaĵoj de la afero.

Ekzemplo de miksita pritakso de la afero kaj troa ideologiemo estas William Auld. Notu:

William Auld: kulturo & Esperanto

En lastaj monatoj mi relegis plurajn librojn de Auld, ne ankoraŭ blogis pri ĉiuj. Auld povas racie taksi aferojn, do lin ne ŝokus Camacho aŭ aliaj similaj. Kompreneble onies juĝkapablo ne nepre estus unuforma. Ie Auld mencias la emocian kroĉitecon al la lingvo. Mi konsentas pri tio kaj la (raci-speca!) legitimeco de tia emocia ligiteco. Estonte mi blogos pri tio kaj pri la vastasenca kreivo de la Esperanto-afero, rilate al tiuj kiuj senvalidigas Esperanton ĝuste pro "kulturo".

No comments: