2013-08-26

Baldur Ragnarsson: poema donaco por lia naskiĝtago



Baldur Ragnarsson naskiĝis la 25-an de aŭgusto; hieraŭ kompletiĝis 83 jaroj de lia vivo. Do jen iom ĉifona donaco.






           Por Baldur

         de Ralph Dumain

Jen abstraktaj punktoj
. . . malĝangale . . . interspacoj . . .
jen tristetaj jen meditaj
rememoroj vivmomentaj.

Nepre ekzistis ekstazoj
senvorte, alilokaj okazoj.
La momentoj, kiujn tempo pistis,
fiksiĝas en ŝparemaj penssilaboj.

Komunumas ni en solo
transglacie, kiel arboj de Heine,
unu la alian ni tuŝas trans l’aero.
(legante poemaron La Neceso Akceptebla de Baldur Ragnarsson)
2013.05.09, rev. 2013.08.26

Martin Gardner, Volapük, Esperanto, Klingon

Mi eltrovis Martin Gardner (1914-2010) en 1967, iom antaŭ ol eltrovi Esperanton. Specife, mi eltrovis lian rubrikon en revuo Scientific American, "Matematikaj Ludoj." Mi estis menciita inter solvintoj de iu ludo:

Mathematical Games: Counting Systems and the Relationship between Numbers and the Real World” by Martin Gardner

Jen anglalingva nekrologo fare de mi:

Martin Gardner Dead at 95 by Ralph Dumain

En mia retgvidilo pri ludoj vidu la sekcion Homage to Martin Gardner (October 21, 1914 – May 22, 2010).

Gardner famis ankaŭ kiel pioniro kaj verkisto de la skeptikisma (en la scienca senco) movado. En la sama menciita periodo de mia vivo mi legis lian pioniran libron Fads and Fallacies in the Name of Science (1957) [Furoroj kaj Falsaĵoj Ŝajnigitaj Sciencaj].

Nu, mi jam blogis pri Gardner. Nun temas pri eseo "Klingon and Other Artificial Languages," en antologio The Night Is Large: Collected Essays, 1938-1995 (p. 162-170), originale aperinta en Skeptical Inquirer, July/August 1995. Gardner resumas la historion de artefaritaj lingvoj, de seriozaj kaj frenezulaj aprioriaj lingvoj ĝis poste. Li estas sufiĉe amike al Esperanto, ne multe al Volapük.  Li redonas rikanan poemeton pri Volapük:
Take a spoonful of English,
A modicum of Dutch,
Of Italian just a trifle,
And of Gaelic not too much;

Some of Russian and Egyptian
And them unto the whole,
With just enough to flavor,
Of the lingo of the Pole.

Some Singhalese and Hottentot,
A soupçon, too, of French,
Of native Scandinavian
A pretty thorough drench;

Hungarian and Syrian,
A pinch of Japanese,
With just as much Ojibway,
And Turkish as you please.

Now stir it gently, boil it well,
And if you've decent luck,
The ultimate residuum
You'll find is Volapük!
Gardner poste pritraktas Idon kaj mencias plurajn esperantidojn. Li listigas multajn aliajn projektojn. Li emfazas Interlingua de Giuseppe Peano kaj mencias ties idojn. Gardner reliefigas Interglossa de Hogben sed ankaŭ projekton kiun mi ne konis, Euphony de Wilfred Stevens, kiu ĉerpas el 30 lingvoj. Gardner transiras al la kategorio de artefaritaj lingvoj kaj lingvaĵoj en literaturo kaj en esoteraĵoj. Kuriozaĵo estas "Enochian" [Ĥanoĥa] de John Dee en la 16a jarcento, kiu supozeble estas la lingvoj de anĝeloj kaj Edeno.

La finaj subkategorioj estas subkulturaj ĵargonoj, misteraj lingvoj de religiaj sektoj, gestlingvoj, eksterteranaj lingvoj en sciencfikcio, kaj aliaj. En Aldonaĵo de 1995 Gardner mencias Novial, Loglan, Lojban, Mangani (en Tarzan), Elvish (Tolkein), Confluence (Brian Aldiss).

Referencoj al la eseo de Gardner's troveblas aliloke. Surprize, estas ampleksa artikolo en la gazeto The Village Voice: "Pük, Memory:Why I Learned a Universal Language No One Speaks" de Paul LaFarge (Aug. 1, 2000).

La eseo de Gardner estas ankaŭ referencita ĉe Volapüka retejo, verkita en Volapük kaj en la angla:

O fat obas - dil balik

Pük, Memory estas referencita ankaŭ en blogo there's our catastrophe.

Notu, ke en la angla la titolo de la artikolo estas vortludo, bazita ĉi tiel:

(1) "Pük, Memory" similsonas al "Speak, Memory" [Parolu, Memoro], titolo de verko de Vladimir Nabokov.
(2) "Pük"en Volapük preskaŭ samsonas al la angla "puke," vulgara vorto kiu signifas "vomu."

Amuze!

2013-08-24

Sava la Savontino inter la behinoj

Esperantujo plenplenas da frenezuloj. Do . . . Jen la aŭtobiografio kaj verkprojekto de Gerard Cool:

Pri la aŭtoro

Post biografiaj informoj:

En la jaro 2000 aperis lia unua libro ne-faka. ”SAVA, la Savontino” kune kun la al ĝi apartenanta verketo (broŝuro) , la ”Mond-Sav-Plano”. Ili estas la komenco de serio kun f i k c i a d o (fantaziado) pri la estonto Homara. Unu jaron poste aperis la volumo kun la du titoloj ”La Misio de SAVA” kaj ”la Kuranto, la Instruanto”. En 2002 aperis tiu ĉi verko pri 4 estontaj socialaj stadioj de la homaro kiun spertas Si-Bandung en la sama korpo per alternaj dormoj glaciaj kaj vekiĝoj el tiuj dormoj. La aŭtoro planas lastan verkon en tiu ĉi serio kiu priskribos la homaron en la jaro 5040, dum la lasta evolua stadio de la materia homaro sur tiu ĉi tero.
La jena recenzo donas pluajn informojn kaj takson de la koncerna projekto:

Politike korekta evangelio 
(Cool, Gerard. Sava la savontino. — Pazarĝik: Belloprint, 2000. — 250 pĝ.)
de Nikolao Gudskov, La Ondo de Esperanto, 2001: 3 (77)

La verko estas evidente senvalora specimeno de freneza esperantistma kulteco, do preterlasinda, sed notu:
La verko havas idean fonon, pruntitan el diversaj literaturaj verkoj, filozofioj kaj sociaj movadoj. Kiam oni legas ĝin, senteblas tre grava influo de Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári (modernaj homoj estas ofte nomataj “behinoj”), supre menciita libro de Heinlein, teorio pri reenkarniĝo, instruo de Martinus (modernaj homoj estas nomataj, krom “behinoj”, ankaŭ “krizhomoj”, kiuj nur evoluas direkte al “veraj homoj”), modernaj programoj de verduloj. La bazo de la Mond-Sav-Plano estas Esperanto, vegetaranismo, ŝanĝo de la karaktero de moderna kapitalismo kaj kelkaj aliaj similaj konceptoj. En la libro ĝenerale senteblas forta kontraŭstaro al kapitalismo, globalismo, tutmonda disvastigado de la angla lingvo, nuntempa kristanismo (speciale Rom-Katolika eklezio). Ĝenerale, senteblas ke la aŭtoro estas esperantisto, proksima al verduloj, kun certaj mistikaj inklinoj. 

2013-08-22

Sciencfikcio & Esperanto (17): Valentina Zhuravleva (2)

Mi jam blogis pri sovetia aŭtoro Valentina Ĵuravlova kaj donis kelkajn retligojn inkluzive de unu angla traduko:

"Starlight Rhapsody" by Valentina Zhuravleva, "Moscow News", January 1, 1960. p. 7

Mi enretigis la tradukon el Esperanto de Don Harlow, aperintan en The Magazine of Fantasy and Science Fiction (Januaro 1964):

Starlight Rhapsody” by Valentina Zhuravleva, translated from Esperanto by Donald J. Harlow

Kaj jen la Esperanta versio, mem traduko el la rusa:

Starluma Rapsodio” de Ĵuravleva Valentina, tradukis Aleksej I. Verŝinin

Mi ne eraris: "Starluma" aperis tiel en Norda Prismo. Mi ne scias kial. La korekta vorto estas "Stelluma."

Ĉiaokaze, ĝi estas ĉarma rakonto.

Hermann Hesse en Esperanto

Mi jam blogis pri Hermann Hesse sub temo ars combinatoria. Bibliografion de Hesse en Esperanto vi trovos en mia retpaĝo:

Hermann Hesse, Esperanto, Klera Utopio, Universala Lingvo / Intellectual Utopia, Universal Language

Kiam mi kompilis tion, interesis min la verko La Vitroperla Ludo (Das Glasperlenspiel), la precipa temo de la retpaĝo.

De tiam aperis nova traduko en Esperanto, Sidarto, tradukita de Detlef Karthau, eldonita de Mondial en 2010.

Hesse furoris inter junuloj kiam mi estis dekumulo antaŭ 45 jaroj. La plej konata kaj legata verko estis ja Sidarto. Mi legis kelkajn verkojn de Hesse, sed Sidarto estis mia malplej favorata. Laŭmemore, mi tute malŝatis Budhon. Sed Esperatistoj, se vi ne legis la romanon nacilingve, mem juĝu.

Tiutempe mi legis ankaŭ Demian, kiu haveblas ankaŭ en Esperanto per Mondial. Mi memoras 
malmulton pri ĉi tiu romano, krom ke la rolulo Demian surportas la "signon de Kaino." (La reklamo de la Esperanta traduko mencias tion.) Pro tio mi inkluvizos Demian en miaj konstruataj bibliografioj pri beletraj pritraktoj de la Edena kaj Kain-Habela mitoj en angla kaj Esperanta literaturoj.

2013-08-21

Borges en Esperanto (9): Bibliografio en "Literatura Foiro" en 1986

La plej kompleta kaj sola antologio en Esperanto da verkoj de Jorge Luis Borges estas:

La sekreta miraklo (1986)
Serio Mondliteraturo, Volumo 16

Tradukis el la hispana: Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey Kompilis kaj redaktis: István Ertl

Tie vi trovos la enhavtabelon. Specifaj verkoj troveblas dise en la Interreto, inkluzive de mia retejo. Konsultu antaŭajn afiŝojn.

Kelkaj noveloj ricevis pli ol unu tradukon, ekz. La domo de Asteriono tradukita de Manuel Giorgini.

Jen bibliografio kun aldonaj informoj kaj ligoj kiu aperis en 1986:

JORGE LUIS BORGES EN ESPERANTO

el Ficciones (1944)
La loterio de Babilono, tr. Giulio Cappa, en La Kancerkliniko 4:1977

La biblioteko de Babelo, tr. G. Cappa, en La Kancerkliniko 5:1978 kaj Sferoj 2

La sudo, tr. Enio H. Garrote, en Argentina Novelaro (tria serio)
el El Aleph (1949)
La domo de Asteriono, tr. Zsuzsa Varga-Haszonits, en Hungara Vivo 2:1977

La du reĝoj kaj la du labirintoj, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 77:1983
el Otras inquisiciones (1952-1966)
La enigmo de Edward Fitzgerald, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 90:1985

Pri la analiza idiomo de John Wilkins, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 63:1980

Pri la klasikaĵoj, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El hacedor (1960)
La faristo, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Vualitaj speguloj, tr. G. Cappa, en Fonto 22:1983

Ragnarök (la krepusko de la dioj), tr. G. Cappa, en Fonto 23: 1983

Borges kaj mi, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el El otro, el mismo (1964)
La forano, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Elogio de la sombra (1969)
Laŭdo de ombro, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982
el El libro de arena (1975)
La libro el sablo, tr. Liven Dek, en Literatura Foiro 76:1982 kaj Sferoj 4
el Antología poética (1980)
Poemo pri la donacoj, tr. G. Cappa, en Fonto 14:1982

Spinozo, tr. Julius Balbin, en Fonto 24:1983

Arto poezia, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986
el Los conjurados (1985)
La longa serĉado, tr. G. Cappa, en Literatura Foiro 98:1986

FONTO: Borges, Jorge Luis. “Borges, mistera klasikulo,” tradukis Giulio Cappa, Literatura Foiro, n-ro 98, aŭgusto 1986, p. 6-12. Tradukoj kun notoj kaj ĉi tiu biblografio (p. 12).

Ankaŭ en ĉi tiu numero:

Ullman, Pierre. “Miaj renkontoj kun Jorge Luis Borges,” p. 4-5.

Vidu ankaŭ:

Borges, Jorge Luis. “La viro ĉe la sojlo,” tradukis Liven Dek, Literatura Foiro, n-ro 99, oktobro 1986, p. 12-15. Kun antaŭnoto de Dek kaj traduketo de Gaston Waringhien. 


2013-08-19

Librokluboj & Imre Madách

Kie oni trovu diskutejojn pri beletro en Esperanto interrete?  Ekzistas, mi supozas, pluraj grupoj, sed la jena estas laŭ mia sperto la ĉefa:

per-esperanto-literaturo · Literaturo en kaj per Esperanto

Tamen la grupo plejparte temas pri interŝanĝado de informoj ol analiza diskutado de verkoj.

Jen nova diskutejo:

Librokluboj

Mi partoprenas la jenan diskutgrupon:

I. Madách - Tragedio de l'homo

Ĝis nun la diskutado ne viglas, kaj precipe mi instigas ĝian antaŭenigon. Mi raportos plu almenaŭ pri mia analizo de la verko.

La jena blogo estas efektiva morta, sed troveblas multaj recenzoj:

Lego-klubo de Kvinpetalo

Mi ne memoras, ĉu ekzistas viva retejo por esperantistoj, kiel por anglalingvanoj kiaj Goodreads, kie ĉiuj povas meti recenzojn. Do bonvolu informi se vi scias pri recenzejoj aŭ diskutejoj pri beletro.