2011-11-10

Maks', la ŝejk'

Subite, pro nenia konata kaŭzo, mi rememoris maldecan poemon en romano Mistero Minora de Ferenc Szilágyi, kiun mi legis antaŭ preskaŭ 40 jaroj. Jen:

Maks', la ŝejk', galope krimas.
Ĉiuj tremas. Mi ne timas.
Stulta Makso, kara Makso,
Kiam venos la klimakso?
Clelia Conterno GUGLIELMINETTI raportas en sia recenzo en La Nica Literatura Revuo, ke ŝi trovis ĉi tiun detektivromanon senvalora ĝis alveno ĉe ĉi tiu poemo, kaj poste la romano ravis ŝin.

Teodor Julin favore recenzis kaj resumis la romanon en Norda Prismo.

Aktuala verkisto Sten Johansson en recenzo Minora sed mirinda ne nur alte taksas la verkon sed pledas por restarigo de Szilágyi en la panteonon de esperantistaj verkistoj.

Rigardu ankaŭ Ferenc Szilágyi: Tiel okazis : aŭ mistero minora ĉe retejo Originala Literaturo Esperanta.

Troviĝas aludoj al ĉi tiu verko en satira poemo Balado pri la Movado de Carlo Minnaja.

2011-11-07

Nova filmo pri Zamenhof


Projekto de Imagu Filmoj
 

Sintel in Esperanto

Por via intereso:

2011-11-06

Datrevena Rememoro pri William Auld

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de eminenta Esperantista verkisto William Auld (6 novembro 1924 – 11 septembro 2006). Do jen denove:

William Auld Memorial Page / En Memoro

Rigardu la aktualan blogeron de Aleksander Korĵenkov ĉe La Balta Ondo:

Bill Auld: “Tute alia mondo kuŝas antaŭ vi”

Ankaŭ notu aliajn retligojn tie.

Descartes to Mersenne on universal language, Ramón Llull

It is well known that Descartes is a pioneer in having provided inspiration for the universal language idea, in an era when the scientific revolution was accompanied by a philosophical revolution and the attempt to perfect human thought via the construction of logically ordered languages. An entry point for this literature can be found in my bibliography, with web links:

Philosophical and Universal Languages, 1600-1800, and Related Themes: Selected Bibliography

Descartes' key letter on the subject can be found in English translation on my web site:

Descartes to Mersenne, 20 November 1629 

It is also well known that the medieval mystic Ramón Llull was a pioneer of the ars combinatoria, which inspired the philosophical language program as well as modern developments in logical calculi. Descartes himself was not so charmed by him:

Descartes to Mersenne, 25 December 1639

2011-11-01

Zombioj en Esperantujo (2)

Mi raportas nur, ne komentas. Jen plu por zombiologo en Esperantujo:

La Balado de Joe Hill en Esperanto

En la fako SAT Kulturo ĉe la retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda trovas retpaĝo pri la laborista kanzono kaj laborista martiro Joe Hill.

Tie oni trovos la partituron kaj lirikon de la kanzono en Esperanta traduko, biografieton, fotografon, kaj ligon al sondosiero de kanto de la Esperanta versio.

Kaj jen Paul Robeson kantas en la originala angla: