2011-01-28

Vojaĝo al Kakofonujo

Delonge mi celas akiri fotokopion de rara literatura kuriozaĵo. Ĝi troviĝas en la katalogo de IEMW (Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Aŭstria Nacia Biblioteko) jene:

Per Turboj Bontonaj en Kakofonujo
dokumentnumero: 704.473-A.Esp-
Per turboj bontonaj en Kakofonujo : fantaziaĵo /
[Joab Eljot]. -
Willoughby, N.S.W.: Sukro, [1937]. - 10 p.
dokumento: multobligaĵo Esperanta

Antaŭ pluraj jaroj mi enketis: IEMW disponigus kopion al mi, sed la kosto inkluzive de poŝtkosto estus troa, kvankam temas pri nur manplano da paĝoj. Ĉu hazarde iu leganto posedas ĉi tiun raraĵon aŭ povus kopii por mi la aferon en biblioteko kaj tiel ŝpari al mi monon?

No comments: