2013-07-18

Marjorie Boulton: aŭtografo

Dum pli ol kvardek jaroj mi posedas tri numerojn de revuo Monda Kulturo. Kial mi ne antaŭe rimarkis, ke dramo de Marjorie Boulton portas aŭtografon de Boulton mem? Mi probable aĉetis la koncernan numeron de la libroservo de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko. Mi neniam renkontis Boulton.

Temas pri verko "Nia Sango" de Marjorie Boulton en Monda Kulturo, n-ro 1, aŭtuno 1962, p. 6-10. Ĉi tiu "dramo ricevis la unuan premion en la branĉo Originala Dramo de la Belartaj Konkuroj de UEA, Kopenhago 1962".

La koloro de la inko de la aŭtografo en la bildo supre estas proksimume ĝusta; la koloro de la fona papero rozkoloriĝis el skanado.

Nu, jen eta afero, sed plaĉas al mi de tempo al tempo reviziti miajn malnovajn Esperantajn publikaĵojn kaj tiuokaze reĝui aŭ eĉ trovi preteratentitajn enhavaĵojn.

3 comments:

Leland Bryant Ross said...

Kion vi povas diri pri la verko mem? Mi ne konas tiun dramon.

Mi mem ja renkontis d-inon Boulton, en New Haven en 1972-74 (mi ne memoras precize). Kaj ie mi havas ekzempleron de "Dekdu piedetoj" kun aŭtografoj (piedspuroj) de tri ŝiaj gekatoj salutante mian tiaman katinon, kiu nomiĝis ĝuste Marjorie...

inga johansson said...

1997 en septembro Marjorie gastis min en Gotenburgo kaj skribis en mia gastolibro. La aŭtografo ja samas.
Mi tiam fotis kaj bildo estas tre bona.