2012-10-06

Árpád Tóth en la angla?

Kiel pontolingvo inter naciaj literaturoj Esperanto elstare sukcesis. Mi scias malmulton pri hungara beletro, sed ĉion mi lernis pere de Esperanto. Nur lastatempe mi trovis Árpád Tóth.

Jen la du poemoj kiujn mi trovis en Esperanto, nun en mia retejo:

 “La Nova Dio” de Árpád Tóth, tradukis Kálmán Kalocsay

 “De animo al animo” de Árpád Tóth, tradukis Ferenc Szilágyi

La unuan mi trovis en Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979, numero pri la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko de 1919. Tóth varme salutis tiun revolucion.

Do, kio troveblas en la angla?  Mi supozas, ke ekzistas individuaj tradukitaj verkoj en revuoj aŭ antologioj. Elsarki tiujn estas tro granda tasko nun. Ekzistas tamen unu literaturkritika libro pri Tóth en la angla:

Nyerges, Anton N. Árpad Toth: Song of the Drywood. Richmond, KY: A.N. Nyerges, 1983.

De Tóth mem, estas unu ero en la angla en la usona Parlamenta Biblioteko:

Tardos, Béla. The New God: Cantata, de Béla Tardos; words by Árpád Tóth; Fly, Poem: Cantata / András Mihály; words by Attila József [sound recording]. Budapest: Qualiton, [196-?]. 1 sound disc: analog, 33 1/3 rpm, stereo; 12 in. In the 1st work: György Radnai, baritone; Budapest Chorus; Hungarian State Orchestra; Miklós Erdélyi, conductor. In the 2nd work: Sándor Nagy, baritone ; Chorus of the Hungarian Radio and Television; Hungarian State Orchestra; Ervin Lukács, conductor. Sung in Hungarian. Durations: 20:30; 17:04. Program notes by Péter Várnai in Hungarian, English, German, and Russian on container. (Series: Contemporary Hungarian music)

Ŝajnas, ke almenaŭ la teksto de "La Nova Dio" akompananta ĉi tiun sonregistraĵon estas tradukita en la anglan. La kantoj mem estas faritaj en la hungara.

Interese, mi trovis mencion de Tóth en jena artikolo:

MetaGalaktika #11: A thousand years of Hungarian science fiction, 2009

Tie oni trovas priskribon de novelo de Tóth: “The Strange Fits of Tom Briggs”[La strangaj paroksismoj de Tom Briggs]. Interese en sciencfikcia kadro, ankaŭ ĉar li estas plej konata kiel poeto.


No comments: