2011-02-21

La Verda Kakatuo de Arthur Schnitzler

Arthur Schnitzler (1862-1931) estis fama juda aŭstria verkisto de teatraĵoj. Antaŭ ol mi spektis iun lian dramon (en la angla lingvo), mi legis la Esperantan tradukon La Verda Kakatuo kaj ege ĝuis ĝin. Tradukis ĝin Johann Schröder (1869-1928), pioniro de la Viena Esperanto-movado, kaj ĝi aperis en 1912. La plej frua angla traduko kiun mi sukcesis trovi (legebla interrete), The Green Cockatoo, aperis en 1913. La originala Der grüne Kakadu aperis en 1899.

Pluraj tradukoj de teatraĵoj de Schnitzler aperis, libroforme aŭ interrete. La artikolo pri Schnitzler en Vikipedio ne mencias La Verdan Kakatuon, sed ĝi mencias aliajn tradukojn. Rondo kaj La Fianĉino haveblas interrete, ankaŭ Hartmut Scheible: Postparolo al Arturo Ŝniclo (Arthur Schnitzler): "La fianĉino" kaj "Sonĝonovelo" kaj Richard Alewyn: Postparolo al A. Schnitzler: Rondo; Amindumo. Ĉiujn tradukis Vilhelmo Lutermano. MAS-anoj povas elŝuti la tuton en formato PDF ĉe la yahoo-grupo de MAS.

Mi ne volas senigi la surprizon je la fino de La Verda Kakatuo. Laŭmemore, temas pri francaj aristokratoj, kiuj ŝatas la senton de ŝajndanĝero en la klubejo La Verda Kakatuo, kie aktoroj rolas minacojn kontraŭ la klientoj. Sed finfine okazas io neatendita . . .

No comments: