2010-11-14

Konstruitaj lingvoj: el hebrea lingvo kaj/aŭ de judaj kreintoj / Constructed Languages: Hebrew-based and/or with Jewish creators

Jen magraj informoj el diversaj fontoj. / Here are the few facts available in various sources.

Languages constructed by Jews
Due to their experiences of persecution, at least two Jews have tried to promote inter-ethnic understanding by an auxiliary language. The most known is L.L. Zamenhof's Esperanto, presented in 1887 featuring influences of the principal European languages of his time. The exile of Charles K. Bliss in the Shanghai ghetto inspired him to create Blissymbolics, a written language that has found more use as an aid to communication with persons with cerebral palsy.
SOURCE: Encyclopedia of Judaism: Jewish Languages

Blissymbolics ja estas fama afero, menciita ekz. en la libro de Okrent. Mi ne sciis, ke Bliss estas judo. Sed estas pluaj artefaritaj lingvoj pri kiuj mi trovis nur magrajn informojn.

Koincide kun la vivo de Zamenhof kaj Esperanto, aperis—ŝajne kiel reago al la Volapuka movado—ankaŭ projektoj iel bazitaj de la hebrea lingvo. . . .

En Historio de la Mondolingvo by Ernest K. Drezen (2a eld., 1931), estas kelkaj obskuraj informeroj.

Ĉe p. 150, jen referenco al Pasilingua Hebraica, ia speco de reformita hebrea:
Dr. Felix Lenz, Pasilingua contra Volapuk, Neuwied, 1887.
Jen referencoj de aliaj fontoj:
LENZ, Felix. 1887. Pasilingua contra Volapük. Allegemeine Betrachtung über die Weltsprache und die Systeme Volapük und Pasilingua mit Anfügung des Versuchs einer Pasilingua hebraica von einem Freunde der Pasilingua (d.i. Felix Lenz). Berlin, Neuwied a. Rh., Leipzig: Heuser. 15 Seiten.
Alia bibliografio listigas la ĉeftitolon jene: Pasilingua gegen Volapük.

Ĉe p. 158 (Drezen): A. Nilson projektis plurajn reformojn de Volapük; la kvara estis Lasonebr (1897). Drezen priskribas ĝin ĉi tiel:
Flanke de tiuj tri skizoj staras la kvara projekto de Nilson "Lasonebr" (Lasonebr—un transitional lingvo) , rilatanta al la jaro 1897, sed konata al ni nur laŭ la nomo. Tiu ĉi lingvo prezentis per si siaspecan provon eŭropigi kaj latinigi la antikvan hebrean lingvon, ĉe kio, malsame, al la "Pasilingua hebraica" de F. Lenz in 1887, la ŝanĝon ricevis ne nur gramatikoj formoj de la antikva hebrea lingvo, sed ankau ĝia fundamenta vortar-materialo.
Mi tute ne komprenas ĉi tion.

Pasilingua Hebraica estas menciita en piednoto en:
Histoire de la Langue Universelle par Louis Couturat & Leopold Leau (1903)
Sed la informoj pri tiuj projektoj estas preskaŭ senutilaj.

Mario Pei menciis ĉi tiujn du projektojn, sen pluaj detaloj, krom bibliografia referenco:
Nilson, A. Lasonebr. Gefle, 1897.
Laŭ Vikipedio:
Lasonebro (Lasonebr) estas planlingvo proponita de A. Nilson en 1897. La aŭtoro ankaŭ proponis West-Europisch, Central Dialekt kaj Dialekt Centralia. Lasonebr estas bazita sur la klasika hebrea lingvo. Ĝi ricevas la bibliotekan klasifikon 417.924 laŭ Biblioteko Butler.
Laŭ respondo de esperantologo:
August Nilson estis sveda volapukisto, mi ne scias ĉu juddevena. Liaj antaŭ­aj projektoj estis Vest-Europish Central Dialekt (1896), Central Dialekt (1896) kaj Dialect Centralia aŭ­ Okcident-Europa Central Dialekt. Vidu Hans Cornioley, Mikra Enciklopedio Mondlinguala, 1937 kaj Marcel Monnerot-Dumaine, Précis d'interlinguistique, 1960, p. 167. Monnerot-Dumaine mencias Lasonebr sur paĝoj 69 kaj 178.
Ĉu ekzistas pluaj tiaj projektoj, mi ne scias.

3 comments:

Bill Chapman said...

Leon Bollack, kreinto de Bolak estis franca judo. Artikolo mia pri li aperos en la aperonta "Fiat Lingua", revuo de Lingvo-krea Societo. Bollack naskiĝis en la sama jaro kiel Zamenhof.

Leon Bollack, creator of Bolak was a French Jew. My artcle about him will appear in "Fiat Lingua", the journal of the Language Creation Society. Bollack was born in the same year as Zamenhof.

Ralph Dumain said...

Dankon pro la informoj. Ĉu "Fiat Lingua" troveblas interrete?

Bill Chapman said...

Ne jam, sed supozeble jes ja iam en la estonteco. Oni akceptis mian kontribuon antau kelkaj monatoj.

Volonte mi sendos al vi la rezultojn de miaj esploroj se vi sendos vian retadreson al patbillchapman at gmail.com