2011-05-08

Michel Onfray en Esperanto

Pere de SAT, Traité d'athéologie, la fama libro de Michel Onfray, estas nun havebla en Esperanto, tradukita de Paŭlo Sinjoreto, sub titolo Traktaĵo pri Ateologio.

Jen antaŭparolo de Onfray:

Ĉe du lingvaj ekstremoj

Kaj jen la franca versio de la sama afero, aperinta en Le Monde:

Le Monde - 11/12 juillet 2010 - Tribune de Michel Onfray : Les deux bouts de la langue

Jen bonega, ege bezonata kritiko de Onfray:

Ateismo subjektiva, limigita kaj katolika, recenzo de Nikolao Gudskov, en Sennaciulo, n-ro 1263-1264, sep-okt 2010, p. 28-30

Taŭgan kritikon kian tian fare de Gudskov mi ne trovis en la angla lingvo. Mi legis la anglan tradukon, en Usono Atheist Manifesto, kaj verkis propran kritikon. Anglalingvanoj rigardu mian blogon:

Reason & Society: Michel Onfray

La afero de Onfray ekzempligas diferencojn inter naciaj ideologiaj/filozofiaj kulturoj, kvankam individuoj ne ĉiukaze enkorpigas la dominantan mensokadron de propra nacia kulturo. Ĝenerale, personoj en la angla-usona ideologia sfero rekonus nek la francan subtekston de Onfray nek la perspektivon de historia materiismo.

2 comments:

Anonymous said...

La kovrilo de tiu libro estas bela. Kompreneble mi vidis milojn da similaj bildoj, kun simio maldekstre kaj homo en la mezo, sed ĉi tiu estas bele farita.

Kelkaj el la kritikoj de Gudskov kontraŭ Onfray, kies libron mi ne legis, ŝajnas similaj al kritikoj, kiujn mi farus kontraŭ Dawkins, kies libron "The God delusion" (aŭ ĉu estu minuskla G?) mi ja legis.

Se mi volus legi la libron de Onfray, ĉu mi mendus la Esperantan tradukon de UEA por EUR 19,80, plus imposto, plus sendokostoj, aŭ ĉu mi aĉetus la anglan tradukon por EUR 7,50 inkluzive de sendokostoj (AVI por libroj ne ekzistas en Britio)? Mi konfesas, ke eĉ la biografion pri Zamenhof verkitan de Marjorie Boulton mi legis en la angla, ĉar la prezo estis triona. Mi esperas, ke aliaj esperantistoj estas malpli ŝparemaj ol mi!

Ralph Dumain said...

Jes, la bildo estas bela. Laŭmemore mi ne antaŭe vidis la duan duonon de tiu "progreso", t.e. kliniĝo al superstiĉo.

Mi ne konsilas ĉu aĉeti la esperantan aŭ anglalingvan tradukon. Mi legis ĝin en la angla lingvo. Mi scivolus kompari tradukojn, aŭ kontroli la uzadon de klera filozofia lingvaĵo en Esperanto.

Mi ne havas klaran ideon pri via kritiko de Dawkins, sed mi mem havas problemon pri Dawkins, Dennett, Harris, ktp.: neniu el ili havas ian historian aŭ sociologian komprenon do restas supraĵa.