2011-03-07

William Auld revizitata (2)

Pli ol unufoje William Auld respondis al koncero ke eble liaj verkoj ne pentras sufiĉe rozkoloran mondbildon. Jen unu respondo, el antaŭe nekolektitaj liaj poemoj.


Al Iuj Kritikintoj
1962

Ho kantu, vokas ili,
pri l’ paco homdestina!
Jes — kial ne jubili
en ombro gilotina . . . ?


FONTO: En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro, red. Aldo de’ Giorgi (Pizo: Edistudio, 1987), p. 679.

William Auld revizitata (1)

Mi ĵus enretigis kelkajn poemojn de William Auld:

"Al la Granda Masonisto" estas trista omaĝo al Zamenhof. Mi havas nenian ideon pri la intenco de Auld, sed ĉi tiu poemo kaptas la ĝustan formon kaj humoron de bluso.

La poemo pri kapitalismo troviĝas inter la antaŭe ne kolektiktaj poemoj de Auld. La ĝustajn parametrojn mi ne konas, sed Auld estis iaspeca socialisto. En letero al mi li esprimis malaprobon de la reakcia politiko aktuala. Jen specimeno de la sinteno de la juna Auld; komparu al alia poemo . . .

"La perfidita juno"

Jen aktuala retligo por poemoj en la literatura retejo de Don Harlow kies ligoj estas nun malĝustaj:

"La Afero" & "Averto", Penseo 2, aŭgusto 1990

2011-03-06

Lou Harrison & la gamelono

Sabaton vespere, la 4an de marto 2011, en Vaŝingtono okazis la dua evento en soleno de komponisto kaj Esperantisto Lou Harrison. Ĉeestis kelkaj lokaj esperantistoj (plus kunulinoj), kaj tie ni renkontis ankaŭ iaman esperantistinon el Minsk.

Ni esperis aŭskulti gamelonan koncerton, sed okazis serio de prelegantoj kun filmetoj, bildoj, montrado de instrumentoj. . . kun frandaĵoj por ni gastoj.

La ambasadejo de Indonezio estas grandioza, belega konstruaĵo kiun originale posedis iu riĉulo. Oni ne anticipis ke venus 300 gastoj. Estis multaj ĉeestantoj kiuj plenigis du ĉambrojn, pluraj starantaj. La unua preleginto parolis klare, sed estis malfacile kompreni la ceterajn se oni sidis en la dua ĉambrego.

La unua preleginto estis la plej interesa. Li parolis pri Harrison mem. Post iom da ‘politike korekteca’ cerbumado pri ‘kultura alproprigo’, li priskribis iom da historio de engaĝo pri gamelona muziko fare de okcidentaj komponistoj. Mi antaŭe havis nenian ideon ke Debussy estis admiranto de ĉi tiu muziko. Ankaŭ usona komponisto Henry Cowell, kiu edukis Harrison, estis tia. (Mi ne estas fakulo pri la tradicio de usona eksperimenta muziko, sed ĝi estas tre interesa, aparte ĉar ĝi ne sklavis al eŭropaj modeloj.) Ni lernis pri la filozofio kaj priokupoj de Harrison pri paco, justeco, kaj egaleco de ĉiuj popoloj. La preleginto eĉ menciis Esperanton! Ĉirkaŭ 1947, kiam Harrison spertis psikan krizon. Li okupis sin pri Esperanto, kiu kongruas kun sia filozofio de la unueco de la homaro.

La ambasadoro, la tria parolinto, parolis pri la epoko de koloniismo kaj la rara apreco de lia kulturo fare de okcidentanoj. La kvara, indonezia majstro, parolis pri la gamelono mem, sed mi ne povis kompreni lin. Finfine, estis tro da parolado, preskaŭ neniom da muziko, sed tamen eduka afero. Kaj ni povas denove fieri pri nia lingvo.

2011-03-05

Esperanto-parolantoj en la mondo

Mi ne scias kiel utila estas ĉi tio, sed jen por via informo:

Esperanto-parolantoj en la mondo

Oni povas subskribi peticion, kiu celas "Kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo." Nu, mi skeptikas, sed vi rajtas elekti partopreni laŭguste.

Baldur Ragnarsson: por diskuto

Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo. Pluajn retligojn ĉi-temajn troveblas ĉi-bloge.

Ĉe la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX

La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

... Sed ankaŭ tiu tempo ...

La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX

"Nerimarkitaj Herboj"  (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Restas 3 pluaj poemoj troveblaj ĉe la retejo de Don Harlow, sed verŝajne mankos sufiĉa tempo. Ĉiu havas propran guston: mi intence elektis la plej malfacilajn poemojn, ĉar mi preferas fosi sub la surfacon. La laste nomita ne estos tiom kaprompa, kaj ĝin akompanas anglalingva traduko de Jim Lieberman, kaj eble tio instigos komencantojn.

Ho Francis, Francis, Francis refoje

Ha, mi travestias poemon "Rimletero" de William Auld, la lasta poemo en poemaro Humoroj. John I. Francis estas unu el miaj favorataj Esperantistaj verkistoj. Jen unu apreco de Francis:

John Francis: pintulo bezonas reeldonon de Baldur Ragnarsson
Libera Folio, 2006-05-02 (Unue aperis en Juna Amiko, foto el La Brita Esperantisto)

Temas ĉefe pri la grandega romano La Granda Kaldrono (1978), kiu estas elĉerpita kaj meritas reeldonon.  Mi bonŝancas posedi ekzempleron, bedaŭrinde nelegitan. Mi memoras ke oni atendis dum multaj jaroj la eldonigon de ĉi tiu romano, do mi rapidis aĉeti ĝin.

Ragnarsson mencias la novelarojn de Francis kaj alian romanon, Misio sen Alveno (1982), kiun legas kaj diskutis kelkaj anoj de la literatura rondo de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono antaŭ du jardekoj. Ne menciita estas alia romano, La Kastelo de Vitro (fantasta romano, 2004).

Ragnarsson diskutas la poemon La kosmo, kiu debutis en la pionira verko de la "skota skolo", Kvaropo (1952).

La novelaro Vitralo (1960) estas unu el miaj favorataj Esperantaj volumoj. Elstaras je Ragnarsson "Ĝermoj en rikolto" (kiu troviĝas en almenaŭ unu antologio) kaj "La tuŝo de morto".  Mi bone memoras la unuan. Mia favorata tamen estas la genia "La Tento de Kul". Mi ŝatas ĝin tiel ke mi tradukis ĝin anglalingven:

"The Temptation of Kul" by John I. Francis, a tale of absolutisms in conflict

Enestas en Vitralo kelkaj seriozaj kaj pluraj noveloj. Francis revivigis la karakteron Jurgen el James Branch Cabell, kaj kreis propran fikcian regnon Juglando. Sed el la satiraĵoj mian favoratan mi enretigis: "La Klera Despoto". Temas pri beletrema mania reĝo sed rememorigas min pri Stalin.

Fontoj de verkoj de kaj pri John Islay Francis:

OLE pri John Francis
Literaturo en Esperanto (Don Harlow)

2011-03-02

Baldur Ragnarsson: Ŝtupoj kaj poste

Mauro Nervi, Prezidanto de la Esperantlingva Verkista Asocio kaj mem eminenta poeto, verkis anglalingvan leteron en 2007 al la Sveda Akademio por rekomendi Baldur Ragnarsson por la Nobelpremio pri Literaturo. En tiu letero li priskribas la ŝlosilan rolon kiun okupas Ragnarsson en la evoluo de la Esperanta poeziarto. Elstaras ĉi-rilate du poemaroj, Ŝtupoj Sen Nomo (1959) and Esploroj (1974). Se vi povas legi anglalingve, vi trovos ĉi tion interesa.

Mi ne kompetentas taksi la takson en ĉi tiu letero, kaj mi posedas nur la poemaron  Ŝtupoj Sen Nomo, do mi donos nur neformalajn personajn reagojn. Mi jam blogis pri Ragnarsson donante retligojn al kelkaj liaj poemoj kaj aliaj aferoj. Ĉar temas ĉi-okaze pri poemoj, mi indikos la esencajn retligojn:

Baldur RAGNARSSON (Originala Literaturo, en la reto, en Esperanto / Don HARLOW)

"Nerimarkitaj Herboj" de Baldur Ragnarsson (el Esploroj) /
"Unsung Leaves" translated by E. James Lieberman

Tradukoj fare de Baldur Ragnarsson el Giacomo Leopardi & Salvatore Quasimodo

Pri la poemoj en la retejo de Don Harlow, notu:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
Finosortas = Ŝtupoj, Unua, XV
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
Raŭka rido = Ŝtupoj, Dua, II
La simbolo  = Ŝtupoj, Tria, III

Do, preter Ŝtupoj, troviĝas:

Renaskiĝo
... Sed ankaŭ tiu tempo ...

Nu, jen kelkaj impresoj tre subjektivaj. Al aktuala usonangla estetiko—almenaŭ la mia—fiksformoj rimaj poemoj ofte tedas aŭ ĝenas. Aldonu al tio tro da didaktismo, predikado, deklarado, kaj oni—almenaŭ mi—sentas iom da pompeco. (Eĉ la vorto "pompo" sonas pompe!) De tempo al tempo poemo de Ragnarsson ĉi tiel min frapas, sed multokaze, dankinde, Ragnarsson montriĝas majstro de ritmo, vortmuziko, kaj humorkonstruado. Samrange, se ne pli, gravas en pluraj poemoj simbolaj enigmoj, kiuj pensigas preter la ofte trovata surfacniveleco de Esperantaj poemoj.

Kiam Kalocsay malrekomendis eldonadon de Ŝtupoj, li citis interalie la etoson de pesimismo, malespero kaj morto en la poemaro. Jes, oni trovas tion, kvankam kelkfoje interesajn specimenojn, ekz.

Ŝtupoj, Unua, IX: Kiam al morto transiĝos la Tero

La poeto pensas pri naskiĝo de homspeco sur fora planedo.

Ŝtupoj, Dua, X: La mano jam dormas

Sojle de estingo, la poeto defias la mondsistemon aŭ sociordon.

Ŝtupoj, Tria, XX: Mi aŭdis ilin proksimiĝi

La poeto rakontas pri nenomitaj invadantoj kiuj paŝ-post-paŝe kaptas erojn de lia korpo ĝis atingo de la koro.

La finaj du poemoj ja estas deprimigaj:

Ŝtupoj, Tria, XXI: malrapide
Ŝtupoj, Tria, XXII: eĥas flustre

En ŝtupo Tria, XXI, elpaŝas la skeleto de la korpo. Nur unu poemo en la poemaro estas pli longa. Post pluraj turnoj, ĝi finiĝas per versoj pri pereo.

Ŝtupo Tria, XXII havas frapan ritmon, kun ripeto fine de ĉiu stanco:

moko moko mok
sen fino

Ho ve! Mornaj ja, sed ĉi tiuj tamen estas interesaj poemoj.

Jen alispecaj, diversaj poemoj en Ŝtupoj:

Unua, X:  Sunoŝaume maro ŝvelas
Unua, XI: Al ni Genez' proklamas
Unua, XIII: Akceptu mian manon, infaneto
Unua, XIV: Mi ĵetas ŝtonon alten en l'aeron
Unua, XX: Komprenon pri la Amo alportas esploroj
Dua, IV: Kiam Mondo la Muĝa disstreĉos la faŭkon
Dua, VI: Mi kiu strabe strebas . . .
Dua, XIII: Vidante neĝon cigni krudosubon
Dua, XIV: Dum mil mil jaroj
Dua, XX: Treme, sur mensofundo
Tria, II: Vi estas la ploro de l'nokto
Tria, V: Ĉio aktivas krom l'ideo kaj mi
Tria, VI: Mi estas la suno
Tria, VIII: Pli silente ol luno
Tria, XVII: Ke frapu la penso
Tria, XIX: Ni forgesis