2010-07-04

Ornette Coleman pri Usonaj Ĉieloj

Se oni bezonas scii ion ajn pri io ajn por proksimiĝi, ĝojo kuŝas en ĝiaj ekzisto kaj libero atingante plejan plezuron kun ĝi, ne el ĝi. Koni amon estas koni amon. Usonaj ĉieloj spektis pli da ŝanĝoj sube ol ĉe iu ajn alia lando—asasinojn, politikajn militojn, gangsterajn militojn, rasajn militojn, kosmospacajn konkurencojn, virinajn rajtojn, seksumadon, drogojn, kaj la morton de dio—ĉion al la plibonigo de la usona popolo. Kio restas okazi sub usonaj ĉieloj krom boneco; lando enhavanta tiom da ŝanĝoj en la karaktero de sia popolo nepre oferas ion elstaran al la mondo por ĝuado, ĉar ĝi tiom multe faris por ŝanĝi sian teritorion kaj mensajn interrilatojn. Amo, malamo, kaj mensogoj iamaniere vivas en la karaktero de ĉiuj. Usono konas ĉiujn tri, el la mondo kaj ties popolo. Kial, kie, kaj kio estas la celo de lando kiu entenas la esencon de l’homaro kaj benojn de ĉieloj? Usono estas juna lando. Kiam ĝi atingos mil jarojn, ĉu ĝiaj idoj zorgos pri la usonaj indiĝenoj kies ĉieloj donis tiom multe? Ĉiuj usonanoj scias, kies, kiel, kaj kial sia ekzisto fariĝis usona, ajnakondiĉe. Do, se oni nur fidelus . . . kiel usonaj ĉieloj!

Ornette Coleman, el notoj por komponaĵo "Usonaj Ĉieloj" (Skies of America, 1972), tradukis Ralph Dumain, la 4-an de julio 2010

Ornette Coleman (n. 1930) estas pioniro de avangarda ĵazmuziko ("liberforma ĵazo"). Ĉi tiu teksto ne estas tre facile tradukebla, ĉar la anglalingva originalo ne estas tute gramatike korekta. Tamen, Ornette bele esprimas senton pri sia lando, simile al esprimoj de diversaj usonnegraj (ĵaz)muzikistoj dum jardekoj, ekz. Duke Ellington kaj Anthony Braxton.

Kaj ankaŭ estas . . . Ray Charles!

No comments: