2015-10-10

Karel Čapek & Esperanto (7)

Mi lastatempe pensas pri Karel Čapek pro du kialoj. Unue, mi dum kelkaj jaroj pensas de tempo al tempo pri lia malutopia romano Milito kontraŭ salamandroj, kiun mi legis en liceo (en la angla, kompreneble) antaŭ 45 jaroj, kaj kiu estas plene aplikebla al la aktuala epoko.

Due, ĉi-sezone okazas serio da eventoj subtenata de la Ĉeĥa ambasadejo en Vaŝingtono pri Čapek okaze de lia 125a naskiĝdatreveno:

     Mutual Inspirations Festival 2015 - Karel Čapek

Mi jam bloge afiŝis pri la multaj liaj verkoj haveeblaj en Esperanto, interreteje kaj ne. Mi ĵus retrovis libreton ....


     Karel Čapek (Unu el reprezentantoj de la ĉeĥa literaturo kiel fenomeno universale homa; Antologieto el lia verkaro kun konciza priskribo de lia signifo, biografio kaj bibliografio); kunlabore kun Societo de Fratoj Čapek enhave preparis Jiři Karen [pseŭd. de Ladislav Podmele]; esperantigis Josef Vondroušek. Prago: Ĉeĥa Esperanto-Asocio / Panorama, 1987. Paco: Literatura suplemento, 1987, n-ro 1. 32 p.

Mi jam priblogis sed jen ripetas jene:

Jen la enhavo:

Pri signifo de Čapek-verkaro kaj la personeco / Jiři Opelik (2-3)
Biografio de Karel Čapek kaj liaj verkoj / František Burianek (3-5)
Karakterizaĵo de l'enhavo kaj tendencoj en la verkaro de fratoj Čapek kaj nome de Karel Čapek ĝis nun ne tradukita Esperanten [resumoj] (5-13)
Fragmento de la romano, kiu ankoraŭ ekzistas en manuskripto "Konferenco en Vaduco" (13-15)
Afero Makropulos (1922), teatraĵo. Fragmento el la tria akto. (15-17)
El Vivo de Insektoj. Fragmento el la unua akto. Papilioj. (17-19)
Fragmento el Granda Polica Fabelo (20-21)
Fragmento el al romano Hordubal (22-24)
Fragmento el la romano Meteoro (24-25)
Fragmento el la romano Ordinara Vivo (26-27)
(Plu pri tradukoj en Esperanto: 28-31)
Klarigoj (32)

Post 1987 aperis pluaj tradukoj. Jen retejo kiu ilin dokumentas:

     Karel ČAPEK: Česká literatura v esperantu

Pri verkoj por kiuj mankas Esperantaj tradukoj nun interesas min unu, sed evidente ne tute: listita estas nepublikigita parta traduko: Fabrikejo de Absoluto - ĉap. 2-3 (tr. R. Hromada)

Jen priskribo en la supre menciita libreto Karel Čapek (p. 10):
Fabriko je Absoluto, romano, felietono (1922)

Motive: fisio de materio. La inventon de inĝeniero Marko aĉetas sinjoro Bondy, prospere komercas pri ĝi, inundas per ĝi la tutan mondon. El la fisiita materio emanas mistera Absoluto. Ĝi kapablas fari miraklojn, ankaŭ produktajn. Sed en la mondo de homoj ĝi ne konvenas, ĝi dezorganizas la ĝisnunan socian ordon, dissemas konfuzon. Ĝi estas kontraŭeklezia kaj antireligila teatraĵo. Ĝi kritikas episkopon, kiu ne volas agnoski la Absoluton, nur post kiam la eklezio misuzas ĝin por siaj interesoj. Ĝi estas vero pri la preso, kiu informojn adaptas laŭ bezonoj kaj interesoj de posedantoj. Vero pri idealistoj, kiuj sin organizas por vastigi humanismon, sed estas ridinte senpovaj, vero pri grandpotencoj, kiuj dividas al si la mondon kaj vualas sian rabistadon por frazoj. Ĝi estas kritiko de kia ajn fanatikismo, altigado de sia vero je la vero absoluta, kritiko pri maltoleremo kaj fanatikismo. Ĝi estas revuo de ĉiuj difektoj kaj mavaĵoj de l’socia vivo. Kiam la homaro preskaŭ formurdis sin, diras soldatoj de la Lasta Batalo: “Ne plu ni ludas”. Post jaroj ili kunvenas en gastejo kaj dum la manĝo ili fratiĝas. Laŭte ili eldiras tion, kion la aŭtoro per la teatraĵo volas diri: “Denove do tie, kie ni estis antaŭ la milito” . . . neniun veron oni povas elbatali . . . ĉiu kredas sian eminentan di-sinjoron, sed ne kredas al alia homo, ke tiu ankaŭ kredas je io bona. Homoj unue kredu al homoj kaj la cetero jam venos . . .

La romano evitas la tradiciajn imagojn pri romanoj. La aŭtoro uzis diversajn ĝenrajn elementojn, atencis la tradician konstruon de romano. Li uzis felietonon, riportojn, groteskojn. Tial li prezentis buntan kalejdoskopan bildon de la socio. La formo estas funkcia. Ĝi estas mesaĝo pri homeco, esprimas kredon pri homo, pri ordinaraj homoj. Li parolas pri tio, kio malutilas al homoj, kio pelas ilin en militon, kio starigas ilin kontraŭ sin . . .

No comments: