2011-01-31

Zamenhof: nova retligaro, sed ankaŭ filmeto!

Meze de decembro mi ricevis informon pri grava novaĵo:

Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof! ĉe Esperanto.cz.

Ĝi bonege komplementas mian propran laboron:

Zamenhof & Zamenhofologio: Retgvidilo / Web Guide

Sed ĉi tiel alvenis eĉ pli ekscita surprizo. Jen!





Ankaŭ mirinda estas al aldono de sono, ĉar tiam ekzistis nur silentaj filmoj.

Ĉiuokaze, komparu ĉi tion al la filmeto de Zamenhof kiun mi akiris meze de la pasinta jaro kaj enretigis:

Filmeto de D-ro L. L. Zamenhof! / Film of Dr. L. L. Zamenhof!

Ĉi tiun mi ĵus aldonis al Vimeo:

L. L. Zamenhof: filmeto / film (Barcelona, 1909?) from Ralph D on Vimeo.

Ĉi tiu estas la 50a mia ĉi-tiea blogero ĉi-monate, la plej multe ajnamonate ĝis nun. Jen taŭga fino de la monato, ĉu ne?

Baldur Ragnarsson, nobelpremioto?

Eble vi memoras, ke oni iam promociis William Auld kiel kandidaton por la Nobel-Premio de literaturo. Akademio Literatura de Esperanto nun rekomendas veteranan poeton Baldur Ragnarsson kiel Nobel-kandidaton. Notu ankaŭ:

Baldur Ragnarsson - Bibliografio de la verkoj en Esperanto

Atentu ankaŭ retligojn, precipe al la jenaj retejoj:

Baldur Ragnarsson (OLE)

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

La (ne plu vivanta) Don Harlow provizas sonregistraĵon de Finosortas.

Pro mia intereso pri la temo, mi mencias la poemon La filozofio.

Kompreneble, oni trovas Baldur Ragnarsson ĉe Vikipedio. . .

. . . kaj eĉ en la anglalingva Wikipedia (in English).

Ragnarsson estas ankaŭ tradukisto kaj eseisto kaj poeto en la islanda lingvo. Miareteje troviĝas iu unika eseo:

Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson

Notu ankaŭ:

The Secret Malady of Esperanto Poetry (1973) by Dr. Julius Balbin

Juda kosmopolitismo, Zamenhof, & la aktuala morala krizo

La aŭtoro maltranvilas pri la stato de la juda popolo kaj naciismo. Li deziras, ke judoj denove funckiu kiel liberaliga pontopopolo inter diversaj kulturoj. Li pensas pri la aktuala konflikto pri islamanoj en eŭropaj landoj.

The results of this closing of the national soul are very sad. For the first time in millennia, we are not at the forefront of influence on the world. In the past, there was hardly an era in which we did not have an influence. Take Jesus, for example. His teachings and values sprang from the Jewish core of the Second Temple period. Those who sowed the European renaissance included descendants of Jewish Marranos, who brought the wisdom and achievements of ancient Greece, which had been preserved by the moderate and tolerant Muslim philosophers, back home.

It is impossible to decipher the codes of modern times without Spinoza or Moses Mendelsohn. And what would the previous century have been like without Marx and his communism, on one hand, or Freud and the individual soul, on the other? That period also produced Trotsky, Zamenhof and others, and their dreams.
SOURCE: "The Jewish people's new task" by Avraham Burg, Haaretz, 10.09.07.

Rankopedia: Favourite Artificial Language / Favorata artefarita lingvo

Kiu estas via favorata artefarita lingvo? Vi povas ŝanĝi la statistikon:

Rankopedia: Favourite Artificial Language

Esperanta estas la plej favorata. Estas multaj surprizoj en la listo; ĝia ordo mem ŝajnas artefarita. Enestas malnovaj obskuraj sed konataj lingvoprojektoj kaj novaj, obskuraj aferoj tute novaj je mi.

Babm, obskura ekzotikaĵo, kiun mi eltrovis en publika biblioteko antaŭ pli ol 40 jaroj, rangas #9. Lojban estas #10. Kaj Klingon nur #15. Tiu ordo estas nekredebla.

Solresol troviĝas ĉe #13, Neo ĉe #23. Pluraj rangeroj havas sencon, pluraj estas absurdaj.

Vi povas ŝanĝi la rezultojn per viaj voĉdonoj.

Interlingvistiko: Journal of Universal Language

La jena revuo abundas je artikoloj pri interlingvistikaj temoj. Notu aparte la kontribuaĵojn de Andrew Large, serioza esploranto de lingvaj problemoj kaj interlingvistika historio. Alan Libert verkis ankaŭ kelkajn librojn. Ŝajnas, ke oni pripensas ian idealan helplingvon baptitan "Unish".

Journal of Universal Language, under the auspices of Language and Translation Research Institute, Sejong University, Korea

"Redundancy Elimination: The Case of Artificial Languages" by Isabella Chiari
Volume 8 no. 2, September 2007, 7-38
"Neutrality of International Languages" by Haitao Liu
Volume 7 Number 2, 2006, pp. 37-64
"Questions in Natural and Artificial Languages" by Christo Moskovsky & Alan Libert
Volume 7 Number 2, 2006, pp. 65-120
"The European Union's Need for an International Auxiliary Language" by Federico Gobbo
Volume 6 Number 1, 2005, pp.1-28
"English, Unish, and an Ideal International Language: From a Perspective of Speech Sound and Writing System" by Young-Hee Jung
Volume 5 Number 2, 2004, pp. 21-36
"Possibilities for Passives in Natural and Artificial Languages" by Christo Moskovsky & Alan Libert
Volume 5 Number 2, 2004, pp. 101-149
"The Universality Voice Recognition Systems Toward a Universal Language" by Carmen Diez-Carrera & Carlos Gonzalez-Ruiz
Volume 4 Number 2, 2003, pp.1-26
"A Survey of Relative Pronouns and their Uses in Natural and Artificial Languages" by Alan Libert & Christo Moskovsky
Volume 4 Number 2, 2003, pp. 61-116
"Marketing an International Auxiliary Language: Challenges to a New Artificial Language" by Neil Olsen
Volume 4 Number 1, 2003, pp. 75-89
"The Writing System of an Artificial Language For Efficient Orthographic Processing" by Miho Sasaki
Volume 4 Number 1, 2003, pp. 91-112
"Evolution of the Pattern of Pronouns and Pronominal Adverbs in Artificial Language" by Andrey Yakovlev
Volume 4 Number 1, 2003, pp. 113-141
"A Comparison of Unish Grammar with Esperanto" by Dong-Young Lee
Volume 3 Number 2, 2002, pp. 57-74
"Language Universals and Universal Language: The Case of the Accessibility Hienarchy in Relativization" by Jae Jung Song
Volume 3 Number 2, 2002, pp. 113-137
"Typology of Coreferential Possessive Anaphora and Neo-Gricean Pragmatics: Implications for a Newly Designed Artificial Language" by Yan Huang
Volume 3 Number 2, 2002, pp. 31-56
"Situation Aspect as a Universal Aspect: Implications for Artificial Languages" by Zhonghua Xiao & Anthony McEnery
Volume 3 Number 2, 2002, pp. 139-177
Volume 3 Number 1, 2002, entire issue, e.g.:
"The New Babel: Language Barriers on the World Wide Web" by Andrew Large, pp. 77-95
Volume 2 Number 1, 2001, entire issue
Volume 1 Number 1, 1996, entire issue, e.g.:
"The Prospects for an International Language" by Andrew Large, pp. 20-34

2011-01-30

Zamenhof estis nudisto!


Vola Püg', la reta gaseto estas malaperinta retejo, sed danke al la "Wayback Machine" ĉi tiu nemalhavebla kultura eldonaĵo estas konservita.

Agora: fikcia filmo pri Hipatia

Laŭ Vikipedio, Hipatia (greke Yπατία, alternative Hipatio) "naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Aleksandrio - murdita la 12-an de marto 415 en Aleksandrio) estis filozofino helena." Fakte, ŝi estis murdita de fanatikaj kristanoj en pli vasta potencolukto inter "paganoj", kristanoj, kaj judoj.

Agora (2009) estas luksa fikcia hispana filmo pri Hipatia. (Por pluaj informoj rigardu la Interretan Filman Datumbazon, kaj la filmdisko [DVD] de la filmo estas akirebla.) Kvankam la aŭtoroj asertas ke ili ne intencas abomenigi kristanismo, la kristanoj estas potencavidaj sovaĝbestoj. Kiam oni inkvicizias Hipation pri ŝia religio, ŝi respondas: "Mi kredas je filozofio."

Kompreneble,ĉi tiu fikciaĵo ne estas historie plena aŭ ĝusta. Kompreneble, ankaŭ nia scio pri la tuta historio restas nekompleta. Hipatia estas heroino de la Klerismo. Ĉi-filme, oni enkondukas novan fikcian elementon: Hipatia cerbumas pri la mankoj de la Ptolemea astronomio. Ŝi konsideras la eblan verecon de la sunocentrisma teorio de Aristarko kaj eĉ elpensas la koncepton de elipsaj planetaj orbitoj kiun fakte Kepler eltrovis post multaj jarcentoj.