2015-09-26

Sándor Szathmári pri Marjorie Boulton

Nigraj Okuloj”: Sándor Szathmári recenzas Marjorie Boulton, Okuloj, en Hungara Vivo, 1968, n-ro 2, p. 21.

Szathmári laŭdas la novelaron Okulojn de Boulton, kiu markas "novan ŝtupon" en ŝia fikcio. Szathmári notas kun amuzo:

"Foje ŝi nomis min “vendisto de nigra veneno”, ĉar “viaj verkoj estas psikologie venenaj”, pro kio ŝi ne povas min ŝati kaj estimi.

"Tiu “nigra veneno” estas mia pesimismo, la frosta kaj dezerta vivo de la “hin”-oj en Kazohinio."
Jen Szathmári "venĝas":
Kaj tiu mia estimo, — se eble, — eĉ pli altiĝis leginte la Okuloj-n, ĉar el tio evidentiĝis, ke — ŝi estas same pesimisto. El la plej nobla, instruema, humana speco.
Recenzante la novelojn, Szathmári celas pruvi la pesimismajn instruojn de Boulton.

Mi legis Okulojn antaŭ 40-45 jaroj kaj nun memoras preskaŭ nenion, des malpli la sciencfikciaĵojn. Mi memoras la rakonton "La venĝo-komitato" kontraŭ viro kiu ekspluatas virinojn. Mi memoras ankaŭ la novelon Tiel, kiel ĝi ne okazis, pri kiu mi jam blogis: Marjorie Boulton: Edeno . . . humanisme. Nun mi volas relegi la libron.

Sed prioritate mi volas informiĝi: kie Boulton nomis Szathmári “vendisto de nigra veneno”? En eseo? En persona kontakto? Do kial Szathmári nomis Boulton unu el la nur kelkaj kiuj komprenis Maŝinmondon (en postnoto al “La Cirko” de Frederiko Karinthy)?

No comments: