2013-10-05

Boris Vladimiroviĉ Tokarev (B. Tornado)


Mi havas du librojn de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (1927-1994), verkitaj sub la pseŭdonimo B. Tornado:

Ardes (1996): "sciencfikcia romano por komencantoj." Haveblas ankaŭ kiel sonlibro.

Vivo de Prometeo (1996): originala poema epopeo. 

 Jen recenzoj de Vivo de Prometeo de Leopoldo Knoedt & Boris Kolker.

Pri Tokarev:

Boris Tokarev - Vikipedio

Boris Vladimiroviĉ Tokarev (B. Tornado) @ Originala Literaturo Esperanta

Boris Tokarev forpasis de NikSt

La "Rusa" Kontribuo de István Ertl (1996)

Jen originala poemo:

Doloro de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (Bonifatij Vasiljeviĉ Tornado)
(Fonto: Heroldo de Esperanto, n-ro 4-5 (1485-86), 46-a jarkolekto, 16-an de marto 1970.)

Mi ne trovis recenzon de Ardes, kaj nur komencis legi ĝin. Ĝi ŝajnas pli fantazia ol sciencfikcia.

1 comment:

Anonymous said...

jen poemo de Klara Ilutoviĉ:

Omaĝe al la 80-jariĝo de B.V.Tokarev

Abundas plu grandaj kaj gravaj problemoj.
Disputojn postulas la vero,
Tornadon de pensoj, prelegoj, poemoj
Por lingvo de l' homa espero.

Versaĵoj, tradukoj inspiron alsendas
Je ĉiam pli novaj esprimoj.
La lingvon per ankaŭ la arto defendas
Mirinda tornado el rimoj.

Kaj dum instruad' malavare alvenas
Ideoj tra pensoinvado,
Sed kio por solvoj instigas kaj benas?
Tornado de vortoj, tornado.

Esploroj alvokas jam ne en kemio,
Sed pri Esperanto-poetoj.
Kaj se l' esplorant' estas Bonifatio,
Favoras eĉ fatoimpetoj.

La lingvon eĉ skeptikularo ajngrade
Ne povus malviva proklami,
Se ĉiu ĝin scius laj volus Tornade
Vivigi, protekti kaj ami.

Rusia Esperanto-Gazeto, № 5 (42) oktobro 2007, p. 34-35