2010-08-04

Novalis, filozofia reakciulo

Mi ne scias, kiom oni tradukis aŭ verkis pri Novalis (Georg Philipp Friedrich von HARDENBERG, 1772-1801) en Esperanto. Estas artikolo en Vikipedio. Estas ankaŭ ĉi tiuj tradukoj:

Elektitaj Poemoj kaj Fragmentoj, trad. Willi Nüesch. Berno, 2007.

"Maria-kanto," en Kantoj kaj Arioj tradukitaj de Heino Lorenz. Luzern, 1980. 
 Nu, lastatempe oni eldonis en angla traduko (unuafoje), filozofia ĉefverko de Novalis. Jen la informoj kaj recenzoj (pardone, anglalingve):

Novalis [Friedrich von Hardenberg]. Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon; translated, edited, and with an introduction by David W. Wood. Albany: State University of New York Press, 2007. (Intersections: Philosophy and Critical Theory)
Adler, Jeremy. "Novalis and Philo-Sophie," The Times Literary Supplement, April 16, 2008.

Kneller, Jane. Novalis, David Wood (ed., tr.), Notes for a Romantic Encyclopaedia: Das Allgemeine Brouillon [review], Notre Dame Philosophical Reviews, 2008.09.05.
La verko estas Notoj por Romantika Enciklopedio. Temas pri lia projekto “magia idealismo”, t.e. la poezigo de scienco. Mi ĉerpe tradukas el la recenzo de Adler:
Kune kun Friedrich Schlegel, Novalis taksis la mision de Germanujo en moderna Eŭropo dialektika renverso de la Franca Revolucio: la meditema ĝermana Geist respondu kaj transcendu la materiismajn troigojn de la Teroro. . . . La prelego de Novalis “Kristanujo aŭ Eŭropo” (1799), kvankam laŭ konsilo de Goethe ne publikigita en la fonda revuo de germana Romantismo Athenaeum, konsistigas la plej potencan politikan manifeston de la unua Romantika skolo. Kerne sidas enciklopedia vizio de eŭropa diverseco kies radiko estas Mezepoka, kiam kontraŭaj ŝtatoj estis spirite unuiĝintaj sub Katolika hegemonio, epoko kiun Novalis taksas ora epoko. . . .
La nomo de ĉi tiu “scienco de la sciencoj” reeĥas la Encyclopédie de Diderot, sed Novalis celas superi la francan modelon per enmeto de dinamismo . . . studi la "rilatojn" . . . efikojn de la sciencoj unu al la aliaj al kreo de “scienca Biblio” . . . . La metodo renversas sciencan metodon, ekz. en pretendo de Novalis transformi la induktismon de Bacon al dedukta metodo . . . . Kiel la notlibro de Freiberg notas: “La kombina analizado de fiziko eble estus la pera arto de inventado kiun celis Francis Bacon”.

La “cirkloj” kiujn imagas Novalis en sia “kombina analizado” estas inspiritaj de la mezepoka ars combinatoria, kiu daŭre allogis germanajn pensulojn ĝis Leibniz kaj Kant. La samcentraj radojn kiujn Ramon Lull konstruis kiel inventilo de novaj ideoj ankaŭ servas kiel modelo Novalis kaj provizas motoron por rekombinado de ekzistantaj ideoj por krei novajn.

Do jen programo de reakcia mistika obskurantismo en moderna epoko. Preferinda estas la ludado per ĉi tiaj ideoj fare de verkisto Jorge Luis Borges. Kontrolu en ĉi tiu blogo pri Borges en Esperanto (kaj en Ido!), kaj ankaŭ konsultu miajn gvidilojn:


Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Jorge Luis Borges: Selected Study Materials on the Web [Elektitaj Verkoj por Studado]

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

1 comment:

promene said...

Prave. "Milito kaj romantikismo: teruraj skurĝoj!" (Anatole France)

Mi bedaŭras nur, ke tiu obskura figuro ricevas lokon en vico kun Leibniz, Kant kaj Llull.