2013-07-25

Alfred Jarry en Esperanto

Mi menciis Alfred Jarry (1873-1907) plurfoje ĉi-bloge, sed mi traktis Jarry en Esperanto mem nur unufoje, ankaŭ en konekso kun lia blag-scienco patafiziko:

Patafiziko de Alfred Jarry

Vikipedio havas artikolon pri lia fifama teatraĵo Reĝo Ubu, sed ne pri Jarry mem. Jarry estas menciita en la artikolo Simbolismo (literatura skolo). Patafiziko estas menciita en kelkaj pluaj artikoloj, diskutotaj venontfoje.

Sed kio pri verkoj de Jarry mem en Esperanto, se ekzistas?  Finfine mi trovis unu:

Alfred Jarry: La Kanzon de l' Sencerbigado (Chanson du Décervelage)
Tradukis Stéphane Brault; trovita ĉe blogo "Esperantigoj Triajarmile"

Ĝi estas kanzono el Reĝo Ubu. Jen la muziko:


No comments: