2010-07-13

Harvey Pekar mortis

Mi unuafoje lernis pri Harvey Pekar  (8 oktobro 1939 – 12 julio 2010) dankon al  veterana Esperantisto Charles Power. Mi aĉetis du grandajn antologiojn de liaj komiskoj American Splendor (Usona Gloro), kaj jarojn poste spektis la kinon pri li (en kiu ĉefrolis Paul Giamatti). Pekar mortis hieraŭ (la 12an), kio estas tristiga novaĵo:

Harvey Pekar dead: American Splendor comic writer was 70
[Harvey Pekar mortinta: verkisto de Usona Gloro estis 70-jara]
By Terence McArdle
Washington Post Staff Writer
Tuesday, July 13, 2010
http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/content/article/2010/07/12/AR2010071202413.html

La titolo estas ironia, ĉar temas fakte pri ĉiutagaj tedaj okazoj de ĉiutaga griza vivo (plejparte pri propra vivo de Pekar) en Cleveland (tipa usona pluretna laboristeca urbo), kiujn Pekar celis montri interesaj. Pekar mem laboris en tre teda burokrata posteno, mastrumante dosierojn en hospitalo. Lia komiksa persono kaj supozeble li mem estis aŭtodidaktulo, laborista intelektulo laŭ speco de antaŭaj generacioj. Pekar kunlaboris kun famaj komiksaj artistoj, ekz. sia amiko Robert Crumb. Pekar ankaŭ estis adepto kaj recenzisto de ĵazmuziko. Mi mem ĝuis iun fifaman disputon televide, kiam Pekar estis gasto de David Letterman, kiu gastigas eminentan ĉiunoktan malfruhoran televidan "klaĉprezenton" (talk show). Pekar denuncis lin kiel kvazaŭ-putinon de kapitalista firmao.

Mi ne trovis ion en Esperanto pri Pekar. Ekz. de manko:

Bildliteraturo - Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Bildliteraturo

Mi ne havas tempon verki nekrologon. Sed mi devas diri ion . . . .

Adiaŭ, Harvey Pekar.

1 comment:

gxeremio said...

Dankon pro la informo. Ankoraux ne estas artikolo pri Harvey Pekar en la Esperantlingva Vikipedio, bedauxrinde.
Mi inkluzivis cxi tiun artikolon je La Verda Stelo - http://verdastelo.com