2009-06-02

Aktualaj Filozofiaj Lingvoj

Mi ne ĝenerale sekvas okazaĵojn en la mondo de artefaritaj lingvoj. Tamen inventado de novaj artefaritaj lingvoj, por artaj aŭ filozofiaj celoj, furoras. Filozofiaj lingvoj kiel seriozaj proponoj apartenas plejparte al la jarcentoj 17-a & 18-a. Tamen, oni ankoraŭ inventas lingvojn el ia filozofia vidpunkto.
Nu, unue, jen mia bibliografio:
Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Vidu ankaŭ mian gvidilon al Interlingvistiko:
Esperanto & Interlinguistics Study Guide / Esperanto-Gvidilo

La praulo de la moderna filozofiema artefarita lingva tendenco estas Loglan, el kies skismo naskiĝis Lojban. Ĉi tiu ambicio furoras same kun la CONLANG-fenomeno ĝenerale.

Mi ne kontrolis ĉiukaze, ĉu informoj haveblas en Esperanto, do mi provizas ligilojn al artikoloj en la anglalingva Wikipedia, la Esperanta Vikipedio, kaj aliloke pri lingvoj en kiuj filozofia dimensio troviĝas.

Mirad. La vortaro ligiĝas al semantika ontologio.

Ithkuil (la angla priskribo estas pli kompleta. Jen la Esperanta.) Temas pri nova lingvo inspirita kiel aliaj pri la Sapir-Whorf-a hipotezo, malfacila sed kun entuziasmuloj.

Toki Pona estas konata, populara kreaĵo de lingvisto, tradukisto, kaj Esperantisto Sonja Elen Kisa. Laŭdire ĝin inspiras Taoismo kaj, kiel aliajn, la Sapir-Whorf-a hipotezo.

Sed la plej defia lingvoprojekto estas Láadan (anglalingva priskribo, jen la Esperanta), feminisma lingvo kreita de Suzette Haden Elgin, iniciita en ŝia romano Native Tongue [Denaska Lingvo]. Ŝi supozas, ke naturaj--precipe eŭropaj--lingvoj limigas la esprimivon de virinojn, do ŝi kreis lingvon kiu supozeble strukturiĝas ĉirkaŭ la pensmaniero de inoj.

Jen kelkaj anglalingvaj artikoloj pri Láadan:

LáadanLanguage.org (retejo por la lingvo)
Introduction: The Construction of Láadan by Suzette Haden Elgin
Suzette Haden Elgin (hejmpaĝo)
Láadan, the Constructed Language in Native Tongue
"Introduction: The Construction of Láadan"
Láadan Working Group

Mi suspektas ke la filozofia bazo de la lingvo estas ideologia absurdaĵo, sed la subkulturo kaj ideologio ke ĉi tiu planlingvo (same kiel aliaj) indas je esplorado.

No comments: