2009-05-17

Trockij pri religio (1)

Rilatoj en socialisma aŭ en komunisma socio, t.e. en la plej evoluonta etapo de socia evoluo, estos tute travideblaj kaj ne bezonos helpajn metodojn de trompado, mensogado, falsigado, kaj perfidado.

Tamen, ni trovas nin tre for de tiu etapo. En niaj rilatoj kaj moralo persistas multaj mensogoj kies radikoj estas kaj servuto kaj la burĝa ordo. La plej supera esprimo de la ideologio de servuto estas religio. Rilatoj en feŭda-monarkia socio ekzistis sur bazo de blinda tradicio kaj leviĝis ĝis nivelo de religia mito. Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj. Tamen, ne nur la trompitoj, t.e. la subpremataj homamasoj, sed tiuj al kiuj la trompado servis—la regantoj—plejparte kredis kaj bazis sin sur tiu mito kun bona konscienco. Objektive falsa ideologio, teksita el superstiĉoj, ne nepre indikas subjektivan mensogemon. Nur tiomgrade ke sociaj rilatoj pli kompleksiĝas, t.e., tiomgrade ke la burĝa sociordo disvolviĝas, kun kiu religia mito pli kaj pli konfliktas, religio fariĝas fonto de pli intensiĝanta ruzeco kaj pli rafinata trompado.

Evoluinta burĝa ideologio estas raciisma kaj kontraŭmita. La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio. Esprimo tiucele estis demokratio kun ties principoj de libereco, egaleco, kaj frateco. La kapitalisma ekonomio, tamen, kreis monstran kontraŭdiron inter la ĉiutaga realo kaj demokrataj principoj. Pli altgrada speco de mensogado necesas por ŝtopi ĉi tiun kontraŭdiron. Nenie homoj mensogas politike pli ol en burĝaj demokratioj. Kaj temas ne plu pri la objektiva “mensogado” de mitoj, sed la konscie organizata trompado de la popolo, utiligante kombinojn de metodoj ege komplekse. La teknologio de la mensogo estas prilaborata ne malpli ol la teknologio de la elektro. La plej “evoluintaj” demokratioj, Francio kaj Usono, posedas la plej trompeman gazetaron.

FONTO: Leono Trockij, “Kulturo kaj Socialismo” (1927). El anglalingva versio: "Culture and Socialism" (1927), tradukita de Brian Pearce. Rimarku ankaŭ mian anglalingvan blogon, Trotsky on religion (1).

Simila analizo troviĝas en prelego:

El Kontraŭreligia Propagando de Leono Trockij,
aperinta en: Ateismo 3: 1-3 (7-9), januaro-septembro 1991, p. 20-21.

2 comments:

Ralph Dumain said...

Ĉi tiu eltiraĵo de Trockij nun troviĝas ĉe mia precipa retejo:

Trockij pri Religia & Sekulara MistifikoLeono Trockij komentis plurfoje pri religio. Daŭrigante tradicion de marksismo pri fontoj de mistifiko, li ligis mistikifadon al la netravidebleco de rilatoj kun naturo kaj socio. Tiel Trockij, simile al Marx, trapasis la limojn de burĝa ateismo kiu atakas nur religion sed ne la mistifikojn de sekulara burĝa socio.

Jozefo Lunazzi said...

Bona historia referenco, dankon.

Jozefo Lunazzi

www.geocities.com/lunazzi