2013-08-12
2013-08-11
Vörösmarty & Babits en 'Tutmonda Sonoro' & 'Hungara Antologio'
Tutmonda Sonoro (1981), antologio de tradukoj el multaj lingvoj de Kálmán Kalocsay, bonŝance por ni haveblas interrete, ĉe la sama retejo kie troveblas aliaj verkoj de eminentaj hungaraj esperantistoj.
Ne estus surprizo, se oni trovus samajn poemojn en pli ol unu antologio kaj/aŭ en revuoj. Nun mi volas kompari la enhavojn de Tutmonda Sonoro (TS) kaj Hungara Antologio (1933) (HA) pri kelkaj poetoj kiujn interesas min, du nun.
Mihály Vörösmarty:
Pensoj en la biblioteko (TS & HA)
La maljuna cigano (TS)
Antaŭparolo (HA)
La homoj (HA)
Mihály Babits
Fortissimo (TS & HA)
Cigano en la mortkondamna ĉelo (TS & HA)
Cigankanto (HA)
La Danaidinoj (HA)
Du Fratinoj (HA)
Naiva Balado (HA)
Vintra Kanto (HA)
Vespera Demando (HA)
Nova Jaro (HA)
Strato Antaŭtagmeze (HA)
Strato Vesperiĝe (HA)
Delonge Forsonoris Temp' de Sappho (HA)
En Arbara Loĝejo (HA):
--> K. Kalocsay kaj G. Waringhien: Korespondaĵoj
Mitologio [novelo] (HA)
Verkis
Ralph Dumain
je
5:07 AM
0
komentoj
Rubrikoj: antologioj, beletro, Hungario, Kalman Kalocsay, Mihály Babits, Mihály Vörösmarty, poezio
2013-08-10
100 plej legindaj tradukaĵoj
Jen:
100 plej legindaj tradukaĵoj
Listo kompilita de Edmund Grimley Evans, aperinta en revuo Esperanto, novembro 2010.
Kion vi pensas pri ĉi tiu listo? Kiujn verkojn vi aldonus?
Mi jam legis, en Esperanto, antaŭ jardekoj:
Aszlányi: Sep vangofrapoj
Martinson: Aniaro
Milne: Winne-la-Pu
Tragedio en la universo (jugoslavaj astronomoj)
Zweig: Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj
Nur en la angla mi legis:
Cabell: Jurgen
Camus: La fremdulo
Čapek: Milito kontraŭ salamandroj
Frank: Taglibro de Anne Frank
Kafka: La metamorfozo
Orwell: Mil naŭcent okdek kvar
Poe: La falo de la domo Usher
Sartre: La naŭzo
Stevenson: D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde
Tolkien: La Mastro de l' Ringoj
Verne: Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj
Mi legis aliajn verkojn de pluraj aŭtoroj en la angla aŭ/kaj en Esperanto. Kompreneble, mi ŝatus legi multajn el la nelegitaj verkoj. Mi posedas plurajn librojn en la listo kiujn mi ne legis.
Mi plej ŝatus akiri:
Borges: La sekreta miraklo
Cabell: Jurgen
Kertész: Sensorteco
Mi jam legis multe da Borges kaj Cabell en la angla. Mi kolektas tradukojn de Borges en Esperanto.
Verkis
Ralph Dumain
je
2:09 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, bibliografio, tradukado
Charles Baudelaire: L'Horloge / La Horloĝo
LA HORLOĜO
Horloĝ'! Fatala dio, terura, senkompata!
Per fingro ĝi minacas: "Jen tempo por memor'!
Vibrante la Doloroj en via tima kor'
Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata;
Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'
Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando;
Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando
Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.
La trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo
Flustretas: Rememoru! Per insektvoĉa tint'
La Nuno jam parolas: Mi estas la Pasint'
Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.
Remember! Rememoru, fuŝul'! Esto memor'!
(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)
Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango:
Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or'!
Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos
Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon! Jen fatal'!
Memoru! Tago svenas; densiĝas nokt-vual';
L' abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.
Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',
La Virt' majestas, via edzin' ĝis nun virgino,
La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino!)
Alkrios: Mortu, olda poltrono, troas tard'!"
El: Baudelaire, Charles: La floroj de l' malbono, elfrancigis K. Kalocsay
kaj G. Waringhien (La Laguna: Stafeto, 1957), paĝoj 188-189.
Verkis
Ralph Dumain
je
12:32 AM
0
komentoj
Rubrikoj: Charles Baudelaire, franca literaturo, Gaston Waringhien, Kalman Kalocsay, poezio
2013-08-09
Charles Baudelaire: Habelo & Kaino & aliaj
Jen:
Habelo kaj Kaino (el La Floroj de l’Malbono)
de Charles Baudelaire,
tradukis Kálmán Kalocsay.
Baudelaire simpatias la rason de Kaino, anticipas renverson de la kosma ordo. Jen ero en mia dokumentado de la Edena kaj Kaino-Habela mitoj.
Jen aliaj tradukoj de Baudelaire en Esperanto:
-
La Albatro [KALOCSAY Kálmán] & ĉe Babelmatrix
La celo de la poezio [André ALBAULT]
La fremdulo [A. NURAK] Unikoda versio
Invito por vojaĝo [K. de KALOCSAY]
La kato [Mireja COROBU]
La kato ["Filip_fr"]
La kato [Gaston WARINGHIEN kaj Kálmán KALOCSAY]
Humphrey Tonkin en anglalingva intervjuo mencias komparon fare de William Auld de angla and esperanta tradukoj de "L'albatros":
An Interview with Humphrey Tonkin
Verkis
Ralph Dumain
je
11:25 PM
0
komentoj
Rubrikoj: Baldur Ragnarsson, Charles Baudelaire, franca literaturo, herezuloj, Humphrey Tonkin, Kaino, Kalman Kalocsay, mitologio, poezio
Sennaciismo revizitata
Jen reeldono de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT):
Du klasikaĵoj pri sennaciismo; tekstoj de V. Elsudo kaj E. Lanti; kun enkonduka antaŭparolo de Gary Mickle
La jena prezento okazis en la 86a SAT-Kongreso okazinta en Madrido de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2013:
i ne entenas estimon pri anarkiismo, sennaciismo, aŭ Lanti, sed Gary Mickle estas inteligenta homo, do eble enestas io lerninda.
Verkis
Ralph Dumain
je
10:21 PM
0
komentoj
Rubrikoj: anarkiismo, Eugène Lanti, Gary Mickle, laborista movado, sennaciismo, videoj
2013-08-08
Johannes Linnankoski's 'Eternal Struggle': Cain vs Abel
Johannes Linnankoski (Pseudonym of Johannes Vihtori Peltonen, 1869-1913): Literature in English & Esperanto
I read a synopsis in Esperanto of Johannes Linnankoski's Ikuinen taistelu (Eternal Struggle), which has never been translated from Finnish to English or to Esperanto:
Setälä, Vilho. “La tragedio de l’ homo—la eterna lukto,” Norda Prismo, 1969, n-ro 1, p. 9-13.
He was inspired by Imre Madách's The Tragedy of Man. Here Cain is the most sympathetic figure; he represents human enterprise as opposed to the lazy regression to the infantile state represented by Abel. Adam is a broken, defeated man. Cain is the one who sees the potential of human industriousness, supported by his wife Ada. I'm not so sure about Lucifer, who encourages Cain's rebellion.
I see the influence of Madách in Cain's wife Ada; she, like Madách's Eve, seems to represent the material will to live, not to accept hopelessness. Cain, in despair after killing Abel, seeing his future as nothing but misery, contemplates suicide, but Ada, representing the life force, talks him out of it, telling him she is pregnant and that the future can be filled with joy as well as heartbreak.
There remains an inherent weakness, or at least something unresolved, even in the inversion of the orthodox interpretation of the Biblical myth: neither Lucifer nor Cain are completely autonomous figures; they are dynamic, but still reactive, which implies, I suppose, that no one is really self-determining in an oppressive universe.
Mythological symbolism has its limitations, but it is one of the ways in which humans are able to conceptualize their experience, and it can be highly protean even as orthodox interpretations are imposed by authoritarian institutionalization.
It has been thought by some people who see something liberatory in Biblical mythology--I think Ernst Bloch was one of them--that there is a dynamic here opposed to the static view of the cosmos in Eastern religion in which the order of things is fixed for all time and the individual's task is to be harmoniously absorbed into it. Mythical structures can be reinterpreted multiple ways and if one sufficiently abstracts out of dogmatic religious doctrines and institutions, one can prove just about anything. Yet while rejecting liberation theology I do see a dynamism here that is much more interesting to play with than the New Age crapola that serves the smug and the comfortable.
Verkis
Ralph Dumain
je
1:22 AM
0
komentoj
Rubrikoj: beletro, bibliografio, Edeno, finna literaturo, herezuloj, Imre Madách, Johannes Linnankoski, Kaino, literaturkritiko, mitologio, mondliteraturo, Sándor Szathmári, Vilho Setälä
