2010-12-24

Lejb Malaĥ pri Misisipi: de la jida al Esperanto

Antaŭ pli ol jaro mi skanis & enretigis la jenan:

Misisipi de Lejb Malaĥ (1894-1936) (Antaŭparolo & Biografio)

Poste mi kopodis iom esplori pli pri Malaĥ en la angla lingvo. Oni povas legi ĉi tiun jidan dramon en Esperanto sed ne en la angla. Unu mia precipa rimedo informi al diversaj anglalingvaj publikoj estas verki pri historiaj, kulturaj, literaturaj, aŭ filozofiaj temoj en rilato kun Esperanto.

Do finfine mi ĵus verkis anglalingvan blogeron (tuj antaŭe) ĉi-teme.

Malaĥ restis aŭ vojaĝis en diversaj landoj de Pollando ĝis Argentino ĝis Usono ĝis Palestino ĝis Francio. Li vekis publikan konscion pri la juda sklaviga sekskomerco en Argentino en 1926 per sia dramo Ibergus (Remuldado). Lia lasta publika verko estis Misisipi, kiun oni tradukis el la jida en la hebrean kaj laŭraporte la francan. En 1934/5 oni ludis la teatraĵon pli ol 300 fojojn en Pollando.

La esperantisto I. Jurysta priskribas en la antaŭparolo siajn motivojn por la traduko. Li forte kondamnas la usonan rasapartigan sistemon kaj la persekutadon de usonaj negroj. Li montras la klasbatalan perspektivon. Inter alia, li diras:
Tradukinte tiun ĉi verketon el la juda lingvo Esperanten, mi celas per ĝi montri la fratecan kunsenton kaj simpation de subpremata kaj persekutata popolo al samsorte malamata raso. Miaopinie, ĝuste en la nuna epoko, kiam la ĉiondetruanta faŝismo kaj naciismo penas disigi la homaron per incitado de plej malnoblaj instinktoj de popol‑ kaj rasmalamo, necesas pli ol ĉiam vekadi la klaskonscian solidarsenton inter ĉiuj laboruloj de ĉiuj rasoj sur la tuta terglobo por detrui per komunaj fortoj kaj bari la vojon al la freneziĝanta rasismo.
Ĉi tiun Jurysta verkis en 1939, sojle de la mondmilito. Post ses jaroj, lia popolo kaj kulturo estus ekstermitaj. Post aldonaj 20 jaroj, la usona rasapartiga sistemo estus leĝe renversata.

Do mi kaptas la okazon rememorigi la verkiston Malaĥ, kaj ni fieru ke oni konservas spurojn de lia vivo per Esperanto.

(Dekstre: Lejb Malaĥ)

No comments: