2013-07-04

Sciencfikcio & fantasto en Beletra Almanako (2)

Mi jam blogis anglalingve pri rumana sciencfikcio kaj la tradukita novelo "Ĉio en ordo" de Victor Martin kiu aperis en Beletra Almanako #4 (feb 2009), speciala numero pri scienfikcio, fantasto, kaj fabeloj.

La koncerna numero inkluzivas originalan prozon, tradukitan prozon, tradukitan komikson, tradukitan poezion, eseojn, recenzojn, enkondukon, kaj bildojn.

Mi komencis je la eseoj kaj recenzoj. Interesas min precipe sciencfikcio & utopia literaturo, ne fantazio (Harry Potter, Mastro de la Ringoj). Do plej interesas min:

  • "Esperanto, la fantasta lingvo" de Liven Dek 
  • "Per kio estas pavimita la vojo al la Paradizo?" de Luiza Carol (pri serio utopia de eldonejo Bero)
  • "Sciencfikcia bankedo" de A. Giridhar Rao (pri Sferoj 10)
La kontribuo de Liven Dek estas fakte prelego el 1994, kaj komencas per resumo de la trakto de la lingvoproblemo en sciencfikcio.  Robert Devereux (1978) trovas la sciencfikcian literaturon manka en konvinka solvo de la lingvoproblemo. Esperantisto Bernard Golden (1985) klasifas la diversajn solvojn. La lasta solvotipo menciata estas planlingvo. Sekvas pluraj ekzemploj de pritrakto de Esperanto en sciencfikciaj verkoj. Kelkaj verkistoj estis mem esperantistoj, ekz. Philip José Farmer kaj Harry Harrison. En la lasta, nefinita romano de Jules Verne rolis Esperanto!

Post mallonga mencio de diversaj tradukoj en Esperanto sekvas pritrakto de pluraj originalal sciencfikciaj kaj utopiaj verkoj en Esperanto. Temas pri aŭtoroj Hyams, Teo Jung, Hindrik J. Bulthuis, James Denton Sayers, Sándor Szathmári (p. 87), Jan Fethke/Jean Forge, István Nemere, John Francis, Konisi Gaku.

La klopodoj de Grupo Nifo kaj la eldonserio Sferoj estas pritraktataj, ankaŭ la eldonpolitiko kiu evitas efektivan cenzuradon de kontribuoj. La aŭtoro mencias ankaŭ revuon Literaturan Foiron, eldonejon Impeton, kaj elstaran epopeon Poemo de Utnoa de Abel Montegut.

La verkoj en utopia serio de eldonejo Bero estas:
  • Rigardante malantaŭen (en la jaro 2000) de Edward Bellamy 
  • Klaŭstralio de István Bejczy, tradukis István Ertl
  • La lando de la blinduloj de H. G. Wells
  • La tempo-maŝino de H. G. Wells
  • La dormanto vekiĝas de H. G. Wells
Fakte, nur Klaŭstralio estas tute nova afero; la ceteraj estas reeldonoj. Sekvas resumoj de la kvin romanoj.

Sferoj 10 estas volumo da originalaj verkoj, resumitaj de Rao. Enhavtabelo troveblas ĉe Vikipedio.

Denove, jen mia gvidilo:

Sciencfikcio & Utopia Literaturo en Esperanto / Science Fiction & Utopian Literature in Esperanto: Gvidilo / A Guide

No comments: