2011-09-08

Enrique Gaspar y Rimbau: "El anacronópete" — The First Time Machine / La Unua Tempomaŝino

Do you think there is some tacit affinity connecting landmark events of 1887? 1887 saw many firsts, including the first appearance of Esperanto, Sherlock Holmes, and the time machine (not the novel or story by H.G. Wells). Read all about it:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — The First Time Machine

Anacronópete estas hispana neologismo kiu signifas "tiu kiu flugas kontraŭ tempon". Finfine anglalingva traduko aperos en 2012.

En 1887 aperis ne nur Esperanto sed ankaŭ Sherlock Holmes kaj la unua fikciaĵo pri tempomaŝino. La plejparto el miaj referencoj estas en la angla, sed rigardu ankaŭ la Esperantajn retligojn:

Enrique Gaspar y Rimbau: El anacronópete — La Unua Tempomaŝino

Poste aperis la koncernaj verkoj de H. G. Wells: novelo La Tempovojaĝantoj (1888) kaj romano La Tempo-maŝino (1895). Patafizika eseo "Kiel Konstrui Tempomaŝinon" de Alfred Jarry aperis en 1899.

Troveblas multaj studoj pri la intelekta kaj socia kunteksto de la verko de Wells. La furoro de la kvara (spaca) dimensio en la 19a jarcento—ne nur en matematiko sed ankaŭ en amaskulturo, ekz. fikcio kaj spiritismo—estas bone konata. Historiistoj pri sciencfikcio kaj pri scienco pritraktis la tempvojaĝan koncepton. Eble en tiu literaturo troveblas studo pri tio, kiel kaj kial la konceptoj de tempomaŝino kaj de la tempo kiel kvara dimensio aperis tiutempe.

Estas nuntempa emo nomi nian epokon postmodernisma. Kombinismo elstaras ne nur en la amaskulturo de la nuno, sed ankaŭ en intensa retrorigardado al la kultura pasinteco kaj ties antaŭsupozoj. Eble tial Esperanto aperas kiel temo en pluraj lastatempaj histori-romanoj—kaj en la angla lingvo! Do angla traduko de la unua fikciaĵo pri tempomaŝino des pli bonvenigendas.

No comments: