2007-03-30

Esperanto & intelektuloj

Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado aŭ intelektulo inter plebanoj kaj nuda inter lupoj, eseo de Walter Zelazny, La Ondo de Esperanto, 2000, #5.

Pri opoziciaj ideologioj pracelismo kaj raŭmismo en la Esperanto-movado. Iam trompis min la lasta kiel alternativo al la unua. Tamen, pracelisma propagando estas kritikenda. Jen elstaraj punktoj.

Scii kion verki, kaj ne verki kion oni scias

Sendube Kálmán Kalocsay estas intelektulo, kaj lia ĉefa merito estas ne nur la majstra traduko de Infero, eĉ ne Tutmonda Sonoro, nek la originala verkaro. Lia ĉefa merito estas, ke li neniam skribis en Esperanto lernolibron por studentoj de la medicino, kion li faris en la hungara lingvo. Simple, li sciis kion verki, kaj ne verkis, kion li sciis. De tiu vidpunkto ni aprezu lian talenton de la intelektulo.

Bona ekzemplo estas Paul Neergaard, lia libro en Esperanto pri plantoj estis tradukita en kelkajn lingvojn. Kvankam elstara specialisto pri la agronomio li strebis kompreni la fenomenon Esperanto kiel intelektulo, kiel tiu, kiu kapablas pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili. Jen sub lia plumo (finfine ne lingvisto) aperis en 1942 La Esperantologio kaj ties disciplinoj — unu el fundamentaj verkoj, kiuj prilumis la postmilitan interlingvistikon.

Edmond Privat scipovis perfekte gardi ĝustajn proporciojn: kion, kie kaj en kiu lingvo eldoni.
Rimarku ankaŭ la komentaron pri pseŭdopolitiko, kiu komencas:

Kvankam neniam ili diros, ke ili politikumas, ili efektive politikumas. Esperantistoj estas neŭtralaj pri politiko, sed ne-neŭtralaj pri la lingvo-problemoj. Tiun sintenon mi taksas hipokrita, por ne diri ridinda!
Zelazny kritike pritraktas la kulturpolitikon. Li deziras, ke oni traduku iun gravan verkon el Esperanto en kelkdek naciajn lingvojn, ekz. La Infana Raso de William Auld.
Mi ne komprenas la blindan ununuran direkton de naciaj lingvoj al Esperanto. Feliĉe, Esperanto ankoraŭ ne krevis de ĉiuj naciaj antologioj. Cerxe nia literaturo ne kapablas naski novan Dostojevskij, Márquez aŭ Haszek. La tuta 19-jarcenta literaturo estis naciisma . . . .
Zelazny ankaŭ kritikas la ambiciojn de la Esperanto-movado kaj la praktikan malegalecon inter esperantistoj de riĉaj kaj malriĉaj landoj kaj absurdecon de propagandado en la tria mondo. Cetere, la oficiala strukturo de la movado stagnas.

La esperantista intelektulo historie kaj esence laboras en mizerujo. Tio estas unu faktoro en konstanta fenomeno de kabeado.

Zelazny malkonsentas la ideologion kaj propagandon de UEA.

Mi ne povas pritaksi la politikan analizon de UEA en la periodoj de Lapenna, Tonkin, raŭmismo.

Jen pesimisma konkludo:
Esperantio ne havas inteligencion, do strebado al sendependa libera penso estas vana en Esperantio, ĉar kie regas blinda ideologio tie ne trovas lokon la libera penso, kiu ĉiam estis la motoro de la historio, scienco kaj arto.
Sekvas du rebatoj. Nu, mi malaktualas pri Esperantaj aferoj. Antaŭ dudek jaroj mi simile skeptikis pri pracelismo, kaj tial tentis min la raŭmismo, sen mia kompreno ke temas pri la daŭrigo de Esperanto-kultismo sub blufa etikedo. Mi konsentas kun pluraj kritikoj, sed finfine kia la konkludo de Zelazny pri celo kaj perspektivo de Esperantujo?

No comments: