2011-06-15

We Shall Overcome / Venkos Ni en Gloro

"We Shall Overcome" fariĝis kvazaŭ-himno de la usona homrajta movado de la negra popolo en la 60aj jaroj. Troveblas la vortoj de la kanzono plurloke interrete, ekz.: We Shall Overcome.

Ekzistas ankaŭ Esperanta traduko: Venkos ni en gloro, esperantigis Wouter PILGER.

Laŭmemore, mi trovis kelkajn variaĵojn en la stancaro. Mi kredas ke mi memoras, sed ne trovis, stancon kiu komenciĝas "Black and white together" (blankuloj & nigruloj kune).

No comments: